Al la enhavo

Pli facile al vi, la angla aŭ esperanto?

de zan, 2010-junio-10

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

zan (Montri la profilon) 2010-junio-10 00:48:08

Kiu lingvo estas pli facila al vi por esprimi vin, la angla aŭ esperanto?

Mi miras, ke la angla forumo estas ĉiam vigla.

proof_lemur (Montri la profilon) 2010-junio-10 20:47:23

Ankoraŭ la angla estas pli facila al mi, ĉar mi studis ĝin longtempe - anstataŭ, mi ne estas tre sperta en uzi Esperanton, do mi ne konas ankoraŭ multan vortojn kaj kutime mi forgesas iujn gramatikregadojn (fakte, mi vetas ke ĉi tio mesaĝo enhavas iujn erarojn - mi esperas ke legi tion ne estu tro dolora ridulo.gif )

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2010-junio-11 05:24:40

Mi elektis antaŭ-lastan punkton. Sed mi volus ĝustigi iomn.
Mi lernis kaj daŭras lerni anglan dum jam 30 jaroj. Mi havas 5.5 poentojn je IELTS. Certe, mi havis (mal-)feliĉon naskiĝi en Sovetio en malgranda Siberia urbo, tial mi lernis anglan en mezlernejo per lernolibroj kaj metodikoj, kiuj havis celon ne permesu, ke infanoj parolas kaj komprenas fremdlandanojn. Nur apud 15 jaroj antaŭ efektaj metodikoj de anlga lingva lernado aperis ĉi tie. Mi havas diplomon de pedagogiisto, sed je matematiko, ne fremdan lingvan. Pro tio mi ne povas recenzi efektecon de esperanta metodiko, per kiu mi lernas. Sed iu estas senduba por mi: se mi elspezis por esperanto tiomn da tempo, kiu mi elspezis por angla, mi parolus esperante simile Marcus Tullius Cicerō latine.

miren (Montri la profilon) 2010-junio-11 09:11:18

Mi povas paroli diversajn lingvojn, sed la plej facila, klara kaj logika laŭ la gramatika regulo estas, por mi, sendube, SENDUBE, S E N D U B E...

E S P E R A N T O !!!...

... lingvo, kiun mi atingis kompreni post tre malmulte da studatempo.

La angla gramatiko ne estas malfacila. Sed la malkuneco inter la ortografio kaj la fonetiko estas tiel granda, grandega... ke ĝi estas ankaŭ grava malfacileco por la denaskaj anglalingvanoj.

Fackte, en la oficiala anglavortaro aperas la dirmaniero aŭ prononcmaniero de ĉiu vorto... por denaskaj anglalingvanoj !!!

Tio ne okazas en la eŭska, franca, hispana kaj germana. Iliaj reguloj povas esti pli aŭ malpli complikaj, sed la lernado kaj bona uzado de tiuj reguloj garantias la bonan prononcadon de tiuj-ci lingvoj.

En la angla, male, ne ekzistas precizaj reguloj inter ortografio kaj fonetiko.

Mi povas sufiĉe facile legi anglan kaj ne tiel facile skribi, sed mi ne kapablas paroli aŭ kompreni ĝin voĉe kaj mi ne intencas peni por ĝin lerni.

zan (Montri la profilon) 2010-junio-11 10:11:00

Mi ne diligente lernis la anglan en lernejo. La angla estis plej malbona lernobjekto el miaj. Tial ankoraŭ nun mi ne parolas la anglan. Anstataŭe post mia lernejaĝo mi provis lerni aliajn lingvojn pro intereso ,sed malsukcesis. La kialo jam nun evidentiĝis. Al mi mankis la pacienco enkapigi komplikan gramatikon. Esperanto havas plej malmultajn regulojn, tiel ke mi povis ellegi mian lernolibron. rideto.gif

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-junio-11 10:50:51

miren:Mi povas sufiĉe facile legi anglan kaj ne tiel facile scribi, sed mi ne kapablas paroli aŭ kompreni ĝin voĉe kaj mi ne intencas peni por ĝin lerni.
Mi tutege konsentas kun vi, ĉar mia sperto entute similas al via.

Mi demalproksime preferas Esperanton al la angla, lingvo ege malfacila pro ĉiuj kialoj tiel bone priskribitaj de vi.

Amike el Sevilo

eurimaco (Montri la profilon) 2010-junio-11 16:46:11

sal.gif sal.gif
zan:Kiu lingvo estas pli facila al vi por esprimi vin, la angla aŭ esperanto?

Mi miras, ke la angla forumo estas ĉiam vigla.
Nun mi serchas lerni anglan, por paroli kaj skribi tauhge, dum nun mi parolas kaj skribas facile Esperanton.

Kiel ni scias Esperanto estas facila lingvo kompare kun aliaj. Estas pro tio ke mi invitas chiujn personojn por lerni Esperanton.

Sincere, FONTES

LVX (Montri la profilon) 2010-junio-11 19:41:05

Al mi momente, kompreneble estas la angla, la plej facila, ĉar mi studis ĝin jam 15 jarojn! Mi instruas la angla, kaj plej multe el mia salajro venis de tia instruado. Mi studas esperanto nelonge, sed, se du personoj eki studi ambaŭ lingvojn samtempe, mi ne havas dubo ke oni lernos esperanton tre facile kaj rapide ol la anglam precipe la popolaj kiu parolas lingvojn el Europo.

Filu (Montri la profilon) 2010-junio-12 00:10:33

miren:Fackte, en la oficiala anglavortaro aperas la dirmaniero aŭ prononcmaniero de ĉiu vorto... por denaskaj anglalingvanoj !!!

Tio ne okazas en la eŭska, franca, hispana kaj germana. Iliaj reguloj povas esti pli aŭ malpli complikaj, sed la lernado kaj bona uzado de tiuj reguloj garantias la bonan prononcadon de tiuj-ci lingvoj.
Ne veras tio pri la franca. Ankaŭ en ĝi oni enmetas en vortaroj la prononcon de la vortoj. En la franca estas multe da neprononcataj literoj en vortoj, kaj ankaŭ multe da literoj, kiujn oni povas laŭcirkonstance kaj/aŭ laŭdezire prononci. La literoj H kaj E estas ege malregulaj, kaj multaj aliaj havas kelkakaze konduton iom strangan.

theprask (Montri la profilon) 2010-junio-12 01:44:12

zan:Kiu lingvo estas pli facila al vi por esprimi vin, la angla aŭ esperanto?

Mi miras, ke la angla forumo estas ĉiam vigla.
Nun, estas la angla. Sed la angla estas mia
lingvo denaska. Mi studis esperanton nur por
du semajnoj. Bonvolu, demandu min denove post
plia monato!
okulumo.gif

Reen al la supro