去目錄頁

Podkastaro, unu loko por ĉiuj esperantaj podkastoj

Wilfred, 2010年6月10日

讯息: 14

语言: Esperanto

Wilfred (显示个人资料) 2010年6月10日下午12:39:25

Karaj samlingvanoj,

Mi amas esperantajn podkastojn, sed mi ne povas facile sekvi ĉiujn. Tial mi kreas 'Podkastaron', kiu estas aro de esperantaj podkastoj.

Nuntempe, ĝi funkcias sed mi ne dirus ke mi finigis ĝin. Mi volas viajn pensojn. Ĉu ĝi plaĉas al vi? Kion vi ŝatas kaj ne ŝatas?

La adreso estas http://www.podkastaro.org/.

Dankon!

Chainy (显示个人资料) 2010年6月10日下午12:59:01

Saluton Wilfred,

Tio estas bona ideo, gratulon! Via retpaĝaro plaĉas al mi - simpla (en bona senco!), aspektas bone kaj multo interesa troveblas tie. Mi antaŭe ne aŭdis pri kelkaj el tiuj podkastoj, do via retpaĝaro estas bona loko por kunigi ilin ĉiujn.

Continuum (显示个人资料) 2010年6月10日下午2:09:38

Dankegon al vi pro la ligilo! Tiu estas bona ideo, mi tre ŝatas aŭskulti podkastojn esperante okulumo.gif

sinjoro (显示个人资料) 2010年6月11日上午10:22:45

Diligente vi priskribis la elsendojn ridulo.gif
Anstataŭ "episodo" devas esti "epizodo"; la vorto havas fakte alian signifon ol parto, elsendo, eldono.

Wilfred (显示个人资料) 2010年6月11日下午3:27:23

sinjoro:
Anstataŭ "episodo" devas esti "epizodo";
Ŝanĝita, dankon.

Jakovo (显示个人资料) 2010年7月6日下午8:08:39

Bonega retpaĝo! Kun kia programaro vi faris ĝin? Ĉu nur per PHP?

Wilfred (显示个人资料) 2010年7月10日下午9:35:20

Nur per PHP (kaj Emacs), jes. Se vi volas legi aŭ uzi la kodon, vi povas trovi ĝin ĉe GitHub. Mi faris la HTML-n kaj CSS-n esperante, sed mi decidis skribi la PHPan kodon anglalingve por konstrui la retejon pli rapide. La uzantoj ne vidas PHPan kodon tamen.

tucarj (显示个人资料) 2010年7月10日下午9:46:29

Wilfred:Nur per PHP (kaj Emacs), jes. Se vi volas legi aŭ uzi la kodon, vi povas trovi ĝin ĉe GitHub. Mi faris la HTML-n kaj CSS-n esperante, sed mi decidis skribi la PHPan kodon anglalingve por konstrui la retejon pli rapide. La uzantoj ne vidas PHPan kodon tamen.
mi ne sciis ke estis vi kiu kreis la podkastaro.......do mi kore gratulas al vi....ĉar li estas unu el la plej bona retpaĝo kiu mi vidis

----------------------------------------------
Vidu kaj komentu: Utila kaj Vanta rido.gif

jaldrich (显示个人资料) 2010年7月10日下午11:48:16

Tre utila servo por ni...dankon!
Mi inkluzivis ĝin je La Verda Stelo.

tucarj (显示个人资料) 2010年7月12日下午8:24:24

jaldrich:Tre utila servo por ni...dankon!
Mi inkluzivis ĝin je La Verda Stelo.
alia granda kaj mirinda retpaĝo....mi gratulas al vi mia amiko

----------------------------------------------
Vidu kaj komentu: Utila kaj Vanta rido.gif

回到上端