Al la enhavo

Ĉu vi havas legilon kun elektron-papera ekrano?

de sergejm, 2010-majo-27

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2010-majo-27 11:36:38

Kiam vi legas librojn de komputila ekrano, viaj okuloj laciĝas.
Por legi librojn nun ekzistas legiloj kun EPD - elektron-papera ekrano. Nunaj legiloj havas plej ofte 6"-kolan ekranon kun 8-16 gradoj de grizo, sed la kosto estas sufiĉe granda (mi aĉetis la mian kontraŭ ĉirkaŭ $400)

RiotNrrd (Montri la profilon) 2010-majo-27 23:46:45

Mi legis kelkajn librojn senĝene kun mia iPad. Fakte, mi tre ŝategas la ekranon de la iPad.

remy_boligee (Montri la profilon) 2010-majo-28 00:38:02

Mi ofte uzas mian poŝtelefonon por legi librojn. La ekrano estas griza kaj ne ĝenas la okulojn.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-majo-28 09:42:28

Se mi pensas ke tiuj aparatoj (i…) produkitas en Ĉinio per FoxConn, tajvana firmao kun 800.000 laboristoj, aŭ aliaj, kie ĉinaj junuloj sinmortigas kaŭze la nehoma laborkondiĉo (multaj el ili freneziĝas kaj ĵetiĝas el la fabriktegmento), mi preferas legi normalajn paperlibrojn, aŭ el la reto.

Tiu firmao produkas por usonaj firmaoj, ekz. Apple.
Mi legis ke la laboristoj devas labori dum 12 horoj sen interrompo, starante, malpermesatas paroli. Ili ricevas 250 $ po monato, la granda gajno estas por la Usono.

Mi neniam aĉetos apple-ipodon aŭ similajn superfluaĵojn! Neniam.

sergejm (Montri la profilon) 2010-junio-04 05:22:44

Amazon Kindle nun kostas en Usono $189.00 + kovrilo $34.99 - iom malpli ol mi indikis.
Sony Digital Reader Pocket Edition PRS300SC (5" ekrano) kostas $149.00.
Ankaŭ kaj EPD legiloj, kaj iPad, kaj ordinaraj komputiloj estas farataj plejparte en Ĉinio - se oni ne aĉetos legilojn, ĉinaj laboristoj samkondiĉe faros ordinarajn komputilojn aŭ ion alian, eĉ flagetojn de Germanio...
Mi konsentas, ke oni ne aĉetu superfluaĵojn - iajn ajn kaj ie ajn ili estas faritaj.
Se vi legas malpli ol unu horo en tago, tia legilo estos superfluaĵo por vi.
Se vi legas per legilo, vi savas arbojn, kiuj estus mortigitaj por fari paperajn librojn.
Paperaj librojn ankoraŭ estas pli bonaj por okuloj.
Tamen, pli bona solvo estas legi librojn en biblioteko. Se la biblioteko ne havas la libron, donacu aĉetitan libron al la biblioteko post legado.

sergejm (Montri la profilon) 2010-julio-06 07:42:46

Legado de papera libro nun estas pli rapida
ol legado per iPad aŭ elektrona libro:
Rapideco de legado per iPad kaj Kindle(angle)
iPad estas 6,2% pli malrapida ol papera libro,
Kindle estas 10,7% pli malrapida.
La komforto de legado estis taksita:
iPad 5,8 el 7,
Kindle 5,7 el 7,
papera libro 5,6 el 7,
PC 3,6 el 7.

novatago (Montri la profilon) 2010-julio-06 13:11:58

Mi uzas mian komputilon kaj mian poŝtelefonon por legi fojfoje. Mi supozas ke elektron-papera ekrano estas pli komforta tamen por mi ne estas problemo legi per mia komputilo nek per la telefono. La afero temas pri pligrandigi sufiĉe la tekston por vidi ĝin komforte.

Mi povas legi samlonge per komputilo ol per papera libro kaj pli-malpli samkvante.

La novaj elektronaj legiloj havas sendube la avantaĝon, kiu lasas al vi teni kaj uzi ilin pli komforte ol la komputilo kaj la poŝtelefono por tiu konkreta tasko. Tamen mi ne bezonas pli ilojn por kunporti.

Ĝis, Novatago.

novatago (Montri la profilon) 2010-julio-06 16:35:50

mi mem: La afero temas pri pligrandigi sufiĉe la tekston por vidi ĝin komforte.
Mi diris tion sed tio ne sufiĉas. Oni devas ankaŭ alĝustigi liniojn por ke ili nur havu 5 aŭ 7 vortojn. Se la linioj estas tiaj larĝaj, kia estas la ekrano de la komputilo, la legado iĝas ege malkomforta. En poŝtelefonoj ne estas problemo la larĝo de la ekrano sed por mi ankaŭ bonas se la linioj havas po 5/7 vortoj.

Ĝis, Novatago.

EL_NEBULOSO (Montri la profilon) 2010-julio-06 17:41:08

Mi havas du Apple iPodojn.

Reen al la supro