前往目錄

Ĉu 2 semajnoj sufiĉas por paroli kaj helpi aliajn lingvojn?

貼文者: irishpolyglot, 2010年6月4日

訊息: 6

語言: Esperanto

irishpolyglot (顯示個人資料) 2010年6月4日上午9:34:59

Saluton!
Mi ĵus skribis en mia blogo ke mi kredas ke nur 2 semajnoj de studoj de esperanto povas helpi lingvolernantojn kun aliaj lingvoj.
Ĉu vi akordas? Tiu ideo estas por dividi esperanton kun la homoj kiuj jam lernas lingvon kaj eble ne interesiĝus pri esperanto sen motiveco.
(Skribita en la angla)
http://www.fluentin3months.com/2-weeks-of-espera...

pohli (顯示個人資料) 2010年6月4日下午12:34:37

Mi firme kredas, ke vi pravas. Post du semajnoj de serioza studado de Esperanto oni jam regas la lingvon sufiĉe por kompreni ĉiun Esperantan tekston helpe de vortaro. La simpla kaj rekte videbla gramatiko de Esperanto kaj tio, ke Esperanto enhavas gramatikajn konceptojn de diversaj lingvoj, helpas disvolvi senton pri gramatikaj strukturoj.

Sed: Ni ne dividu ("divide") Esperanton inter homoj, ĉar restus nur parton por ĉiu, sed ni disvastiĝu ("share", "spread") Esperanton, por ke ĉiu povu uzi ĝian tutan povon! rideto.gif

milupo (顯示個人資料) 2010年6月4日下午1:21:16

pohli:... sed ni disvastiĝu ("share", "spread") Esperanton, ...
... ni disvastigu ...

zan (顯示個人資料) 2010年6月5日上午2:07:52

irishpolyglot:Saluton!
Mi ĵus skribis en mia blogo ke mi kredas ke nur 2 semajnoj de studoj de esperanto povas helpi lingvolernantojn kun aliaj lingvoj.
Ĉu temas pri tio, ke esperanto utilas por lernado de nacilingvoj? Aŭ ke sufiĉas nur 2 semajnoj por kompreni esparantan gramatikon?

Se la unua, oni ofte opinias tiel. Iuj eĉ asertas, ke esperanto utilas por kompreno de la angla. Sed aliaj opinias, ke esperanto helpas lernadon nur de eŭropaj lingvoj sed ne alispecaj nacilingvoj. La kompreno de esperanta gramatiko ne utilas por la svahila, ili asertas.
Kiel opinias la forumanoj?

mathieubriere (顯示個人資料) 2010年6月22日下午7:46:12

Mi ne scias se esperanto utilas por lerni neeŭropajn lingvojn ĉar mi neniam lernis unu el tiajn lingvojn.
Sed mi kredas ke esperanto povas esti utila por ĉiuj lingvoj el la mondo; esperanto ne funkcias kiel eŭropa lingvo... Ĉu?

Hispanio (顯示個人資料) 2010年6月22日下午8:02:22

mathieubriere:Mi ne scias se esperanto utilas por lerni neeŭropajn lingvojn ĉar mi neniam lernis unu el tiajn lingvojn.
Sed mi kredas ke esperanto povas esti utila por ĉiuj lingvoj el la mondo; esperanto ne funkcias kiel eŭropa lingvo... Ĉu?
La vortoj venas el latinidaj kaj ĝermanaj lingvoj, la literoj kaj prononco venas el la slavaj lingvoj, kaj la konstruado de vortoj kaj (eble) frazoj venas el la aziaj lingvoj (kvankam Zamenhof ne konis iun azian lingvon, nekredeble).

Tiel mi vidas la lingvon Esperanto.

回到上端