Ir ao conteúdo

Kion mi faru kun mia vivo?

de rafano, 15 de junho de 2010

Mensagens: 10

Idioma: Esperanto

rafano (Mostrar o perfil) 15 de junho de 2010 00:15:31

Antaŭ kvin jaroj, kiam mi transloĝiĝis el la arbarmeza sveda urbo Ostersundo en la urbon Stokholmo, kiu havas vojojn kondukantajn al ĉiuj anguloj de la mondo, mi faris tion pro la konvinko, ke mi neniam vivos en parrilato, sed multe vojaĝos kaj flugos inter diversaj amikaroj kaj okazaj okupoj. Mi vere havis konstantan laboron, sed mi pensis ke tio ne gravas por mia bonfarto, almenaŭ tiel longe kiel mi nur loĝas en Stokholmo kaj povas multe ĉirkaŭvojaĝi.

Loĝinte nur dudek sep tagojn en Stokholmo, mi senaverte renkontis virinon, kiu antaŭ sep jaroj foje havis rolon en miaj plej vantemaj seksaj fantazioj. Ŝi konfesis siajn amajn sentojn por mi. Mi tute konfuziĝis. Mi ekloĝis kun ŝi, kaj ni komencis vivi mezulan vivon, diskuti la aĉeton de loĝejo kaj la naskigadon de infanoj. Tio tute kontraŭis al miaj antaŭpensoj pri la stokholma vivo, sed mi adaptiĝis al la situacio. La cirkonstancoj tiam kaŭzis ke mi elektis ne avizi mian maldungiĝon.

Post nelonga tempo nia rilato ĉesis. Ŝi retenis malnovan libron pri ĉina amarto kaj mi retenis la kontrakto de la ĉambraro, kie ni estis loĝintaj kune. Ne pensu ke mi ne sentis min bone en la vivo parrilata. Mi kaj la virino tutsimple havis tro diversajn komprenojn pri gravaj vivaferoj. Tio verdire estas ege triviala problemo. Ja ne ĉiuj parrilatoj funkcias bone. Sed mi estis fariĝinta komfortema. Mi elektis reteni mian laboron, kaj komencis aĉeti aĵojn. Gramofonon. Kvar librobretarojn. Sofon kun tablo kaj fotelo.

Mi pli malfrue ricevis maldungavizon. Nun mi trenas min pene, flugante inter diversaj okazaj okupoj, preskaŭ kiel mi imagis ke mi faros kiam mi transloĝiĝis en Stokholmon. Sed mi havas ĉambraron plenan de aĵoj, kiujn mi preskaŭ neniam uzas. Ŝajnas, kvazaŭ mi gajnas monon por pagi lupagon por io, kion mi verdire ne bezonas. Ju pli da tempo pasas, des pli mi pensas ke mi malgraŭ ĉio povus tre bone helpi al mi sen miaj grandega libraro, sofo kun tablo kaj fotelo, piano kaj gramofono. Mi povus investi mian monon loĝante en dorsosako, laborante kiel volontulo en iu fora lando. Se mi tute ne laboras, mi havas sufiĉe da mono por manĝo kaj pagi la lupagon dum almenaŭ du jaroj. Se mi ne devus pagi lupagon por triĉambra apartamento, la mono sufiĉus dum ankoraŭ pli longa tempo. Do, kion mi faru? Kion vi farus en mia situacio?

Miland (Mostrar o perfil) 15 de junho de 2010 13:58:33

rafano:Mi pli malfrue ricevis maldungavizon...Se mi tute ne laboras, mi havas sufiĉe da mono por manĝo kaj pagi la lupagon dum almenaŭ du jaroj.
Ŝajne vi devas redungiĝi ĝis post du jaroj! Serioze, ĉu estas io, kion vi forte volas fari?

rafano (Mostrar o perfil) 15 de junho de 2010 19:17:56

Miland:Ŝajne vi devas redungiĝi ĝis post du jaroj! Serioze, ĉu estas io, kion vi forte volas fari?
Certe! Mi volas esplori nian mondon. Mi ŝatus labori kiel instruisto aŭ verkisto.

Miland (Mostrar o perfil) 15 de junho de 2010 19:30:26

Kion plaĉus al vi instrui? Kian libron plaĉus al vi verki? (La demandoj estas nur por helpi vin; ne necesas respondi ĉi tie, krom se vi volas).

rafano (Mostrar o perfil) 15 de junho de 2010 20:10:48

Miland:Kion plaĉus al vi instrui? Kian libron plaĉus al vi verki?
Mi pli frue laboris kiel instruisto de la rusa. Mi ne volus verki aparte librojn, sed eble ĉefe poemojn. Mi nun foje tradukas rimitajn bildostriojn por infanoj, kaj tio ege plaĉas al mi. Per tio mi volonte okupus min pli!

Wilhelm (Mostrar o perfil) 15 de junho de 2010 22:10:24

Kvamkam mi ne apartenas al ia ordigata religio, mi difinus min 'Kristana Ateisto'. Same kiel en la grekaj mitoj, mi trovas tre multe da saĝeco en la kristanaj mitoj. Sed, kompreni ilin lauvorte estas komplete maltrafi la senco(j)n.

Do, mi kondukas vin al tiuj du frazoj.

Mark 10:42-45
Kaj Jesuo ... diris al ili "Vi scias, ke tiuj, kiuj pretendas regi la nacianojn, kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas aŭtoritaton super ili. Sed ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto; kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu sklavo de ĉiuj. Ĉar la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj."
Predikanto 1:2
Vantaĵo de vantaĵoj, diris la Predikanto; vantaĵo de vantaĵoj, ĉio estas vantaĵo.
Bonŝancon!
Adiaŭ.

William.

Dozorca (Mostrar o perfil) 16 de junho de 2010 12:13:35

Tio ĉi estas por mi fremda situacio,ĉar mi preskaŭ per tute vivo ne laboris,kaj daŭre ne laboras,hihi lango.gif

Miland (Mostrar o perfil) 16 de junho de 2010 13:44:09

Dozorca:mi preskaŭ per tute vivo ne laboris,kaj daŭre ne laboras,hihi lango.gif
Sed ĉu vi ne bezonis labori dum la komunisma periodo?

Dozorca (Mostrar o perfil) 18 de junho de 2010 12:42:01

Mi posedis konvena atesto,hihihi rido.gif

Jorn644 (Mostrar o perfil) 27 de junho de 2010 09:12:17

rafano:Do, kion mi faru? Kion vi farus en mia situacio?
Rafano, en ia simila sitacio ankaŭ estis mi antaŭ jaro. Mi laboradis, pagadis luon por domo, kaj vojaĝis ĉiumonate al novajn lokojn Eŭropajn. Laboradi por pagi la luon iĝis post tempo senutila laŭ mi ĉar pli kaj pli malvaloriĝis posedaĵojn por mi.

Venis la tago ke mi decidis ke mi vendu ĉion kaj farus longan mondvojaĝon. Post mi vendis laŭlitere ĉion krom kelke da vestoj kaj dorsosako por vojaĝi mi flugis al Azio kaj faris vojaĝon de duonjaro.

Ja tio estis bona maniero por pripensi vivon mian, sed ne vere trovis mi respondojn por miaj demandoj.

Post duonjaro mi revenis hejmen, kaj nun luas simplan etan malplenan ĉambron kaj sparas monon por duan longan vojaĝon.

Mi konas mian estonton por eble la sekvanta jaro, sed post tio, mi ne havas ideon ajn..

Do mia advizo, ne pensu tro multe pri via estonto, provu antaŭvidi por nur mallonga tempo du duonjaro aŭ jaro..

Helpas por mi, eble ankaŭ helpus por vi..

Do, bonon al vi, kaj mi esperas ke vi trovas la respondojn por vi mem.

De volta à parte superior