إلى المحتويات

Eta Video

من gyrus, 28 مايو، 2010

المشاركات: 12

لغة: Esperanto

gyrus (عرض الملف الشخصي) 28 مايو، 2010 3:43:10 م

Jen mi faris etan Esperantan videon: http://www.youtube.com/watch?v=FKEwhYTbzgw

Mi esperas ke ĝi almenaŭ ridigas unu homon! xD

rafano (عرض الملف الشخصي) 28 مايو، 2010 6:04:19 م

Mia respondo estas ke Esperantujo estas la tuta mondo, kvankam la nomo ne videblas sur via globuso.

gyrus (عرض الملف الشخصي) 28 مايو، 2010 6:49:30 م

rafano:Mia respondo estas ke Esperantujo estas la tuta mondo, kvankam la nomo ne videblas sur via globuso.
Jes, mi nur ŝercis ridulo.gif. Sed verŝajne estas multaj landoj, en kiuj neniu jam parolas Esperanton, ĉu ne?

antoniomoya (عرض الملف الشخصي) 28 مايو، 2010 8:17:21 م

Vi almenaŭ estas ŝerculo, kaj havis la kuraĝon fari tiun videon kaj enretigi ĝin en YouTube. Mi trovis ĝin amuza.

Por mi, Esperantujo eble estas precipe en la koro, en la menso, en la deziroj de bonkoraj kaj fratecaj homoj.

Amike el Hispanujo.

Miland (عرض الملف الشخصي) 28 مايو، 2010 9:02:21 م

Gratulon pro klare parolita kaj amuza video - kaj ankaŭ kuraĝa, ĉar vi malavare enhavigis amuzajn eltondaĵojn, kiel bona filmo. Rilate al via demando - Kie estas Esperantujo? - efektive vi trovus parton de Esperantujo antaŭ du semajnoj, se vi ĉe-estus la britan kongreson en Llandudno. Mi sugestas ke vi kontaktu la EAB kaj ĉe-estu kelkajn eventojn de Esperantistoj - ĉar Esperantujo estas, kie ajn Esperantistoj kunestas!

Eddycgn (عرض الملف الشخصي) 28 مايو، 2010 10:20:08 م

Tre bona prononco kaj flue parolate!
Gratuloj...!

utku (عرض الملف الشخصي) 29 مايو، 2010 9:04:54 ص

R2D2!:Serĉante en Google Maps, Esperantujo troviĝas ĉi tie rido.gif

—Ilhuıtemoc
Associazione Culturale‎ - ŝajne ĝi estas sur la vojo. Sed mi ne povas trovi iun konstruaĵon tie. Ĉu ĝi vere ekzistas aŭ ĉu ĝi ne estas konstruaĵo?

rafano (عرض الملف الشخصي) 29 مايو، 2010 9:23:18 ص

R2D2!:Serĉante en Google Maps, Esperantujo troviĝas ĉi tie rido.gif

—Ilhuıtemoc
Ni tuj iru tien!

qwertz (عرض الملف الشخصي) 29 مايو، 2010 11:28:19 ص

gyrus:Jen mi faris etan Esperantan videon: http://www.youtube.com/watch?v=FKEwhYTbzgw

Mi esperas ke ĝi almenaŭ ridigas unu homon! xD
Mojosa! rido.gif

2:08 minuto "F#k, arrgh, was kommt danach?" F#k, kio sekviĝas tion?" Ne malesperu! okulumo.gif

Ĉu vi provos fari Parolata Vorto/ Poezia Ŝlemo/Bertsolaritza(tujrimige) tekston? Mi pensas ke vi havas multa talento por tion!

Antaŭ, komparu 1:56 minuto kaj 33 bovinoj rideto.gif

ceigered (عرض الملف الشخصي) 29 مايو، 2010 12:02:29 م

Tre bona (kaj amuza) video! ridulo.gif

عودة للاعلى