المشاركات: 7
لغة: Esperanto
utku (عرض الملف الشخصي) 5 يونيو، 2010 7:57:28 م
aĉeti ← aĉi (aĉetegi)
alfabeto ← alfabo (skribsistemo kun 60-300 elementoj (alfabego>300))
fiasko ← asko (malsukceso)
necesa ← cesa (nebezonata)
dosiero ← dosio (dosierujo)
maleolo ← eolo (pojno)
februaro ← februo (unu tago de februaro)
malgraŭ ← graŭ (~pro)
degeneri ← genero (origina formo)
forgesi ← gesi (esti ĵus forgesinta)
gladi ← gli (ekgladi)
fingro ← gro (membro anatomia)
malica ← ica (bonintenca)
infano ← info (infanaro)
instigi ← insta (instigita)
januaro ← januo (unu tago de januaro)
kalendaro ← kalendo (dato)
klaĉo ← klo (~novaĵo, ~diraĵo)
konfeto ← konfo (longa kaj vasta konfeto)
kvieta ← kvia (tre kvieta)
filistro ← listro (~burĝo)
madagaskaro ← madagasko (iu regiono de madagaskaro)
minareto ← minaro (granda minareto)
renkonti ← nkonti (renkonti unue)
memori ← ori (esti memorantigata de iu aŭ per io)
oskaro ← osko (unu el oskar-premioj)
paradi ← pari (ekparadi)
partizano ← partizo (partizanaro)
eksperimento ← perimento (io neprieksperimentita)
eksperto ← perto (iu kiu ne estas sed estos eksperto)
polimero ← polimo (substanco kies molekuloj estas polimeroj)
prelego ← prelo (eta prelego)
ekspresionismo ← presionismo (neo-ekspresionismo)
referandumo ← referando (referenco)
eksciti ← sciti (ekscitadi)
somnambulo ← somnamba (somnambulanta)
eksplodi ← splodi (esti eksplodinta)
stencilo ← stenci (stencili)
sentimentala ← timentala (sen-sentimentala)
distribui ← tribui (ricevintigi)
virtuozo ← tuozo ("gevirtuozo" (aŭ virtuozino))
neŭtrala ← ŭtrala (ne-neŭtrala)
prazeodimo ← zeodimo (ajna prazeodima kombinaĵo)
* Inspirita de la fadeno Folaj intermiksoj de la signifoj de vortoj
Sxak (عرض الملف الشخصي) 7 يونيو، 2010 9:59:16 ص
Graŭ - preskaŭ ekzistanta vorto, tamen ne "pro", sed "danke al"
ceigered (عرض الملف الشخصي) 7 يونيو، 2010 12:46:01 م
Ŝak:Jes, ankaŭ al mi multo tre plaĉas.Mi ankaŭ, tiuj mankantaj radikoj estas bonaj kaj ne tro grandaj. Kaj mi ŝatas bonecon kaj etecon multe!
Interese, "partizano" devenas de la Franca "partisan", de la Itala "partigiano", kiu signifis "ano de partio". Sed, "partizano" kaj "partiano" ne signifas la samon, do mia revo, en kiu esperanto havas plene esperantigitajn vortojn kaj ne tre latinidajn vortojn ankoraŭ, ne povas realiĝi, ĉar la ebla vorto "partizo" ne povus vere anstataŭigi "partio".
LyzTyphone (عرض الملف الشخصي) 7 يونيو، 2010 5:01:29 م
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 28 يونيو، 2010 4:40:34 م
utku:neŭtrala ← ŭtrala (ne-neŭtrala)Tiu vortkomenca Ŭ aspektas vere tro aĉa.
Iam ĉi-forume mi trovis ankaŭ *ĝo (de neĝo), *gro (de negro) kaj *Derlando (de Nederlando).
Mi plej ŝatas *cesa.
Matthieu (عرض الملف الشخصي) 28 يونيو، 2010 5:34:59 م
darkweasel:*Derlando (de Nederlando).Kaj Nederlando ja estas la lando de nederoj.
rafano (عرض الملف الشخصي) 28 يونيو، 2010 5:59:08 م
Mutusen:En Eŭropo ne loĝas nur norvegoj, sed eble ankaŭ norvoj kaj norvetoj.darkweasel:*Derlando (de Nederlando).Kaj Nederlando ja estas la lando de nederoj.