Ku rupapuro rw'ibirimwo

Germana Ambasadoro en Rusujo, Denaskulo!

ca, kivuye

Ubutumwa 4

ururimi: Esperanto

LyzTyphone (Kwerekana umwidondoro) 23 Ruheshi 2010 02:52:19

La Novaĵon sciigis al mi mia amiko, s-ro Reza, ke la germana ambasadoro en Rusujo, Ulrich Brandenbur, estas fakte denaskulo-Esperantisto kaj nun Esperanto-aktivulo.

Ja bonege! Mi ja kredas ke esperantistoj fariĝos bonaj diplomatoj!

Nur eta problemo... mi ne legas la rusan sed vere volas scii kion la intervjuo enhavas! Ĉu iu, kiu legas la rusan povus helpi? Koran Dankon!

Greedn (Kwerekana umwidondoro) 23 Ruheshi 2010 08:32:19

Li rakontas komence pri stadado ĉe universitato, kie li studis rusan kaj francan lingvojn, rakontas, ke li paroladas Esperanton ekde infaneco, gepatroj lernigis lin kaj li ĝis nun renkontas kun samideanoj eĉ en internaciaj kongresoj. Poste li parolas pri Rusia-Germania kaj Rusia-NATO politiko.

kaj li bedaŭras, ke plu malmultiĝas kvanto da homoj en Rusio, kiu lernas germanan lingvon. Same en Germanio pri la rusa

white knight (Kwerekana umwidondoro) 23 Ruheshi 2010 08:42:13

Jen la parto de la intervjuo relate al E-o:

— Первые уроки эсперанто мне преподали еще родители. Я по-прежнему говорю на этом искусственном языке, по-прежнему им интересуюсь. У меня много друзей, также владеющих эсперанто. Мы встречаемся на специальных мероприятиях и в кружках, посвященных эсперанто, а также на международных конгрессах.

Vi scipovas ankaŭ Esperanton. De kio komenciĝis tiu ŝatokupo?
La unuajn lecionojn de Eo faris por mi miaj gepatroj. Mi plu parolas tiun artefaritan lingvon, plu interesiĝas pri ĝi. Mi havas multajn amikojn, kiuj same parolas Esperanton. Ni renkontiĝas dum specialaj aranĝoj kaj en la esperantaj kluboj, kaj ankaŭ en la internaciaj kongresoj.

(Tradukis: Ŝak)

LyzTyphone (Kwerekana umwidondoro) 23 Ruheshi 2010 13:53:41

Dankon por la helpo, ĉiuj! rido.gif

Subira ku ntango