До змісту

Miaj promesoj ĉe PromesoBanko

від super-griek, 12 квітня 2007 р.

Повідомлення: 6

Мова: Esperanto

super-griek (Переглянути профіль) 12 квітня 2007 р. 15:39:32

Saluton al ĉiuj.

Mi havas du promesojn ĉe la retejo PromesoBanko (www.pledgebank.com).

La unua

[url=http://]http://www.eo.pledgebank.com/Verki-artikolon[/url]

"Mi promesas verki artikolon por la esperanta magazino 'Monato' kaj ĝin sendi al la redakcio por konsidero, sed nur se 4 aliaj esperantistoj promesas fari same."

— Andreo Peetermans, juna belga esperantisto

La dua

[url=http://]http://www.eo.pledgebank.com/verda-stelo[/url]

"Mi promesas meti verdan Esperantostelon sur mian chemizon, sed nur se 60 simpatizantoj de nia Internacia Lingvo promesas meti esperantan simbolon sur siajn vestaĵojn KAJ se ankaŭ unu el ili min diros kie mi povas trovi tian steleton en Flandrio."

— Andreo Peetermans, juna esperantisto belga

Bonvolu rigardi la retpaĝojn, kaj certe ankaù ne forgesu rigardi la aliajn promesojn...

Andreo.

super-griek (Переглянути профіль) 2 травня 2007 р. 14:56:24

Mia unua promeso kompreneble jam malsukcesis: ne facilas trovi ulon kiu volas verki artikolon por magazino en la 'fremda' (tio estas ne-denaska) lingvo Esperanto.

Sed mi miras pri la fakto, ke nur 2 personoj ĝis nun subskribis la promeson 'Verda-stelo'. Ĉu eblas ke ne estas 60 uloj ĉe Lernu! kiuj volas meti Esperantan simbolon sur siajn vestaĵojn (ne forgesu ke vi ankaŭ rajtas subskribi se vi jam havas simbolon sur ili...)?

Kie estas tiu glora Esperanta sento, via fiero esti esperantisto?

Andreo.

Jev (Переглянути профіль) 2 травня 2007 р. 15:10:39

super-griek:Mia unua promeso kompreneble jam malsukcesis: ne facilas trovi ulon kiu volas verki artikolon por magazino en la 'fremda' (tio estas ne-denaska) lingvo Esperanto.
Mi pensas, ke ĉi-foje Esperanto ne kulpas. Ĝenerale ne estas facile trovi homojn, kiuj ŝatas verki artikolojn por iuj gazetoj. rideto.gif Kaj verkemaj homoj eble jam verkas por aliaj gazetoj, por siaj blogoj ks. Via promeso malsukcesis, ĉu tio signifas, ke ankaŭ vi nenion verkos por Monato? rideto.gif

super-griek:Sed mi miras pri la fakto, ke nur 2 personoj ĝis nun subskribis la promeson 'Verda-stelo'.Kie estas tiu glora Esperanta sento, via fiero esti esperantisto?
Kaj mi pri tio ne miras. Mi povas fieri pri mi mem ankaŭ sen stelo. rideto.gif Sed se vi pli bone reklamos vian promeson, tutcerte aperos dezirantoj aliĝi al ĝi.

andreasvc (Переглянути профіль) 5 травня 2007 р. 22:54:22

super-griek:Sed mi miras pri la fakto, ke nur 2 personoj ĝis nun subskribis la promeson 'Verda-stelo'. Ĉu eblas ke ne estas 60 uloj ĉe Lernu! kiuj volas meti Esperantan simbolon sur siajn vestaĵojn (ne forgesu ke vi ankaŭ rajtas subskribi se vi jam havas simbolon sur ili...)?

Kie estas tiu glora Esperanta sento, via fiero esti esperantisto?
Jenu, mi subskribis ĉi tiun promeson. Ĉu vi scias kien mi povus aĉeti kiel verda stelo? Mi ŝatus belan teksaĵan stelon.

vincas (Переглянути профіль) 28 березня 2008 р. 20:18:10

Vi povas partopreni tutmondan promeson.
http://vikio.iompostiom.net/index.php?title=Dumili...

vincas (Переглянути профіль) 28 березня 2008 р. 20:27:55

vincas:Vi povas partopreni tutmondan promeson.
http://vikio.iompostiom.net/index.php?title=Dumili...
"Mi lernos la internacian lingvon Esperanto sed nur se 20,000,000 homoj tra la tuta mondo faras same."

Subskribu
http://vikio.iompostiom.net/index.php?title=Dumi...

Kaj ĉi tie estas kelkaj peticioj, kiuj vi povas subskribi lango.gif
http://www.promesobanko.com/

Назад до початку