본문으로

Senafiksigado de radikoj *

글쓴이: utku, 2010년 6월 5일

글: 7

언어: Esperanto

utku (프로필 보기) 2010년 6월 5일 오후 7:57:28

Jen kelkaj ekzemploj de mankantaj praradikoj:

aĉeti ← aĉi (aĉetegi)
alfabeto ← alfabo (skribsistemo kun 60-300 elementoj (alfabego>300))
fiasko ← asko (malsukceso)
necesa ← cesa (nebezonata)
dosiero ← dosio (dosierujo)
maleolo ← eolo (pojno)
februaro ← februo (unu tago de februaro)
malgraŭ ← graŭ (~pro)
degeneri ← genero (origina formo)
forgesi ← gesi (esti ĵus forgesinta)
gladi ← gli (ekgladi)
fingro ← gro (membro anatomia)
malica ← ica (bonintenca)
infano ← info (infanaro)
instigi ← insta (instigita)
januaro ← januo (unu tago de januaro)
kalendaro ← kalendo (dato)
klaĉo ← klo (~novaĵo, ~diraĵo)
konfeto ← konfo (longa kaj vasta konfeto)
kvieta ← kvia (tre kvieta)
filistro ← listro (~burĝo)
madagaskaro ← madagasko (iu regiono de madagaskaro)
minareto ← minaro (granda minareto)
renkonti ← nkonti (renkonti unue)
memori ← ori (esti memorantigata de iu aŭ per io)
oskaro ← osko (unu el oskar-premioj)
paradi ← pari (ekparadi)
partizano ← partizo (partizanaro)
eksperimento ← perimento (io neprieksperimentita)
eksperto ← perto (iu kiu ne estas sed estos eksperto)
polimero ← polimo (substanco kies molekuloj estas polimeroj)
prelego ← prelo (eta prelego)
ekspresionismo ← presionismo (neo-ekspresionismo)
referandumo ← referando (referenco)
eksciti ← sciti (ekscitadi)
somnambulo ← somnamba (somnambulanta)
eksplodi ← splodi (esti eksplodinta)
stencilo ← stenci (stencili)
sentimentala ← timentala (sen-sentimentala)
distribui ← tribui (ricevintigi)
virtuozo ← tuozo ("gevirtuozo" (aŭ virtuozino))
neŭtrala ← ŭtrala (ne-neŭtrala)
prazeodimo ← zeodimo (ajna prazeodima kombinaĵo)

* Inspirita de la fadeno Folaj intermiksoj de la signifoj de vortoj

Sxak (프로필 보기) 2010년 6월 7일 오전 9:59:16

Jes, ankaŭ al mi multo tre plaĉas.
Graŭ - preskaŭ ekzistanta vorto, tamen ne "pro", sed "danke al"

ceigered (프로필 보기) 2010년 6월 7일 오후 12:46:01

Ŝak:Jes, ankaŭ al mi multo tre plaĉas.
Mi ankaŭ, tiuj mankantaj radikoj estas bonaj kaj ne tro grandaj. Kaj mi ŝatas bonecon kaj etecon multe! rideto.gif

Interese, "partizano" devenas de la Franca "partisan", de la Itala "partigiano", kiu signifis "ano de partio". Sed, "partizano" kaj "partiano" ne signifas la samon, do mia revo, en kiu esperanto havas plene esperantigitajn vortojn kaj ne tre latinidajn vortojn ankoraŭ, ne povas realiĝi, ĉar la ebla vorto "partizo" ne povus vere anstataŭigi "partio".

rido.gif

LyzTyphone (프로필 보기) 2010년 6월 7일 오후 5:01:29

Bonege! rdrd

darkweasel (프로필 보기) 2010년 6월 28일 오후 4:40:34

utku:neŭtrala ← ŭtrala (ne-neŭtrala)
Tiu vortkomenca Ŭ aspektas vere tro aĉa.

Iam ĉi-forume mi trovis ankaŭ *ĝo (de neĝo), *gro (de negro) kaj *Derlando (de Nederlando).

Mi plej ŝatas *cesa. rido.gif

Matthieu (프로필 보기) 2010년 6월 28일 오후 5:34:59

darkweasel:*Derlando (de Nederlando).
Kaj Nederlando ja estas la lando de nederoj.

rafano (프로필 보기) 2010년 6월 28일 오후 5:59:08

Mutusen:
darkweasel:*Derlando (de Nederlando).
Kaj Nederlando ja estas la lando de nederoj.
En Eŭropo ne loĝas nur norvegoj, sed eble ankaŭ norvoj kaj norvetoj.

다시 위로