Přejít k obsahu

"Free Gaza"

od uživatele jan aleksan ze dne 1. června 2010

Příspěvky: 262

Jazyk: Esperanto

jan aleksan (Ukázat profil) 1. června 2010 7:38:47

Saluton,

Ankoraŭ ne estis fadeno pri la boataro "free Gaza" kies oficiala celo estis porti varojn al Gaza, kaj estis ŝtopita de la israela armeo. Do jen.

Bonvolu fari komentojn (plej eble neŭtrala, kun fontoj, ĉar estas ja nebula afero).

Amike,

Miland (Ukázat profil) 1. června 2010 11:07:39

Mi esperas ke oni persvadu la junulojn de Gaza ĉesi pafi raketojn en Israelon, kaj ke Hamas ĉesu rekomendi la detruon de Israelo, kaj ankaŭ ke Israelo ĉesu la suferigan blokadon de Gaza kaj helpu ĝian loĝantaron konstrui bonkvalitan vivon.

leosur (Ukázat profil) 1. června 2010 12:48:09

Alia kuragha ago de la plej morala kaj demokratia armeo.
Shajnas ke ankorau ekzistas piratoj en la Mediteranea Maro.

Eddycgn (Ukázat profil) 1. června 2010 15:08:04

...kaj la Palestinioj finfine povas havi sian sendepandan landon kaj la Izraeloj ĉesu konstrui establadojn en lia teritorio.

Mi kredas ke tio estas la condiĉio por ke la araboj rekonus la ekzisto de Izraelo.

horsto (Ukázat profil) 1. června 2010 16:17:36

Ŝajnas ke ankaŭ la fama verkisto Henning Mankell estas inter la kaptitaj aktivuloj.
En Turkujo oni estas tre ĉagrenita pro la atako. Eble Israelo perdos sian plej gravan alianculon en tiu regiono.
Ankaŭ en Germanujo estas multa kritiko, multaj opinias la atakon krimo.

jan aleksan (Ukázat profil) 1. června 2010 17:21:48

Nu, ŝajnas al mi ke unu afero estas klara: ke tiu afero ne estas klara.

Oni ne povas resumi ĝin dirante ke "israela armeo atakis kaj murdis pacifistojn en boato".

1a fakto: pluraj (5-6) boatoj foriris de Turkio lastsemajne kun preskaŭ 700 pacifistoj kaj 10 000 tonoj da varoj por Gazao, kaj ĉiuj sciis tion (la boato estis atendita Gazae). Se mi ne eraras, estas ĉefe turkoj, sed ne nur.

2a: Israelo informis ke tio estas eksterleĝa, ĉar ili administras Gazaon (ĉu laŭleĝe?), kaj ke Gazao ne bezonas varojn, ĉar Israelo ĉiutage disponigas ĝin (kaj tio veras)

4a: Plurfoje la israela armeo avertis la boataron plurfoje ke kion ili faros ne estos permesata

3a: La violenteco de la boatanoj kaj la mortigoj okazis en unu el 5 boatoj nur, la aliaj paceme lasis la militistojn regi iliajn boatojn.

1a malklaraĵo: kio kaj kiu estis en tiuj ŝipoj. Krom la fakto ke israelo administras gazaon kaj tial donis al si la rajton kontroli ĉio kio eniras Gazaon, ili povis ankaŭ tute prave suspekti ke en ĝi estus armilojn kaj teroristojn. Oni trovis, sed ridinda kvanto (2 revolveroj).

2a: ĉu ili atakis jes aŭ ne en internacia maro. Mi legis ie ke jes, kaj aliloke ke ne. Verŝajne jes.

3a: Oni vidas en video ke ili supreniras de la helikoptero, en la mezo de la amaso. Mi ne estas militisto, sed ŝajnas al mi tute malefika maniero. Oni vidas ke daŭre venas homojn, eĉ sciante ke la unuaj estas en danĝero. Ŝajnas al mi logike ke de la helikoptero ili atakus la boatanoj, por ke ili fuĝu de la ponton. Tial estas klara al mi ke kion la soldatoj diris estas vera: ili ne intencis ataki, sed paroli, kaj eble estis tro fidema pro la fakto ke aliaj boatoj estas jam pace subkontrolitaj.

4a: la boatanoj atakis la soldatojn kun bastonoj, hakiloj (?), tranĉiloj (?), pafiloj (?) (estas pluraj versioj), ili frapis la soldatojn kaj vundis ilin, du severe. La soldatoj deklaris defendi sin kaj tial mortigis 19 homojn (kaj vundis aliajn).

Nun mia vidpunkto: oni ne haste konkludu, antaŭ scii kio estas en tiuj boatoj (kiuj cetere estis turismaj boatoj, ne por transporti varojn). Sed tamen, verŝajne israelo faris kontraŭlega ago atakante ĝin en internaciaj maroj (kial ili ne atendis?). La afero malboniĝis ĉar certe la boatanoj timis la soldatojn, ne sciante kion ili farontis kaj volis defendi sin de invado, sed mi ankoraŭ dubemas ĉu ili estis pacemaj aŭ malpacemaj. Ŝajnis ja kaptilo por Tzahal, kiu devigis sin ataki.

Wilhelm (Ukázat profil) 1. června 2010 17:48:33

Tiu ĉi afero ne estas nebula aŭ malklara. Israelaj soldatoj atakis kaj murdis 20 + homoj en internacia akvoj. Tiu estas kontraŭleĝa kaj ili devas esti punata. La blockade de Gaza estas ankaŭ kontraŭleĝa kaj devas esti neniigita.
La popoloj de Gaza estas punata pro tio ke ili voĉdonis por la malĝustan partion, HAMAS. Do demokracio nur estas bona kiam ĝi kondukas al la resulto kion la US kaj Israelo deziras.

Wilhelm (Ukázat profil) 1. června 2010 18:14:34

Miland:Mi esperas ke oni persvados la junulojn de Gaza ĉesi pafi raketojn en Israelon, kaj ke Hamas ĉesos rekomendi la detruon de Israelo, kaj sekve Israelo ĉesos la suferigan blokadon de Gaza kaj helpos ĝian loĝantaron konstrui bonkvalitan vivon.
HAMAS ne rekomendas la detruon de Israelo. Tio estas propagandaĉo. Ili diras ke ili akceptos la duŝtata solvaĵo.

Rememori, ili eltenas bruta militokupado de antaŭ sesdek jaroj, la pli longa aktuala militokupado en la mondo. Ilia statoj estis kaj estas ŝtelata forde ili kaj ili pretas akcepti la fendado de ili lando en la formo de la duŝtato solvaĵo.
Ĉu vi ne kolerus se tio okazus al vi?

Kio devas la palinstinianoj faru?
Se ili batalas (ili ne havas armeon) ili estas nomata teroristoj.
Se ili ne batalas ili estas nomata malkuraĝuloj.

Eddycgn (Ukázat profil) 1. června 2010 20:27:34

On devas diferencigi inter normaloj izraelanoj kaj cionistoj.
Multaj izraelanoj volas pacon, ls cionistoj volas “erev Israel”, la tutan teritorio.
Tial ili devus forpuŝi ĉiujn palestinojn el la regiono. Ili faras tion laŭŝtupe, ekz. per la daŭriga konstruado de establadoj en la «West Bank». Jam vivas pli ol 2 milionoj da fuĝitaj palestinioj ekster Izraelo, en Libano kaj Jordanio.

Do kial? Ĉar ili okupadis tion teritorion antaŭ 2300 jaroj?

Laŭ tiu regulo ĉu la romanoj povus okupi la duonon de Eŭropo kaj Nordafriko, ĉar ili estis tie antaŭ 2000 jaroj?

Stultaĵo.

jan aleksan (Ukázat profil) 1. června 2010 21:05:58

Eddycgn:

Do kial? Ĉar ili okupadis tion teritorion antaŭ 2300 jaroj?
Ne nur, estas ankaŭ ĉar estas la promesita lando, kiel skribita en la Tora
Laŭ tiu regulo ĉu la romanoj povus okupi la duonon de Eŭropo kaj Nordafriko, ĉar ili estis tie antaŭ 2000 jaroj?
Mi proponas ke Francio reprenu kelkajn teritoriojn en Afriko, kaj ankaŭ teritorio ĝis Moskvo, ĉar Napoleono iris ĝis tie.

Zpět na začátek