Đi đến phần nội dung

"Free Gaza"

viết bởi jan aleksan, Ngày 01 tháng 6 năm 2010

Tin nhắn: 262

Nội dung: Esperanto

interDisto (Xem thông tin cá nhân) 19:12:08 Ngày 10 tháng 6 năm 2010

jan aleksan:
interDisto:
Kenneth O'Keefe rakontas kiel oni atakis la soldatojn. Liavorte, la soldatoj "vidis la morton antaŭ si".
Tiu paĝo klarigas ke ŝipanoj agis paceme.
"he was involved in disarming two of the Israeli soldiers"; "[...] the former marine snatched their weapons"; "[the soldiers] had no hope of staying alive" - ĉu tio klarigas ke ŝipanoj agis PACEME??!! ĉu kiam oni agas paceme, la aliaj vidas la morton antaŭ si?!!

notu ankaŭ ke la eks-usonano, kaj nuntempe propagandisto de Islamo kaj araba konkero, pravigas la uzon de perforto por "sin-defendo" - sed kompreneble nur flanke de araboj oni rajtas sindefendi. israelanoj estas senigitaj de la rajto uzi ian ajn manieron por sindefendo.

vi povas legi lian paĝon kie ĉiu frazo estas plena je malamego al Israelo. tia prezento de la afero certe kredindigas (cinike) liajn "pac-amajn" motivojn.

jan aleksan (Xem thông tin cá nhân) 20:03:14 Ngày 10 tháng 6 năm 2010

interDisto:
jan aleksan:
interDisto:
Kenneth O'Keefe rakontas kiel oni atakis la soldatojn. Liavorte, la soldatoj "vidis la morton antaŭ si".
Tiu paĝo klarigas ke ŝipanoj agis paceme.
"he was involved in disarming two of the Israeli soldiers"; "[...] the former marine snatched their weapons";
Mi ne vidas la problemon en tio. Ili ne uzis ilin, sed deprenis la kuglojn el ĝi.

interDisto:
"[the soldiers] had no hope of staying alive"
Tiu frazo estas ekster ĝia konteksto. Neniu israelanoj estis murdita. Tamen grave vundita.

interDisto:

notu ankaŭ ke la eks-usonano, kaj nuntempe propagandisto de Islamo kaj araba konkero, pravigas la uzon de perforto por "sin-defendo" - sed kompreneble nur flanke de araboj oni rajtas sindefendi. israelanoj estas senigitaj de la rajto uzi ian ajn manieron por sindefendo.
Ankoraŭfoje mi malkonsentas kun tia aserto, ke oni aŭdas nur la voĉoj de araboj.

Vi misinterpretis mian frazon: mi diris ŝipanoj, ne "la" ŝipanoj. Sur tiu ŝipo ne ĉiuj uzis perforton. Eble kelkdekoj nur. Tion kion mi ne komprenas estas ke kiel estas klarigita en tiu artikolo, ili havis la eblecon murdi, sed ne faris. Ili anoncis ke ili estis preta por murdi, sed ne faris. Do kial?

Plue, se ili estis danĝeraj homoj, kial oni ne malliberigis ilin?

Ne miskomprenu, mi ne estas flanke de araboj, nek de israelanoj. Mi nur volas kompreni kaj estas aferojn kiun mi simple ne komprenas.

Tial estu enketo por klarigi ĉion, kiu estu neŭtrala. Tio laŭ mi estas nepraĵo. Kiam iu mortigas alia, por sindefendi, li ne povas diri "Kredu min, estis sindefendo, ne necesas juĝo". Tiel Israelo havos oportunon por pravigi sian vidpunkton.

Fine, mi ne dubas ke la israelanoj havis tre malbonan tempon kaj timegis por sia propra vivo. Mi ne dubas ankaŭ ke la ŝipanoj ankaŭ timis por siaj vivoj. Kiam oni timas oni povas fari stultaĵojn.

interDisto (Xem thông tin cá nhân) 20:49:59 Ngày 10 tháng 6 năm 2010

jan aleksan:ili havis la eblecon murdi, sed ne faris. Ili anoncis ke ili estis preta por murdi, sed ne faris. Do kial?
mi kredas, ĉar tiam tuj estus videbla ilia vera naturo. laŭ ilia ago (forkapto de 3 soldatoj) mi suspektas ke la intenco estis kidnapi israelanojn en Gazon. sed nu, tion neniel eblas pruvi...

jan aleksan:Plue, se ili estis danĝeraj homoj, kial oni ne malliberigis ilin?
Israelo ricevis sufiĉe da batoj de la internacia komunumo...

jan aleksan:Tial estu enketo por klarigi ĉion, kiu estu neŭtrala. Tio laŭ mi estas nepraĵo.
mi absolute konsentas. sed necesas certigi ke la enketo vere estu neŭtrala, senantaŭjuĝa aŭ sen-flankoprena kiel Goldstein...

interDisto (Xem thông tin cá nhân) 21:30:28 Ngày 10 tháng 6 năm 2010

jan aleksan:Sed mi tamen serioze pensas ke malantaŭ la nuntempa politiko de Israelo kaŝas celon: La Granda Israelo. Kaj tio kio okazas nuntempe en Gazao kongruas kun ĝi.
Tio ne veras. Krom ekstremdekstruloj neniu kredas tion (Israelon inter Mediteraneo kaj Eŭfrato, pfff). Ankaŭ regi Gazon oni ne deziras, kaj la pruvo de tio estas la paŝo kiun entreprenis Ariel Ŝaron - forigi ĉiun ajn civilulon samkiel soldatojn el la Strio. Responde al tio Hamas ekbombardis la eksterstriajn urbojn. Nur dum 2007 1,639 rakedoj estis lanĉitaj kontraŭ civilaj objektoj, kaj en la unua duono de 2008 2,378 rakedoj. jen kiel tio aspektas en Sderot.

Frankouche:Mi ne diras arabojn, ĉar falestinoj [...] povas paroli klasikan arabon, sed ne estas araboj.
do kiuj ili estas? ĉu vi scias ke la "palestina" popolo ne ekzistas?
kurioze, antaŭ cent jaroj "palestinanoj" estis nomataj JUDOJ loĝantaj en tiu ĉi regiono (kaj judaj komunumoj ekzistis dum pluraj jarcentoj en Jerusalemo, Safedo, Tiberio, ktp). por araboj eĉ estis insulto esti nomita tiel.

utku:Multaj pensas ke, en tiu okazaĵo la plej profinta lando estas denove Turkio. Ilı kredas ke Turkio pliprestiĝiĝis, precipe en Mezoriento.
utku, iom nenormala vidpunkto, ĉu ne? en Israelo, kiam iu mortas, oni funebras, ne ĝojas vidante tion kiel "venko".

via prezidento gvidas Turkion en abismon, per enbrakumo de la ekstremismaj reĝimoj kaj la subtilaj provoj re-enkonduki la leĝaron de Ŝarija. tio perfidas la progreson kiun aspiris Ataturk, ĉu ne? ĉu vere Turkio aspiras pliprestiĝon ĉe Hamas kaj Hizballa?

Leĝera aldono je la fino: the Flotilla Choir presents - We Con the World.

Frankouche (Xem thông tin cá nhân) 22:27:36 Ngày 10 tháng 6 năm 2010

Kion vi volas pruvi ? Ke Israelo tute bonas ?
Via demokrato iĝas malbona. Vi kaŝas viajn okulojn. Vi povas ŝanĝi ion, sed nenion venas. Vekiĝu.
do kiuj ili estas? ĉu vi scias ke la "palestina" popolo ne ekzistas?
Haha, vi diru tion en kampo de falestinaj rifuĝintoj, kaj ke Libanoj... arabas. Nu, kuru rapide okulumo.gif
via [turka] prezidento gvidas Turkion en abismon
Kaj via israela reĝistaro, kien ĝi kondukos vin ?
Tial estu enketo por klarigi ĉion, kiu estu neŭtrala. Tio laŭ mi estas nepraĵo.
mi absolute konsentas. sed necesas certigi ke la enketo vere estu neŭtrala, senantaŭjuĝa aŭ sen-flankoprena kiel Goldstein...
Nu kial Israelo ne akceptas internacian enketon sed internan enketon. Tio similas se Iranio decidas internan enketon pri la laŭleĝaco de siaj lastaj elektoj. Ridinda ĉu ne ? Vi ne povas kulpiĝi kaj juĝi sin mem.

Fine, eĉ se ni ne akordas, mi komprenas ke vi defendas vian landon. Sed via reĝistaro freneziĝas kaj via lando ŝajnas sekvi ĝin blinde. Bonvolu estu pli komprenema ol ĝi.

ritarita (Xem thông tin cá nhân) 05:34:23 Ngày 11 tháng 6 năm 2010

interDisto, dankon pro la bonaj ligiloj.

jan aleksan:Sur tiu ŝipo ne ĉiuj uzis perforton. Eble kelkdekoj nur....la ŝipanoj ankaŭ timis por siaj vivoj.
Jan, reprenu la ekzemplon de la paca nederlanda strato: vi ne agus kiel la "kelkdekoj". En milita zono (raketoj kaj blokado estas milito) vi estus plej prudenta.
Veraj pacistoj ne enŝipiĝu kun iuj, kiuj agadas tiel "paceme".

Frankouche:Kion vi volas pruvi ? Ke Israelo tute bonas ?
Frankouche, spektinte la filmeton pri Sderot, bv skribi centfoje sur la tabulo (francligve: le tableau noir):

LA UNUA DEVO DE LA ŜTATO ESTAS DEFENDI LA VIVON DE LA CIVITANOJ

La israela registaro savas la vivon de siaj civitanoj, do ĝi sufiĉe bonas.

Hamaso volas la morton de siaj civitanoj (por montri kiom ili suferas), do ĝi malbonaĉas.

Turkaj "pacistoj" (IHH) konsideras naŭ mortintojn kiel sukceso, do ili bizaras.

----------------------------------------
REDAKTITE: malaĉas--->malbonaĉas

ritarita (Xem thông tin cá nhân) 07:51:03 Ngày 11 tháng 6 năm 2010

jan aleksan:...ili havis la eblecon murdi, sed ne faris. Ili anoncis ke ili estis preta por murdi, sed ne faris. Do kial?
La israela registaro ege valoras la vivon de siaj civitanoj.

Hamaso bone scias tion. Kiom da palestinaj kaptitoj Hamaso volas inteŝanĝi por Gilad Shalit? Kiom Hamaso petus por 1+n da israelaj soldatoj kaptitaj?

jan aleksan (Xem thông tin cá nhân) 07:59:18 Ngày 11 tháng 6 năm 2010

ritarita:

Hamaso volas la morton de siaj civitanoj (por montri kiom ili suferas), do ĝi malaĉas.
Vi certe celis ke Hamas aĉas. Pri tio ni interkonsentas: TV Hamas

ritarita (Xem thông tin cá nhân) 08:40:11 Ngày 11 tháng 6 năm 2010

jan aleksan:
ritarita:Hamaso volas la morton de siaj civitanoj (por montri kiom ili suferas), do ĝi malaĉas.
Dankegon pro la atentigo, mi tuj korektos.

Miland (Xem thông tin cá nhân) 18:25:26 Ngày 11 tháng 6 năm 2010

interDisto:
Miland:
interDisto:la ĉefa ŝipo, en kiu estis ..ŝahidoj.. kiuj deklaris sian celon murdi la israelajn soldatojn. tion pruvas la intervjuetoj kun ili aŭ iliaj familioj, la videomaterialo el la ŝipo, la raportoj de diverslandaj sekurecagentejoj kaj ĵus publikigitaj fotoj en la turka gazeto. Interalie, evidentiĝis ke tiuj homoj supreniris la ŝipon en tute alia loko ol ĉiuj aliaj, kaj ilia "bagaĝo" estis enigita en la ŝipon sekrete.
Saluton! Ĉu la pruvo por viaj asertoj supre troviĝas sur interretaj videoj? Bv. doni la ligilojn.
pardonu la prokraston en la respondo, mi devis rekolekti la ĝustajn ligilojn el la centojn en mia krozĵurnalo...
Dankon pro la ligiloj. Vidinte ilin:
La fotoj el Hurriyet ne pruvas ke la ŝipanoj intencis murdi iun ajn; ili nur drame gestas.
Evidentiĝas el la raporto de Kenneth O'Keefe ke la ŝipanoj ne nur ne intencis murdi iun ajn sed abstinis de tio.
Nek la raporto pri la Egiptia parlamentano pruvas tion.
La raporto de Ben-Yishai nur asertas la intencon de la ŝipanoj sen pruvo. Kluboj ne povas defendi homojn kpontraŭ pafiloj.
Tiom, kiom el la raporto de la Nederlanda sekureca servo, kiun mi sukcesis kompreni per reta tradukilo, sugestas nur ke la ŝipanoj havis asociojn kun Islamistoj, sed ne pruvas ke ili intencis fari murdon.
La raporto de Koameh montras ke parencoj de konata palestiniana amiko de Bin Laden estis nur la ŝipo. Tio mem ne pruvas ke ili intencis fari murdon.
La komentoj pri la asocioj de la IHH simile ne pruvas ke iu ajn sur la ŝipo deklaris intenco murdi iun ajn.

Sume, nenio pruvas ke iu ajn ŝipano deklaris la intencon murdi, nek provis murdi, iun ajn Israelanon. Efektive, kiam ili havis la okazon fari tion, ili ne uzis ĝin. Nek estas pruvo ke iuj ajn supreniris la ŝipon en tute alia loko ol ĉiuj aliaj, kaj ilia "bagaĝo" estis enigita en la ŝipon sekrete

Quay lại