前往目錄

Germana Ambasadoro en Rusujo, Denaskulo!

貼文者: LyzTyphone, 2010年6月23日

訊息: 3

語言: Esperanto

LyzTyphone (顯示個人資料) 2010年6月23日上午2:52:19

La Novaĵon sciigis al mi mia amiko, s-ro Reza, ke la germana ambasadoro en Rusujo, Ulrich Brandenbur, estas fakte denaskulo-Esperantisto kaj nun Esperanto-aktivulo.

Ja bonege! Mi ja kredas ke esperantistoj fariĝos bonaj diplomatoj!

Nur eta problemo... mi ne legas la rusan sed vere volas scii kion la intervjuo enhavas! Ĉu iu, kiu legas la rusan povus helpi? Koran Dankon!

Greedn (顯示個人資料) 2010年6月23日上午8:32:19

Li rakontas komence pri stadado ĉe universitato, kie li studis rusan kaj francan lingvojn, rakontas, ke li paroladas Esperanton ekde infaneco, gepatroj lernigis lin kaj li ĝis nun renkontas kun samideanoj eĉ en internaciaj kongresoj. Poste li parolas pri Rusia-Germania kaj Rusia-NATO politiko.

kaj li bedaŭras, ke plu malmultiĝas kvanto da homoj en Rusio, kiu lernas germanan lingvon. Same en Germanio pri la rusa

LyzTyphone (顯示個人資料) 2010年6月23日下午1:53:41

Dankon por la helpo, ĉiuj! rido.gif

回到上端