Dragon Ball (Z) Kai
by aaronibus62, June 23, 2010
Messages: 5
Language: Esperanto
aaronibus62 (User's profile) June 23, 2010, 3:01:36 PM
klasika "Dragon Ball Z"?
Mi opinias, ke ĉi tiu "nova" versio estas bona ĉar estas bone perdi la enuigajn partojn kaj
ĝui pli rapidan rakonton, kiu nun estas pli fidela al la originalaj komiksoj de la Sinjoro TORIYAMA Akira.
Mia plej ŝatataj personoj en la serio estas Veĝita, Bulma kaj Goku (Kakaroto).
Ĉu iu scias, se Sinjoro Toriyama desegnadas novajn kmoksojn aŭ ne?
LyzTyphone (User's profile) June 24, 2010, 5:28:11 AM
Eble iomete ŝokiga scieto: ĉu vi scias ke la roloj en Drako-Gemo Z havas ofte ridindajn nomojn? Certe oni devas scipovi la japanan por malkovri la ridindecon.
Iomete da ekzemploj:
BULMA (ブルマ) sporta pantaloneto
Veĝita (ベジータ) (angle) legomo
Frieza = (angle) Freezer
zan (User's profile) June 25, 2010, 12:52:07 AM
aaronibus62:Ĉu iu scias, se Sinjoro Toriyama desegnadas novajn kmoksojn aŭ ne?Mi ne scias. Sed mi legis rete, ke li ŝajne jam tro lacas por fari longan rakonton. Lastatempe nur mallongajn komiksojn li faras.
Ja plenis je ridindaj vortoj. Kame-hame-ha...tio estas nomo de reĝo de Havajo. "Kame" signifas japane testudon. La olda instruisto estis Kame-sen'nin. "Ha" signifas ondon.
-----
Aldono al iuj, kiuj ne scias pri Kame-hame-ha.
En Dragon Ball Kame-hame-ha estas nomo de la plej fama batal-tekniko, kiun unua ekposedis Kame-sen'nin. Tio estas ondego de energio.
En japanio estis fama la nomo de la reĝo Kamehameha. Ĉar ekzistis aminda infan-kanto, kies titolo estas "granda reĝo Hamehameha en suda insulo". Hemehameha devenas de la nomo de Kamehameha la granda.
ceigered (User's profile) June 25, 2010, 7:45:59 PM
Sed mi ne povas forturni min el Gintama aŭ Gundam!
aaronibus62 (User's profile) June 29, 2010, 11:05:33 AM
LyzTyphone:Ja, tiu saŭdadigas~Jes, mi scias pri tiuj lerte kreitaj nomoj de personoj en DBZ.
Eble iomete ŝokiga scieto: ĉu vi scias ke la roloj en Drako-Gemo Z havas ofte ridindajn nomojn? Certe oni devas scipovi la japanan por malkovri la ridindecon.
Iomete da ekzemploj:
BULMA (ブルマ) sporta pantaloneto
Veĝita (ベジータ) (angle) legomo
Frieza = (angle) Freezer
Jen pliaj ekzemploj:
Trunks (la estonta filo de Bulma kaj Veĝita)-- (angle) kalsono aŭ subpantaloneto
Briefs (la patro de Bulma) --(angle) kalsoneto
Nappa (la senhara Saja batalisto)-- (japane) tipo de brasiko aŭ azia vegetaĵo
Gohan -- (japane) manĝo