Al la enhavo

Estas mi esperantisto ...

de Andybolg, 2010-junio-27

Mesaĝoj: 36

Lingvo: Esperanto

Andybolg (Montri la profilon) 2010-junio-27 19:56:14

Saluton, ĉiuj!

Bonvolu lasi min rakonti etan historion:
Kiam mi havis 14 jarojn, mi demandis mian panjon, kial neniu iam faris novan lingvon por internacia komunikado. Ŝi diris ke jes, ekzistas tia lingvo, sed ĝi neniam sukcesis, ĉar la homoj anstataŭe lernas lingvojn, kiujn jam multe da homoj parolas. Hodiaŭ, la tuta mondo iel samopinias, ke la angla taŭgas por tio. Mi malgraŭe estis scivolema kaj entajpis la serĉvorton "esperanto" en Google. Mi trovis la Lernu!-paĝaron kaj eklernis la lingvon.
Dum la tutaj somerferioj mi studis Esperanton preskaŭ ĉiu-tage. Mi iĝis membro de la Norvega Esperantista Ligo kaj aĉetis Esperanto-librojn je la Interreto. Mi tamen ne pasis la bazan ekzamenon (mi havis 44 poentojn) en marto 2007. En aŭgusto 2008 mi iris al Germanujo kaj nur konsentriĝis pri lerni la germanan. Mi iam post iam perdis la kredon je Esperanto. Mi malmendis mian NEL-membrecon kaj ne plu uzis Esperanton.

Antaŭ malmultaj tagoj mi denove ensalutis ĉe Lernu!. Hieraŭ mi faris la bazan ekzamenon kaj hodiaŭ la mezan. Mi pasis ambaŭ testojn kun 50 kaj 48 poentoj.
Sed nun kion faru? Mi estas esperantisto en la senco, ke mi parolas Esperanton, sed mi nek kredas je la "Fina Venko" - tio estas, miaopinie, neeblaĵo - nek ke Esperanto estas la plej taŭga lingvo por tiu tasko. Ni ja havas la anglan, kaj ŝajnas, ke la mondo malgraŭ ĝiaj neneŭtraleco kaj malfacilaĵoj elektis ĝin internacia komunikilo.

Kion vi pensas? Ĉu vi kredas je la "Fina Venko"? Mi ankaŭ ĝojus, se vi rakontus viajn historion kaj spertojn de Esperanto.

(Kaj bv. korekti min, se mi faris eraro(j)n!)

Hispanio (Montri la profilon) 2010-junio-27 20:43:22

Mi kredas je la Fina Venko, sed mi ne scias kiam ĝi okazos.

Mi ja scias, ke por okazi, oni devas disvastigi la lingvon kaj ĝiajn bonojn, ĝian facilecon, ktp. Ankaŭ krei retpaĝojn aŭ blogojn kie oni parolas pri Esperanto aŭ eĉ skribas en Esperanto, kaj ankaŭ krei ludojn en Esperanto (inter aliaj lingvoj).

Iame, la mondo vidos tion, kaj eble pripensos ĉi tion alimaniere.

Mi ne scias, ĉu mi bone esprimis min.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-junio-27 21:32:44

Kara Andybolg,

vi eble estas raŭmisto (ne timu! ĝi ne estas malsano!).

eble vi ne speciala ŝatus reklami pri esperanto, laŭ la celo ke ĝi iom post iom atingu la finan venkon.

Tamen, eble vi ja ŝatas esperanton, ĉar vi ŝatas uzi ĝin, kaj renkonti alilandajn homojn ktp.

ridulo.gif,

maratonisto (Montri la profilon) 2010-junio-27 21:41:43

Hispanio:Mi kredas je la Fina Venko, sed mi ne scias kiam ĝi okazos.

Mi ja scias, ke por okazi, oni devas disvastigi la lingvon kaj ĝiajn bonojn, ĝian facilecon, ktp. Ankaŭ krei retpaĝojn aŭ blogojn kie oni parolas pri Esperanto aŭ eĉ skribas en Esperanto, kaj ankaŭ krei ludojn en Esperanto (inter aliaj lingvoj).

Iame, la mondo vidos tion, kaj eble pripensos ĉi tion alimaniere.

Mi ne scias, ĉu mi bone esprimis min.
Esperanto disvastiĝas malrapide ĉar ĝi estas diskriminita. La mondo elspezas miliardojn por instruado de fremdlingvoj, antaŭ ĉio de angla, kaj praktike nenion por instruado de esperanto. Se oni ebligus elekti esperanton (nur volonte, ne devigante, en maniero tute demokrata) kiel fremdlingvon en lernejoj, la fina venko venus rapide.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-junio-27 21:53:46

ĉu mi estas la sola kiujn la vortoj "La Fina Venko" terurigas??

Matthieu (Montri la profilon) 2010-junio-27 21:58:50

Mi opinias, ke kvankam neperfekta, Esperanto estas pli taŭga internacia komunikilo ol la nunaj sistemoj. Sed bedaŭrinde mi tre dubas, ke tio iam okazos.

Allan Argolo (Montri la profilon) 2010-junio-27 23:32:11

jan aleksan:ĉu mi estas la sola kiujn la vortoj "La Fina Venko" terurigas??
Ne, vi ne estas sola. Tiaj vortoj alportas min ideojn pri militaj filmoj de "Hollywood" lango.gif

Allan Argolo (Montri la profilon) 2010-junio-28 00:24:39

Mi ke pensas iam estos internacia ligvo tute sukcesanta por la mondo, sed ne necese ĝi estos la E-o. Mi jene provas klarigi mian penson, bv. korektu min!
La nuna internacia lingvo(angla) kaj ĉiuj aliaj pasintaj "sukcesis" per ekonomiaj aŭ politikaj kialoj kaj tial la pasintaj forlasis siajn internaciajn potencojn. Sekvante tiu rezonado, en la venonteco ankaŭ la angla estos forlasigata de tia potenco kaj alia lingvo iĝos la plej grava. Kaj tiel la homaro rondiros ĝis oni konscii pri la bezono de neŭtrala lingvo.
Nu, Esperanto estas la plej sukcesanta neŭtrala lingvo hodiaŭe. Tial do estas la plej taŭga por internacia komunikado ĝis la ekapero de alia lingvo kiu eble pli bonos ol E-on.
Grava afero estas ke ni devas elekti vojon por atingi niajn celojn. Alimaniere, ni estos simplaj malagemuloj kontraŭ agaĉantoj.

Probable mi pli bone klarigus min per mia gepatra lingvo, sed mi provis rido.gif

Ps.: Bona ilo por formigi ideon ne nur pri esperanto sed ankaŭ pri internacia lingvo estas la verko de Zamenhof "Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia"

zan (Montri la profilon) 2010-junio-28 08:09:46

Mi timas La Finan Venkon. Kiam Esperanto fariĝos la tutmonda komuna lingvo, iuj el la homoj ankoraŭ restos malavantaĝaj. Japanaj esperantistoj ofte opinias, ke Esperanto estas pli neŭtrala ol la angla. Nun gravas nur "ol la angla". Se la angla perdus sian potencon, la vorto "ol la angla" ankaŭ malaperus. Se tiel, ĉu oni ankoraŭ dirus, ke Esperanto estas neŭtrala? Nur anstataŭiĝos Esperanto anstataŭ la angla. Tion mi ne deziras.

rafano (Montri la profilon) 2010-junio-28 09:04:46

Andybolg:
Kion vi pensas? Ĉu vi kredas je la "Fina Venko"? Mi ankaŭ ĝojus, se vi rakontus viajn historion kaj spertojn de Esperanto.
La Fina Venko neniam okazos, se vi mem ne faras ion. Ne taŭgas nur atendi kion aliaj faras - vi ja devas mem agi.

Mi mem komencis lerni Esperanton post kiam mi senlaboriĝis en majo ĉi-jare. Per konatiĝi kun homoj kiuj povus helpi min trovi novan laboron, mi komencis traduki mian retpaĝaron en aliajn lingvojn. Kiel eksperimento, mi ankaŭ volis traduki la retejon en lingvon kiu ne estas asociata kun ia nacia kulturo. Jen kial mi komencis lerni Esperanton.

Jen mia Esperantlingva retejo!

Nun mi jam plurfoje parolis Esperante eĉ en realo kaj fariĝis ano de la loka Esperanta klubo. Por mi ne gravas, ĉu iam okazos la Fina Venko. Mi tutsimple nur kredas ke Esperanto estas bela lingvo.

Reen al la supro