Vai all’indice

"Free Gaza"

di jan aleksan, 01 giugno 2010

Messaggi: 262

Lingua: Esperanto

Frankouche (Mostra il profilo) 01 giugno 2010 22:05:04

Wilhelm:La popoloj de Gaza estas punata pro tio ke ili voĉdonis por la malĝustan partion, HAMAS. Do demokracio nur estas bona kiam ĝi kondukas al la resulto kion la US kaj Israelo deziras.
Veras. Eĉ la eŭropo haltis monan helpon al Ghaza ĉar ĝi ne atendis tiun voĉdonan rezulton por Hamas. Poste, Hamas ĉasis Fatah de Ghaza. Eĉ israela registaro "helpis" Hamas diskreditigante, per ĝia malcedeblaĵo, Mahmud Abbas kaj Fatah...

Moralo : kiel bona ekzemplo de demokraceco!
Israelo informis ke tio estas eksterleĝa, ĉar ili administras Gazaon (ĉu laŭleĝe?), kaj ke Gazao ne bezonas varojn, ĉar Israelo ĉiutage disponigas ĝin
Ghaza ne apartenas al Israelio. Ghaza ĉirkaufermiĝas kiel malliberejo. Malmultaj varoj alvenas. Eĉ Eŭropo sendas varan helpon sed israela dogano ofte haltas ĝin kaj Eŭropo nenion diras.

Tiu atako skandalas. Tiu situacio inter Israelio kaj Falestinio skandalas kaj sufiĉas.
Mi tamen certas ke rapida solvo povus alveni se bonvolaj falestinoj kaj judoj de Israelio diskutas egale, ĉefe sen UN, Usono, Eŭropo! Sed, mi ne vidas nunajn bonajn politikestrojn, kaj mi eble revas...

nikko (Mostra il profilo) 02 giugno 2010 06:33:34

Sen Arafat nenio solviĝos. ploro.gif

Wilhelm (Mostra il profilo) 02 giugno 2010 19:10:26

Aldone, Laŭ artikolo tri de Konvencio de Romo por Subpremigo de Neleĝaj Agoj Kontraŭ Sekureco de Mara Navigado de 1988 (Suppression of Unlawful Acts against the Safety of Maritime Navigation of 1988) estas internacio krimo ekkapti ŝipon perforte kaj ankaŭ estas krimo mortigi aŭ vundi iun dume.

lavagulo (Mostra il profilo) 02 giugno 2010 20:56:09

Estas kelkaj detaloj por konsideri. Unue la lando Israelo rajtas ekzisti. Due la batalado ĉesos tiel baldaŭ kiel la araboj akceptos tiun fakton. La arabaj landoj jam atakis la Israelanojn je multaj okazoj ekde 1948. La araboj vere scias kiel malamegi. Kial ĉiu volas ke Israelo estu detruita?

Frankouche (Mostra il profilo) 02 giugno 2010 21:31:26

lavagulo:Estas kelkaj detaloj por konsideri. Unue la lando Israelo rajtas ekzisti. Due la batalado ĉesos tiel baldaŭ kiel la araboj akceptos tiun fakton. La arabaj landoj jam atakis la Israelanojn je multaj okazoj ekde 1948. La araboj vere scias kiel malamegi. Kial ĉiu volas ke Israelo estu detruita?
Malfeliĉe, la kontraŭo tamen tre veras :

Estas kelkaj detaloj por konsideri. Unue la lando Falestinio rajtas ekzisti. Due la batalado ĉesos tiel baldaŭ kiel la israelanoj akceptos tiun fakton. Israelo jam atakis la arabajn landojn je multaj okazoj ekde 1948 (1956, 1967, 1982, 2006, 2008...) . La israelanoj vere scias kiel malamegi. Kial ĉiu volas ke Falestinio ne ekzistas ?

Tiuj argumentoj nenion progresigas.

ritarita (Mostra il profilo) 02 giugno 2010 21:34:42

Wilhelm:HAMAS ne rekomendas la detruon de Israelo. Tio estas propagandaĉo.
Ĉu vi certas pri tio?

El la angla Vikipedio (http://en.wikipedia.org/wiki/Hamas), el la paragrafo titolita "Hamas founding charter":

Artikolo 7 de la Hamasa konstitucio deklaras sekve:
"La Tago de la Juĝo ne alvenos ĝis kiam la muslimoj luktos kontraŭ la judoj (mortigante ilin), kiam la judoj kaŝiĝos malantaŭ ŝtonoj kaj arboj. La ŝtonoj kaj la arboj diros O muslimoj, o Abdulla, unu judo estas malantaŭ mi, venu kaj mortigu lin. Nur la Gharqad-arbo ne volos tion fari, ĉar ĝi estas unu el la arboj de la judoj".

Artikolo 22 deklaras, ke la franca Revolucio, la rusa Revolucio, koloniismo kaj ambaŭ mondmilitoj estis kreitaj de Cionistoj. Ĝi ankaŭ deklaras ke Framasonismo kaj Rotary-klubos estas cionismaj frontoj.

Ĉu nur propagandaĉo?

Frankouche (Mostra il profilo) 02 giugno 2010 21:49:08

ritarita:Artikolo 7 de la Hamasa konstitucio deklaras sekve:
"La Tago de la Juĝo ne alvenos ĝis kiam la muslimoj luktos kontraŭ la judoj (mortigante ilin), kiam la judoj kaŝiĝos malantaŭ ŝtonoj kaj arboj. La ŝtonoj kaj la arboj diros O muslimoj, o Abdulla, unu judo estas malantaŭ mi, venu kaj mortigu lin. Nur la Gharqad-arbo ne volos tion fari, ĉar ĝi estas unu el la arboj de la judoj".

Ĉu nur propagandaĉo?
Tio ne klaras nune, ĉefe por Hamas. Vidu artiklon el ĵurnalo "Haaretz" :
"Meshal, who is considered Hamas' main power broker, told Reuters: "Israel is a "reality" and "there will remain a state called Israel, this is a matter of fact."
The problem was not Israel's existence but the failure to establish a state for Palestinians, said Meshal, whose party leads the Palestinian government. "


Ia "Realpolitiko"...

Wilhelm (Mostra il profilo) 02 giugno 2010 22:10:11

ritarita:
Wilhelm:HAMAS ne rekomendas la detruon de Israelo. Tio estas propagandaĉo.
Ĉu vi certas pri tio?
Jes.
Ili diris tion dum multaj okazoj. (Ke ili akceptus la Duŝtata Solvaĵo)
Sed eĉ se ili volus (detrui Israelon), ili ne havas la povon, ĝi estas maleblega! Ili ne eĉ havas armeo, nur malgranda grupo de batalantoj kun malgrandaj armiloj kaj hejmaj faritaj raketetoj.

Rememori, rajtas ĉiuj batali kontraŭ militokupado.
Aldone, la fino de la militokupado ne signifas la fino de Israelo, kvankam iu dezirus ke Israelo devus fariĝi ŝtato de ĝiaj ŝtatanoj kiel aliaj demokrataj ŝtatoj.

ritarita (Mostra il profilo) 03 giugno 2010 07:22:34

Wilhelm:
ritarita:
Wilhelm:HAMAS ne rekomendas la detruon de Israelo. Tio estas propagandaĉo.
Ĉu vi certas pri tio?
Jes.
Ili diris tion dum multaj okazoj. (Ke ili akceptus la Duŝtata Solvaĵo)
Kie/kiam ili diris tion? Ĉu vi havas ligilon?
Ŝajne, vi ne legis la Hamasas konstitucion. Tamen, malkiel vi, mi ŝatas legi ridulo.gif

................
Artikolo 7 de la Hamasa konstitucio:

"La Tago de la Juĝo ne alvenos ĝis kiam la muslimoj luktos kontraŭ la judoj (mortigante ilin), kiam la judoj kaŝiĝos malantaŭ ŝtonoj kaj arboj. La ŝtonoj kaj la arboj diros O muslimoj, o Abdulla, unu judo estas malantaŭ mi, venu kaj mortigu lin. Nur la Gharqad-arbo ne volos tion fari, ĉar ĝi estas unu el la arboj de la judoj".

Cimerman (Mostra il profilo) 03 giugno 2010 13:21:46

Ĉiu homo povas havi sian opinion. Tial mi rekomendas al Israelo detrui ĉiujn arabajn malamikojn, ĉar ili meritas nenion alian.
En la jaro 1948 troviĝis en tiu loko nur dezerto. Venis judoj savitaj el germanaj koncentrejoj kaj per sia laboremo ŝanĝis la pejzaĝon al ĝardeno. De tiu tempo araboj postulas redoni la teron, certe aliaj dezertoj en Sirio, Jordanio, Irako kaj precipe Saŭda Arabio ne sufiĉas por ili.
Israelo rajtas defendi sin per ĉiuj rimedoj kontraŭ ĉiuj malamikoj. Mi opinias min amiko de israelanoj, kvankam mi ne estas judo.

Torna all’inizio