Kwa maudhui

"Free Gaza"

ya jan aleksan, 1 Juni 2010

Ujumbe: 262

Lugha: Esperanto

ritarita (Wasifu wa mtumiaji) 18 Julai 2010 11:42:07 asubuhi

La fadeno temis pri la turka ŝipo, ni iris ekstertemen, do mi ne plu intervenos. Mi dankas ĉiujn forumanojn, specialmaniere Jan Aleksan kaj Frankouche.

Bv memori, ke amikoj de Israelo ne malamas arabajn palestinanojn.
Amikoj de Israelo volas pacon por ĉiuj.

bukvodel (Wasifu wa mtumiaji) 19 Julai 2010 11:26:27 asubuhi

Israelanoj diras ke ili havas rajton por sia propra ŝtato, sed ili ne volas agnoski Abĥazio, Osetion, Kosovon.

Ĉu ĉi tiuj popoloj ne havas la saman rajton por sia propra ŝtato ke Israelo?

Islamaj ŝtatoj havas la rajton ne agnoski Israelo, same kiel Israelo havas rajton ne agnoski aliajn shtatojn.

Nun Israelo trakas Ghazanojn same kiel eŭropaj nazioj (germanaj, franсaj, ITALAJ) trakis judojn, ili senigas Ghazanojn de rajton suffiche manĝi, havi kuracilojn, hejmojn, lernejojn, laboron, Ghazanoj ne povas libere veturi, komuniki, kaj ĉi ĉio estas nur pro kio ke Ghazanoj ne volas agnoski Israelon kaj volas havi sian propran ŝtaton, tute same kiel israelanoj.

Israelo punas Ghazanojn ĉar Ghazanoj volas havi la samon kiel Israelanoj -- propran ŝtaton kaj rajton ne agnoski aliajn ŝtatojn.

bukvodel (Wasifu wa mtumiaji) 19 Julai 2010 11:36:00 asubuhi

horsto:"Mi poste decidos ĉu mi mortigos vin aŭ ne."
Agnoski ne signifas mortigi. Tute ne signifas.

bukvodel (Wasifu wa mtumiaji) 19 Julai 2010 12:48:49 alasiri

ritarita:Gazetoj nur montras fotojn pri detruado en Gazao, por pli kulpigi Israelon. Kial?
Kara Ritarita, se vi ne fidas gazetojn, eble vi fidos UN -- UN expert urges Israel to end Gaza blockade as anniversary of campaign looms

Kaj se oni parolas pri gazetoj, mi havas impresion ke gazetoj favoras Israelon, precipe Usonaj gazetoj

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 19 Julai 2010 2:46:15 alasiri

Mi rekomendu la novan anglalingvan libron de la eksa Usona Prezidento Jimmy Carter, We can have peace in the Middle East (Ni povas atingi pacon en la mezoriento). La internacia libronumero (ISBN) estas 9781439140635. Mi ne scias ĉu oni tradukis ĝin en aliajn lingvojn.

Cimerman (Wasifu wa mtumiaji) 21 Julai 2010 1:03:14 alasiri

Se ne eblas kun hamasuloj interkonsenti pri paco, necesas detrui ilin. Israelanoj same kiel la aliaj popoloj rajtas vivi en paco. Malamikoj, kiuj ne agnoskas tiun ĉi ŝtaton kaj volas neniigi ĝin, estas detruendaj!

Frankouche (Wasifu wa mtumiaji) 21 Julai 2010 2:58:04 alasiri

Cimerman:...kiuj ne agnoskas tiun ĉi ŝtaton kaj volas neniigi ĝin, estas detruendaj!
Ĉu oni devos detrui Eŭropan Union, kaj Ĉehion, ĉar ĝi ne agnoskas Abĥazion ?

dobri (Wasifu wa mtumiaji) 23 Julai 2010 5:31:18 alasiri

Frankouche:
Cimerman:...kiuj ne agnoskas tiun ĉi ŝtaton kaj volas neniigi ĝin, estas detruendaj!
Ĉu oni devos detrui Eŭropan Union, kaj Ĉehion, ĉar ĝi ne agnoskas Abĥazion ?
Vi legas ne precize. Cimerman skribis, ke detruendaj estas la landoj, kiuj volas neniigi iun landon. Do agnosko de Abĥazio estas alia afero.

Frankouche (Wasifu wa mtumiaji) 23 Julai 2010 7:46:52 alasiri

Ŝtato ne estas lando.
Neniigi la ŝtaton ne estas neniigi la landon.

Kompreneble mia frazo "Ĉu oni devos detrui Eŭropan Union, kaj Ĉehion, ĉar ĝi ne agnoskas Abĥazion ?" estas memvole ŝokante.

Ĉu Ĉinio ne neniigas Tibeton, Turkio kaj Kurdistanion (kiu ne eĉ ekzistas)...?

Ĉu "...kiuj ne agnoskas tiun ĉi ŝtaton kaj volas neniigi ĝin, estas detruendaj!" tiel simplas ?

Frankouche (Wasifu wa mtumiaji) 23 Julai 2010 9:01:29 alasiri

Fine, kiu nun ne agnoskas iun ŝtaton kaj neniigi ĝin ?

Israelo aŭ Falestinio ?

Kurudi juu