Към съдържанието

Karesnomaj afiksoj...

от Jordan, 22 юни 2010

Съобщения: 3

Език: Esperanto

Jordan (Покажи профила) 22 юни 2010, 23:00:29

Ĉu la sama karesnomo taŭgas por diversaj nomoj?

Ekzemple, ĉu Joĉjo povas signifi ambaŭ Johanon kaj Jordanon?

Aŭ, ĉu iuj karesnomoj nur taŭgas por specialaj nomoj?

Se Joĉjo nur signifas Johanon, kiel oni ŝanĝas la nomon Jordano?

~*Jordano*~

johmue (Покажи профила) 23 юни 2010, 05:37:57

Jordan:Ĉu la sama karesnomo taŭgas por diversaj nomoj?

Ekzemple, ĉu Joĉjo povas signifi ambaŭ Johanon kaj Jordanon?

Aŭ, ĉu iuj karesnomoj nur taŭgas por specialaj nomoj?

Se Joĉjo nur signifas Johanon, kiel oni ŝanĝas la nomon Jordano?

~*Jordano*~
Joĉjo fakte taŭgas por ambaŭ. Kaj Johano kaj Jordano. Sed ankaŭ taŭgas Johanĉjo kaj Jordanĉjo. Aŭ Johaĉjo kaj Jorĉjo. Vi estas libera kien vi metas la afikson. Tion "negocu" la karesanto kaj la karesato okulumo.gif.

Donniedillon (Покажи профила) 23 юни 2010, 17:20:15

Uzu "Jordanĉjo" se vi volas. Vere, gi estas vian nomon. rido.gif

Обратно нагоре