Więcej

Mia Bicikla Amafero

od keynell, 25 maja 2010

Wpisy: 6

Język: Esperanto

keynell (Pokaż profil) 25 maja 2010, 01:19:34

Mi ŝategas mian biciklon, kaj tage ĝin mi uzas kiel transporto. Ĝin me rajdas laborejen, superbazaren, kaj al hejmo de mia koramikino. Mi ne povas imagi senbiciklan vivon! Diru mi ke mi biciklas por mapliigi mian median influon (ĉu "influo" estas la prava vorto?), sed vere mia motivo estas ke mi ŝatas la rapidecon kaj liberecon mi sentas dum miaj veturoj.

ĉu iu ajn ankaŭ havas biciklan amaferon?

ceigered (Pokaż profil) 25 maja 2010, 06:36:09

keynell:Diru mi ke mi biciklas por mapliigi mian median influon (ĉu "influo" estas la prava vorto?)
Mi ne tute komprenas tiun ĉi frazon - "malpliigi mian poluado"?
ĉu iu ajn ankaŭ havas biciklan amaferon?
Mi kaj mia biciklo maledziĝis ploro.gif

lango.gif

dobri (Pokaż profil) 25 maja 2010, 17:42:46

keynell:Mi ŝategas mian biciklon, kaj tage ĝin mi uzas kiel transporto. Ĝin me rajdas laborejen, superbazaren, kaj al hejmo de mia koramikino. Mi ne povas imagi senbiciklan vivon! Diru mi ke mi biciklas por mapliigi mian median influon (ĉu "influo" estas la prava vorto?), sed vere mia motivo estas ke mi ŝatas la rapidecon kaj liberecon mi sentas dum miaj veturoj.

ĉu iu ajn ankaŭ havas biciklan amaferon?
Jes, vi pravas! Mi ŝategas bicikladon ĝuste pro la samaj motivoj kiel vi. Nur mi emas havi pli da libera tempo por biciklaj ekskursoj. Ĉiutage mi uzas ĝin nur por veturi laborejen aŭ ĝardenen.

Dozorca (Pokaż profil) 1 czerwca 2010, 21:54:09

Ne estas tago kiam mi ne uzus biciklo rideto.gif

LyzTyphone (Pokaż profil) 3 czerwca 2010, 20:27:23

Kaj mi! Almenaŭ 2foje tage!

Nu, eble en Ĉinujo tio ĉi neniel menciindas. lango.gif

IREN (Pokaż profil) 7 czerwca 2010, 15:25:07

Mi ŝatas bicikli laŭlonge riverojn por admiri belegajn pajzaĝojn

Wróć do góry