У садржају

Studu lingvojn diligente

од Miland, 15. јун 2010.

Поруке: 3

Језик: Esperanto

Miland (Погледати профил) 15. јун 2010. 19.56.55

Knabo revenas hejmen el la internacia lingva lernejo. La patrino demandas:
'Kara, kiel iris viaj skribaj ekzamenoj pri la angla, la franca, la hispana kaj la germana?'
'Nu, bone. Mi sukcesis ĉiujn.'
'Sed vi ne ridetas.'
'Ve! Mi malsukcesis la parolatajn ekzamenojn pri Franglais, Spanglish, Denglisch kaj eĉ Desperanto!' malgajo.gif

Miland (Погледати профил) 16. јун 2010. 09.17.37

Dua versio:

Knabo revenas hejmen el la internacia lingva lernejo. La patrino demandas:
'Kara, kio estas al vi? Vi ne ridetas.'
'Ve! Mi ne povas paroli Desperanton, kaj do mi ne povos ĉe-esti Universalan Kongreson!' malgajo.gif
'Kara, ne malĝoju. Vi ĉe-estos la infanan Kongreson, kie ĉiuj parolas Esperanton, ne aĉajn miksaĵojn, nek necesos aŭskulti la krokodiladon de la plenkreskuloj en McDonalds.'
'Hura!' rideto.gif

vincas (Погледати профил) 18. јун 2010. 17.10.54

Bone okulumo.gif

Вратите се горе