前往目錄

Salutu miajn vilaĝanojn

貼文者: pascal, 2010年5月28日

訊息: 28

語言: Esperanto

pascal (顯示個人資料) 2010年5月28日下午11:48:03

Karaj geamikoj, rideto.gif
Mi bezonas esperantan helpon. Jen mia peto.
Dum kultura festivalo, ni sukcesis aranĝi esperantan koncerton en mia vilaĝo, Changé. La festivalo nomiĝas "CHANGE D'AIR". Tiu nomo estas vortludo pere de la nomo de la vilaĝo, ĝi signifas "ŝanĝi aeron".
La fama esperanta kantisto, JoMo kantos venontan novembron en "CHANGE". "CHANGE" situas 5 kmjn for de "Le Mans" en Francio.
Tia aranĝo ne ofte okazas en mia regiono kaj ĝi estos bona momento por konigi Esperanton. Ni klarigos ke Esperanto estas mirinda komunikilo kaj ke homoj en la tuta mondo parolas tiun lingvon, sed ĉu oni kredos nin ? ĉu oni ne pensos ke ni estas revuloj ?
Tial mi bozonos vian helpon por montri ke ni ne estas kelkaj sed multaj viglaj esperantistoj.
Dum la koncerto mi deziras lum-jeti fotojn sur grandan muron. Fotojn de vi, geesperantistoj de la tuta mondo. Sendu al mi foton kaj mallongan salut-mesaĝon por la spektontojn.
Ekz : "Saluton al CHANGE el Brazilo" aŭ "Bonan vesperon al ĉiuj !" ... mi certas ke vi trovos amikeman frazon.
Sur via foto, mi aldonos vian frazon, vian antaŭnomon kaj vian landon. Ne zorgu pri la aldono de via salutmesaĝo sur la foto, mi faros tion.
Mi petas de vi sendu ĉion ĉi-tien : shanghiaeron@gmail.com

Kian foton mi ŝatu ?
Portreton de vi - portretojn de vi kun familianoj – vi kun viaj geavoj, viaj infanoj aŭ nepoj - vi kun kares-bestoj – vi antaŭ nacia monumento – vi antaŭ karakteriza pejzaĝo

Helpu min ankaŭ disvastigi tiun peton. Sendu ĝin al esperantaj konatuloj.
Dankegojn - Paskal

(Komprenble, vi estos bonvenaj dum tiu vespero, ni estas kelkaj membroj de Pasporta Servo) rido.gif

pascal (顯示個人資料) 2010年5月29日下午9:25:29

Jes ! lango.gif Mi ricevis hodiaŭ mian unuan foton kaj mesaĝon. Ĝi alvenis el Sevilo - Hispanujo.
Mi atendas vian.

Leporino (顯示個人資料) 2010年5月30日上午10:59:54

Estas bona kaj bela ideo! Ankaŭ mi sendis foton!
sal.gif

pascal (顯示個人資料) 2010年5月30日下午8:57:35

rido.gifHe, he ! Du ! rideto.gif
Dankon Åsa

Greedn (顯示個人資料) 2010年6月2日上午7:12:52

Mi sendos la foton vespere el hejmo, ĉar mi laboras nun!

pascal (顯示個人資料) 2010年6月2日下午11:59:01

Bonege ! Dangon
Via foto estos la kvina (Hispanujo, Germanio, Katalunio, Turkio kaj nun Rusio)
Sed ĉu nun eŭropanoj legas lernu ? Kie estas la amerikanoj, la azianoj ? senkulpa.gif

bluabirdino (顯示個人資料) 2010年6月6日下午7:37:22

rido.gif estas belega ideo!mi sendis la foton.saluton el Brazilo!

Heliogabalus (顯示個人資料) 2010年6月7日上午7:51:41

Mi ankaŭ sendis mian foton. Bonega ideo.
Kiam okazos la festivalo?
Saluton el Meksiko.

pascal (顯示個人資料) 2010年6月7日下午11:13:43

Saluton al ĉiuj,
Mi dankegas vin. Jam 11 mesaĝojn ! sal.gif
La festivalo okazos inter la 9-a kaj la 21-a de novembro 2010. Nia esperanta vespero la 12-an. Ni ankoraŭ havas tempon... Parolu al geamikoj pri ĝi.
Ĝis - Paskal

sinjoro (顯示個人資料) 2010年6月8日上午12:39:29

Kara Pascal, saluton!

Morgaŭ mi trarigardos mian fotaron kaj ion sendos al vi.

Amike
Przemek.

回到上端