Til indholdet

Wordpress Unikodo/H-Sistemo/X-Sistemo-ŝaltilo (U-H-X)

af Jakovo, 26. maj 2010

Meddelelser: 1

Sprog: Esperanto

Jakovo (Vise profilen) 26. maj 2010 17.10.18

Saluton al ĉiuj!

Mi ekde nelonge ekuzis na Worpress, bonegan retpaĝarkreilon! Mi ankaŭ tre baldaŭ trovis la retpaĝon de Bertilow Wennergren pri Esperanto en la komputilo, kiu ankaŭ enhavas ligilon al Esperanta Versio de Wordpress kaj al du kromprogramoj nomataj "Ĉapelado" -- kiu ĉapeligu dum tajpado, sed almenaŭ ĉe mi ne funkcias -- kaj "Transliterado" -- kiu zorgas pri pli bona transliterado de ne-Askiaj literoj en URL-nomoj.

Mi jam skribis al Bertilow, sed ne ricevis respondon ĝis nun.

Mi lin demandis pri la ŝaltilo, kiun li havas ĉe la maldekstra je sia retpaĝaro. Ĝi ebligas ŝalti de Unikoda versio al H-sistama versio aŭ al X-sistemo. Ĉi tiu ŝaltilo ebligu malnovajn aŭ malbone funkciantajn retumilojn montri la paĝon sen malhelpo al legebleco per "?" simboloj aŭ por kopii la tekston en alian programon.

Ĉu iu scias ĉu Bertilow uzas na Wordpress por sia paĝaro kaj se jes, de kie li havas sian ŝaltilon?

Ĉu iuj aliaj lernu!anoj uzas na Wordpress?

Ĉu Eble iuj volus kunlabori por publika kromprogramo?

Tilbage til start