ไปยังสารบัญ

Futbala Mondĉampionado

จาก pl74, 10 มิถุนายน 2010

ข้อความ 169

ภาษา: Esperanto

pl74 (แสดงโปรไฟล์) 10 มิถุนายน 2010, 20:45:40

Mi pensas, ke estas ĉi tie multaj homoj, kiuj tre interesas pri Futbala Mondĉampionado. Laŭ via opinio, kio gajnos Mondĉampionadon? Ĉu vi havas favoran teamon? Ĉu vi havas favoran futbaliston? Ĉio pri Mondĉampionado.

proof_lemur (แสดงโปรไฟล์) 10 มิถุนายน 2010, 21:02:58

Ni certe gajnos, se iun denove ni igos nin kaptrafi... ridulo.gif

tucarj (แสดงโปรไฟล์) 10 มิถุนายน 2010, 21:50:24

kiu gajnos estos Brazilo kompreneble okulumo.gif

tucarj (แสดงโปรไฟล์) 10 มิถุนายน 2010, 21:50:27

kiu gajnos estos Brazilo kompreneble okulumo.gif

Frankouche (แสดงโปรไฟล์) 10 มิถุนายน 2010, 23:07:06

Mi ne scias kiu gajnos. Sed mi fieras por Afrikanoj ke la mondĉampionado estas en Afriko.

Fine, mi esperas ke neeŭropa aŭ nesudamerika teamo gajnos okulumo.gif

zan (แสดงโปรไฟล์) 11 มิถุนายน 2010, 10:27:07

Nia teamo estas malforta. Mi esperas nur unu venkon en la grupo. Eĉ tio estos malfacila. ploro.gif Aliajn bonajn ludojn mi vere atendas. Kiu gajnos? Neeviteble eŭropa aŭ sudamerika? Minimume la trian rangon gajnu afrika teamo.

LVX (แสดงโปรไฟล์) 11 มิถุนายน 2010, 19:54:33

Frankouche:Mi ne scias kiu gajnos. Sed mi fieras por Afrikanoj ke la mondĉampionado estas en Afriko.

Fine, mi esperas ke neeŭropa aŭ nesudamerika teamo gajnos okulumo.gif
Ankaŭ mi. Mi volus ke neeŭropa venkos, verŝajne landoj tia Slovakio, Slovenio, aŭ ian ajn el Afriko.Tia regnoj meritus gajni!

LyzTyphone (แสดงโปรไฟล์) 12 มิถุนายน 2010, 13:52:39

@zan
Jes, mi ankaŭ aŭdis la plendon pri la japana direktisto...

Nu, almenaŭ Japanujo partoprenas~! Ĉinujo (kaj Tajvano) fariĝas la unusola Orientazia ŝtato ne partoprenanta...

(jes, kaj Mongolujo, mi forgesis lango.gif)

horsto (แสดงโปรไฟล์) 12 มิถุนายน 2010, 17:32:01

Mi ĵus spektis la unuan ludon: Argentino kontraŭ Niĝerio 1:0
Argentino ludis bonege, Messi estas fascina ludisto, ili havas bonegajn ŝancojn.
Bedaŭrinde la kapitano de la germana teamo, Michael Ballack, ne povas partopreni, li estis vundita de ludisto el Ganao, antaŭ nelonge. Ĉu hazardo? Ganao estas en la sama grupo kiel Germanujo.

Roberto12 (แสดงโปรไฟล์) 13 มิถุนายน 2010, 21:10:19

Mi ne havas ideon pri kiu teamo venkos, sed mi ja scias tiun kies venkon mi volas vidi - Anglio!! rideto.gif

Mi ne volas ke teamo de Sudameriko venkos, ĉar la aktuala rezulto inter Sudameriko kaj Eŭropo (ekde 1930) estas 9-9, kaj mi ne volas ke (mia) Eŭropo malantaŭiĝos.

กลับไปด้านบน