Į turinį

Historio de Esperantujo

LyzTyphone, 2010 m. birželis 15 d.

Žinutės: 6

Kalba: Esperanto

LyzTyphone (Rodyti profilį) 2010 m. birželis 15 d. 20:17:06

Tie ĉi ni rakontu la historion misteran de la lando Esperantujo, tiu ekzistis antaŭ kaj dum la Roma Imperiado. La interna ideo de l' lando estas ne nur super sia propra tempo, sed eĉ ankaŭ mirinda je nia epoko. Ĝi postlasis multe da mirindaĵo, interalie estas ĝia lingvo, pra-Esperanto. (Aŭ en pra-formo, Sperantu), kion Doktoro Zamenhof je la 1870aj remalkovris.

La polo tamen ne kontentis nomiĝi "Granda Arkeologiisto Lingva" kiel Champollion, kaj fanfaronis pri ke li "kreis" la lingvon, dum efektive li nur iomete enordigis la skribmanieron kaj etan parton da gramatiko de la lingvo.

Malgraŭ ĉio, ni hodiaŭ ankoraŭ nomas lin "la patro de Esperanto" pro lia bona laboro revivigi la (preskaŭ) mortintan lingvon.

Sekve, ni rakontu pri la lando mem. La celo estas ke ni faru enhavon artikoligindan en Vikipedio:

Miland (Rodyti profilį) 2010 m. birželis 15 d. 20:33:29

Nu, la rakonto komencas per la turo de Babel.

Sugesto: ĉiu leganto aldonu etan frazon al la rakonto.

LyzTyphone (Rodyti profilį) 2010 m. birželis 15 d. 20:53:13

Miland:Nu, la rakonto komencas per la turo de Babel.

Sugesto: ĉiu leganto aldonu etan frazon al la rakonto.
Rekomendo: Nu, oni permesu etan frazon, sed ĉar nia celo estas fari kvazaŭ-Vikipedian artikolon, nepre bezonos ankaŭ logike-ligitan longan alineon. Oni faru tion, kion li povas!

jan aleksan (Rodyti profilį) 2010 m. birželis 15 d. 21:12:48

Nu, laŭ la sankta "Stargate" rakonto, la nuntempaj lingvoj venis de ekstertere, kial ne ankaŭ esperanto oO

LyzTyphone (Rodyti profilį) 2010 m. birželis 16 d. 03:29:57

La Rakonto komencis per la turo de Babel...

Antaŭ multaj jaroj, antaŭ eĉ Cezaro kaj Plato, regis Nabopolasar, aŭ en la tiama lingvo, Nimrod, la grandan regnon de Babilonujo. Sub lia regado la 9 popoloj parolis komunan lingvon. La regno prosperis kun la popoloj kunlaborantaj. Sed al li la mondo ekster la regno "estas nur barbaroj".

Unu tagon, la reĝo Nimrod ordonis ke la popolo konstruu grandan turon por disvastigi la nomon al la mondo. La projekto elĉerpis la ŝtatan fiskon kaj la projekton ĉesigis popoloj post ŝtormego faligis la konstruatan turon. Ĝuste tiam, kiam la fisko malplenas kaj popoloj enuas, invadis "barbaro" el la Persujo. Do disiĝis la popoloj, kaj dum la longa epoko, iliaj lingvo ankaŭ disiĝis, ke oni el unu raso ne povas interkompreni kun homon el la alia. De la naŭ popoloj estis raso "Speranti", kiu poste formos la landon "Sperantuju"

ceigered (Rodyti profilį) 2010 m. birželis 16 d. 06:53:49

LyzTyphone:La Rakonto komencis per la turo de Babel...

Antaŭ multaj jaroj, antaŭ eĉ Cezaro kaj Plato, regis Nabopolasar, aŭ en la tiama lingvo, Nimrod, la grandan regnon de Babilonujo. Sub lia regado la 9 popoloj parolis komunan lingvon. La regno prosperis kun la popoloj kunlaborantaj. Sed al li la mondo ekster la regno "estas nur barbaroj".

Unu tagon, la reĝo Nimrod ordonis ke la popolo konstruu grandan turon por disvastigi la nomon al la mondo. La projekto elĉerpis la ŝtatan fiskon kaj la projekton ĉesigis popoloj post ŝtormego faligis la konstruatan turon. Ĝuste tiam, kiam la fisko malplenas kaj popoloj enuas, invadis "barbaro" el la Persujo. Do disiĝis la popoloj, kaj dum la longa epoko, iliaj lingvo ankaŭ disiĝis, ke oni el unu raso ne povas interkompreni kun homon el la alia. De la naŭ popoloj estis raso "Speranti", kiu poste formos la landon "Sperantuju"
Bonan ideon, Lyz! Nun, la migrado de la Sperantujuŭānuŭi/Sperantujanoj?
Eble la Sperantuloj migris sud-uesten, al apude la nuna loko de la afriko-azia landlimo?

Atgal į pradžią