"Free Gaza"
kelle poolt jan aleksan, 1. juuni 2010
Postitused: 262
Keel: Esperanto
ritarita (Näita profiili) 16. juuli 2010 5:54.07
Frankouche:"Oni" estas Sinjoro Ruzulo. Li bone konas vin (=Frankouche).ritarita:ekde dekjaroj oni ja elektas kiajn fotojn aperigi (=nur la fotojn pri detruado).Precizu kiu estas "oni".
Se S. Ruzulo aperigus bildojn pri nedetruado, vi dirus: "Tio ne plibonigos la aferon".
Do Sinjoro Ruzulo elektas por vi nur la bildojn, kiujn vi ŝatas: bildojn pri detruado, miloj da ili, dum dekjaroj.
Mi, senutila ritarita, kredas ke bildoj pri netruado utilegas.
Rejen ili, mi aldonos pliajn, kiam ajn eblas.:
varoj
bazarego
akvoparko
hotelo
rajdado
piedpilko
rajdado 2
plaĝo
ritarita (Näita profiili) 16. juuli 2010 5:55.02
bv cirkuligi bildojn pri netruado, ĉar ne facilas trovi ilin interrete.
Vi neniam vidis tiajn bildojn antaŭe, ĉu?
ritarita (Näita profiili) 16. juuli 2010 5:56.26
ritarita (Näita profiili) 16. juuli 2010 6:03.09
Frankouche:- Laŭ vi, Ghazanoj vivas plibone ol israelanoj ? Laŭ vi, ghazanoj havas malpli detruaĵojn ol israelanoj ?Jam* respondite, bv relegi supren.
Mi aldonas filmeton: Hamas detruas domojn en Gazao (kaj neniu protestas).
--------------------------------------
*Ne, mia opinio ne respektendas laŭ vi: fakte vi "troll"-as.
Eddycgn (Näita profiili) 16. juuli 2010 12:00.44
Vi estas itala, vi certe bone konas italan historion.
Antaŭ la itala unuigo en la jaroj 1860-1863 la nordo de Italio (Lombardio, Venecio) estis okupita per aŭstrianoj.
Dum tiu periodo estis uloj kiu klopodis batali la okupantojn, kaj ankau mortis “por la patrujo”.
En ĉiuj italaj lernejaj libroj ili nomitas “herooj”.
Varŝajne la aŭstrujoj nomis ilin “teroristoj”
Tio dependas de la perspektivo, de la vidpunkto.
Kaj de la tempopunkto.
Hodiaŭ Italio kaj Aŭstrio estas amikaj landoj, ni estas ĉiuj en la Eŭropa Unio, tio estas bone.
Do, tiuj kiuj batalas la izraelan okupacion, ĉu ili estas « herooj » aŭ « teroristoj » ?
Ĉu vi ne kredas ke eble post 50 jaroj estos du landoj en Palestino, amikaj kaj pacaj ?
Mi certe ne plu vivas, sed mi forte esperas.
Frankouche (Näita profiili) 16. juuli 2010 15:50.20
ritarita:Viaj fotoj kredigas ke nenio okazas en Ghaza, ke la vivo tute normalas, ke ne estas problemo, ke ne estas milita situacio, ke ne estas blokado, ke Ghaza estas loko kiel apud via hejmo ! Se ne kial aperigi tiujn fotojn ?Eddycgn:...ili ne havas la rajton siferigi aliajn popolojnRejen la aliaj popoloj:
akvoparko
hotelo
rajdado
sporto
plaĝo
Ili kompreneble ne suferas ĉar estas hoteloj, akvoparkoj, rajdadoj, plaĝoj...
Tio estas la senco de mesaĝo kiun vi sendis al Eddy (kaj ni) ĉu ne ?
Kiu kurioza argumentado !
Mi do supozas ke, ekzemple, homoj el Haitio... ne suferas pro ilia vivo ĉar ili certe havas hotelojn kaj plaĝojn tie fore !
Se unu 500 kg bombo eksplodigas la kvartalon, ne estas problemo ĉar estas luksaj hoteloj kiu certe povas gastigi la tutan loĝantaron !
Kion ili bezonas por suferi ? Eble vivi en Gulagoj...
...ĉar ĉiuj scias ke la tuta loĝantaro de Ghaza amuzas sin en Akvoparkoj, kaj dormas en hoteloj, kaj rajdas, kaj ne laboras sed sportas aŭ promenas sin sur plaĝoj tuttage.
Rita pravas : "rejen la aliaj popoloj", ili ne suferas, ili vivas revigan vivon !
ritarita (Näita profiili) 18. juuli 2010 11:13.38
Frankouche:Ili kompreneble ne suferas ĉar estas hoteloj, akvoparkoj, rajdadoj, plaĝoj...ili ne suferas, ili vivas revigan vivonFrankouche, vi havas gravajn problemojn, kiujn mi ne komentos.
Eddycgn:En ĉiuj italaj lernejaj libroj ili nomitas “herooj”. Varŝajne la aŭstrujoj nomis ilin “teroristoj”Eddy, vi ankaŭ.
hamasuloj=heroj de la itala "Risorgimento"=kontraŭnacista Rezisto (it.: Resistenza): tio estas sakraĵo (it.: bestemmia).
Herooj ne mortigas senkulpajn civilulojn.
Herooj ne mortigas siajn civitanojn*.
*Filmeto: hamasuloj mortigas gazaanojn, kiuj kantis dum edziĝofesto.
ritarita (Näita profiili) 18. juuli 2010 11:15.15
Jen filmeto pri detruado en Gazao, jen resumeto:
israela soldatestro diras: "La malamiko (=hamasuloj) ne zorgas pri infanoj. Ili uzas knabinetojn kiel ŝildon. Mi vidis 200 (palestinajn) infanojn. Malantaŭ tiuj infanoj mi vidis 3 hamasulojn, kiuj preparis lanĉilon por kasam-raketoj kaj fakte lanĉis raketon. La dilemo, kiun mi havis kiel soldatestro, estis: por bloki la raketon oni nur povis uzi mitralon ("machinegun"), kiu ne estas preciza. Kion fari do? Finfine, mi ne pafis mitrale, ili pafis rakete. Ĉu tio estis por mi la ĝusta farendaĵo (=ne pafi, ne bloki la raketon)?".
Kiu devas morti? Gazaaj infanoj (se israelaj soldatoj blokas raketojn) aŭ israelaj infanoj en Sderot (se israelaj soldatoj ne blokas la raketojn)?
Hamasuloj ne surmetas uniformojn. Kiel israelaj soldatoj devas distingi hamasulojn kaj gazaajn civilulojn?
ritarita (Näita profiili) 18. juuli 2010 11:15.36
La israela armeo telefonis centmilfoje antaŭ ol bombadi en Gazao ("Bv forlasi vian domon, ni tuj bombados") kaj lanĉis paperajn informilojn (kun la sama mesaĝo) por ŝpari civilajn vivojn.
Mi ne asertas, ke israelaj soldatoj neniam mortigis gazaajn civilulojn, tamen mi kredas, ke ili almenaŭ provis -ĉiel eblis- ŝpari iliajn vivojn.
Neniu povas diri la samon pri Hamaso kaj israelaj civiluloj. Hamaso ne defendas gazaanojn civilulojn nek provas ŝpari israelajn civilulojn. Hamaso celas mortigi israelajn civilulojn, Israelo celas mortigi hamasulojn. Tio estas diferenco inter demokrata ŝtato kaj teroristoj.
Hamaso mem bone scias, ke Israelo ne celas mortigi gazaajn civilulojn. Se erare Israelo mortigas civilulojn, uzitajn de Hamaso kiel ŝildo, kiu kulpas do?
Nun bv kompari:
A-vortojn de la israela soldatestro pri gazaaj civiluloj (en la supra filmeto);
B-vortoj de iu hamasestro pri israelaj civiluloj (filmetoj ĉe Youtube multas).
ritarita (Näita profiili) 18. juuli 2010 11:15.50
Fine, Hamaso volas pli da mortintoj en Gazao por montri pli da suferado kaj pli kulpigi Israelon.
Estas kamikaza strategio grandskale aplikata, kiu foroferas senkulpajn gazaajn civilulojn. Tion pruvas ankaŭ la cerbolavado de infanoj por igi ilin "martiroj".
Rimarkindas ke:
-Sderot estas en Israelo, kaj ne en Ĉisjordanio.
-Raketpafado komencas matene, ĝuste kiam israelaj infanoj foriras por iri al la lernejo.
-Hamasuloj ne telefonvokas israelajn civilulojn antaŭ ol ekpafi raketojn.
Gazetoj nur montras fotojn pri detruado en Gazao, por pli kulpigi Israelon. Kial?
Ĉar VI ne volas fotojn pri nedetruado en Gazao, por pli kulpigi Israelon.