Mesaĝoj: 9
Lingvo: Esperanto
sergejm (Montri la profilon) 2010-majo-27 11:36:38
Por legi librojn nun ekzistas legiloj kun EPD - elektron-papera ekrano. Nunaj legiloj havas plej ofte 6"-kolan ekranon kun 8-16 gradoj de grizo, sed la kosto estas sufiĉe granda (mi aĉetis la mian kontraŭ ĉirkaŭ $400)
RiotNrrd (Montri la profilon) 2010-majo-27 23:46:45
remy_boligee (Montri la profilon) 2010-majo-28 00:38:02
Eddycgn (Montri la profilon) 2010-majo-28 09:42:28
Tiu firmao produkas por usonaj firmaoj, ekz. Apple.
Mi legis ke la laboristoj devas labori dum 12 horoj sen interrompo, starante, malpermesatas paroli. Ili ricevas 250 $ po monato, la granda gajno estas por la Usono.
Mi neniam aĉetos apple-ipodon aŭ similajn superfluaĵojn! Neniam.
sergejm (Montri la profilon) 2010-junio-04 05:22:44
Sony Digital Reader Pocket Edition PRS300SC (5" ekrano) kostas $149.00.
Ankaŭ kaj EPD legiloj, kaj iPad, kaj ordinaraj komputiloj estas farataj plejparte en Ĉinio - se oni ne aĉetos legilojn, ĉinaj laboristoj samkondiĉe faros ordinarajn komputilojn aŭ ion alian, eĉ flagetojn de Germanio...
Mi konsentas, ke oni ne aĉetu superfluaĵojn - iajn ajn kaj ie ajn ili estas faritaj.
Se vi legas malpli ol unu horo en tago, tia legilo estos superfluaĵo por vi.
Se vi legas per legilo, vi savas arbojn, kiuj estus mortigitaj por fari paperajn librojn.
Paperaj librojn ankoraŭ estas pli bonaj por okuloj.
Tamen, pli bona solvo estas legi librojn en biblioteko. Se la biblioteko ne havas la libron, donacu aĉetitan libron al la biblioteko post legado.
sergejm (Montri la profilon) 2010-julio-06 07:42:46
ol legado per iPad aŭ elektrona libro:
Rapideco de legado per iPad kaj Kindle(angle)
iPad estas 6,2% pli malrapida ol papera libro,
Kindle estas 10,7% pli malrapida.
La komforto de legado estis taksita:
iPad 5,8 el 7,
Kindle 5,7 el 7,
papera libro 5,6 el 7,
PC 3,6 el 7.
novatago (Montri la profilon) 2010-julio-06 13:11:58
Mi povas legi samlonge per komputilo ol per papera libro kaj pli-malpli samkvante.
La novaj elektronaj legiloj havas sendube la avantaĝon, kiu lasas al vi teni kaj uzi ilin pli komforte ol la komputilo kaj la poŝtelefono por tiu konkreta tasko. Tamen mi ne bezonas pli ilojn por kunporti.
Ĝis, Novatago.
novatago (Montri la profilon) 2010-julio-06 16:35:50
mi mem: La afero temas pri pligrandigi sufiĉe la tekston por vidi ĝin komforte.Mi diris tion sed tio ne sufiĉas. Oni devas ankaŭ alĝustigi liniojn por ke ili nur havu 5 aŭ 7 vortojn. Se la linioj estas tiaj larĝaj, kia estas la ekrano de la komputilo, la legado iĝas ege malkomforta. En poŝtelefonoj ne estas problemo la larĝo de la ekrano sed por mi ankaŭ bonas se la linioj havas po 5/7 vortoj.
Ĝis, Novatago.
EL_NEBULOSO (Montri la profilon) 2010-julio-06 17:41:08