Příspěvky: 9
Jazyk: Esperanto
utku (Ukázat profil) 7. června 2010 7:45:13
Ao xas bon.
Do, ni povas priparoli "xado"n.
1. Ĉar bo estas xata, mi povas diri jenan pri tiu okazo:
xado de bo
Al mi, tiu uzo estas ĝusta. Mi ne scias alian vojon por esprimi ke xado estas objekte ligita al bo.
2. Ĉar ao xas; bo estas xata de ao. Alivorte, xado estas farita de ao. Ĉu oni ne povas diri tion (aŭ mi eraras):
xado de ao
Ekzemple, kion signifas "rigardado de hundo"? Ĉu hundo rigardas, aŭ estas rigardata?
Por pli precize esprimi ke agado temas pri ĉu objekto aŭ subjekto, kion ni povas fari?
tommjames (Ukázat profil) 7. června 2010 9:23:53
Se vi volas klarigi ke temas pri ago kiun faras la knabo, vi povus diri "la vidado fare de la knabo".
Pli da informaĵo ĉi tie: http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/...
utku (Ukázat profil) 7. června 2010 12:03:47
Chainy (Ukázat profil) 18. června 2010 10:19:10
utku (Ukázat profil) 27. června 2010 7:57:39
tommjames (Ukázat profil) 27. června 2010 8:07:56
utku:Ĉu "__ado + __n" uzeblas?Tio ja eblas kaj estas tuta logika, sed ankaŭ iom malofta nuntempe.
PMEG havas la ekzemplon "La tirado la ĉaron estis malfacila por la bovo.", sed rimarkigas ke uzi "de" anstataŭ la akuzativo estas pli normale. Do "La tirado de la ĉaro.."
sergejm (Ukázat profil) 27. června 2010 8:23:05
"Tiri la ĉaron estis malfacila por la bovo."
Krom tio, akuzativo ne estas uzata post "-anto":
"La bovo estas tiranto de la ĉaro"
sed kun patricipoj akuzativo estas uzata:
"La bovo estas tiranta la ĉaron"
horsto (Ukázat profil) 27. června 2010 11:34:36
tommjames:"La tirado la ĉaron estis malfacila por la bovo."Por mi tio tute ne estas logika. Rekta objekto estas ligita al verbo, kiu mankas ĉi tie.
Mi dirus: Tiradi la ĉaron estis malfacile por la bovo.
Mi ankaŭ pensas ke malfacila estas malĝusta, ĉar ĝi ne nur rilatas al La tirado, sed al la tuta La tirado la ĉaron.
tommjames (Ukázat profil) 27. června 2010 12:01:34
horsto:Por mi tio tute ne estas logika. Rekta objekto estas ligita al verbo, kiu mankas ĉi tie.Vi parolas pri gramatika afero tie, ne logika. Kvankam 'tirado' ne estas verbo ĝi certe enhavas la ideon de ago, kiu povas havi objekton en logika senco.
horsto:Mi ankaŭ pensas ke malfacila estas malĝusta, ĉar ĝi ne nur rilatas al La tirado, sed al la tuta La tirado la ĉaron.Laŭ mi ĝi certe rilatas al "la tirado", ĉar "la ĉaron" estas nur komplemento al ĝi, same kiel estus "de la ĉaro".