Tartalom

"Vok@loid"~

LyzTyphone-tól, 2010. június 25.

Hozzászólások: 10

Nyelv: Esperanto

LyzTyphone (Profil megtekintése) 2010. június 25. 5:27:15

Ĉiu, kiu ŝatas la japanan junan kulturon eble ankaŭ aŭdis pri "Voc@loid" (Ankoraŭ min ĝenas la traduko de tiu nomo... Voĉoido...?) Temas pri malmolvaroj, kiuj "kantas", kun la kor-meĥaniko kreita de Jamaha, japanuja firmego pri muzikiloj.

Vocaloid, pere de angla Vikipedio.
(Bedaŭrinde, ankoraŭ ne estas Vikipedia artikolo pri tio en Esperanto...)

Nu, ja plej multe da "Voc@loid"oj kreiĝis per japanaj voĉistoj, do voĉas japane. Tamen ankaŭ ekzistas iom da tiuj, kiuj kreiĝas por eksterjapana uzo. Ekzemple estas MEGUMINE Luka, al kiu apartenas du (antataŭ unu) voĉaroj, unu por la japana, kaj alia por la angla.

Jen estas retejo pri la temo en Esperanto! La retejon estigas unu el mia amiko en japanujo~ Bonan laboron de li!

Bonvole ĝui la kantojn kaj amuzon de Vocaloid~!

ceigered (Profil megtekintése) 2010. június 25. 19:33:38

LyzTyphone:Ĉiu, kiu ŝatas la japanan junan kulturon eble ankaŭ aŭdis pri "Voc@loid" (Ankoraŭ min ĝenas la traduko de tiu nomo... Voĉoido...?) Temas pri malmolvaroj, kiuj "kantas", kun la kor-meĥaniko kreita de Jamaha, japanuja firmego pri muzikiloj.
Voĉiĵido? rido.gif (eble tiu vorto estas tro malfacila)

Ankaŭ mi kredas ke la ĝusta vorto por "malmolvaroj/hardvaro" estas aparataro, korekti min se mi estus malprava.
Jen estas retejo pri la temo en Esperanto! La retejon estigas unu el mia amiko en japanujo~ Bonan laboron de li!

Bonvole ĝui la kantojn kaj amuzon de Vocaloid~!
Bedaŭrinde la ligilo ne funkcias por mi malgajo.gif - eble Hatena ne amas Safari 5.0 en mia Mac...

Ankaŭ - unu korvarmiganta (kaj eble ete nekomprenebla) bildo pri Vocaloid por ŝatuloj de Hacune Miku kaj kunularo.

LyzTyphone (Profil megtekintése) 2010. június 26. 4:21:29

黄鸡蛋:
Ankaŭ mi kredas ke la ĝusta vorto por "malmolvaroj/hardvaro" estas aparataro, korekti min se mi estus malprava.
Jes, kaj "softvaro" devas esti programaro.
Ve, mi mistajpis malgajo.gif

ceigered, kiel bedaŭrinde vi ne povas vidi la retpaĝon... ploro.gif
Eble vi fajrvulpiĝu! lango.gif

HACNE MIKU estas ja mia plejŝatata "Voc@loid"~!

Kio estas "iĵido" en "Voĉiĵido"?

ceigered (Profil megtekintése) 2010. június 26. 17:54:50

Lyz:Kio estas "iĵido" en "Voĉiĵido"?
O, mi bedaŭras! Mi intencis skribi "voĉaĵido", stula mi! ridulo.gif
ceigered, kiel bedaŭrinde vi ne povas vidi la retpaĝon... ploro.gif
Eble vi fajrvulpiĝu! lango.gif

HACNE MIKU estas ja mia plejŝatata "Voc@loid"~!
Mi pensas ke la problemo estis ke mi ne ensalutis kiel nikoniko douga uzanto, do nun mi povas vidi la videojn. Ili estas tre bonaj - ĉu la kantoj estas tute kreitaj per Vocaloid? (ankaŭ, ĉu estas iu ajn kantoj kiuj havas Esperanta teksto? lango.gif)

Miku estas bonega kreito de Jamaha, sendube la kombinaĵo de beleta (erm, "kawaii"?) ulo kun kreita personeco kaj programo por esprimi ĝin estis bona elekto de la merkatada teamo rideto.gif

LyzTyphone (Profil megtekintése) 2010. június 26. 21:10:14

ceigered:ĉu estas iu ajn kantoj kiuj havas Esperanta teksto? lango.gif)
Jen vi mencias tion!

Tie ĉi troviĝas mia listo da vidaĵoj Esperantaj~! Jes, estas kantoj komponitaj tute en Esperanto per Voĉulojdo ( lango.gif ). Ial, kial al mi ne klaras, ĉiuj komponiĝas per Miku, kvankam Miku neniel estas la plej taŭga por najapanlingva kanto.

(Ankaŭ eble vi rimarkus la "Nova Kanto" ĉe la fundo. ridulo.gif
Tion alŝutis Eobo = Erik el nia forumo. Li ĵus kreis sian Nikonikan konton.)

ceigered:Miku estas bonega kreito de Jamaha, sendube la kombinaĵo de beleta (erm, "kawaii"?) ulo kun kreita personeco kaj programo por esprimi ĝin estis bona elekto de la merkatada teamo rideto.gif
Mi tutkore konsentas. (kiel kaptito de lia merkatada strategio rideto.gif) Ĉiu voĉulojdo estas beleta / aminda / ĉarma~! Ŝi certe superĉarmas multe da kantistinoj homaj~ Antaŭ ĉio, ŝi estas eble la unua populara "Ret 2.0"-a kantistino, kiun oni povas kantigi pri ĉiuspecaj kantoj~

LyzTyphone (Profil megtekintése) 2010. június 27. 6:13:55

Por tiuj, kiuj ne jam en Nikoniko loĝas. Jen estas mia nov-verkita artikolo por enkonduki vin al la retejo Nikoniko-Movbilejo~!

Helen1973 (Profil megtekintése) 2010. június 27. 19:44:46

Certe?

LyzTyphone (Profil megtekintése) 2010. június 28. 3:46:53

Helen1973:Certe?
...kion vi signifas, bonvole?

zan (Profil megtekintése) 2010. június 28. 7:23:16

LyzTyphone:Por tiuj, kiuj ne jam en Nikoniko loĝas. Jen estas mia nov-verkita artikolo por enkonduki vin al la retejo Nikoniko-Movbilejo~!
Vi klopodas vere pli ol ĉiu ajn japana esperantisto. rideto.gif

LyzTyphone (Profil megtekintése) 2010. június 28. 8:39:15

zan:Vi klopodas vere pli ol ĉiu ajn japana esperantisto. rideto.gif
Dankon~ rideto.gif
Ĉu vi ankaŭ nikonikas, aŭ Voĉulojdojn ŝatas~?

Vissza a tetejére