目次へ

Malkonsenta

Juippi,2010年7月3日の

メッセージ: 13

言語: Esperanto

Juippi (プロフィールを表示) 2010年7月9日 20:32:06

super-griek:
remy_boligee:Panjo mia, mi komprenis nenion malgajo.gif
Ne zorgu, ankaŭ por mi la teksto de Juippi estis sufiĉe obskura okulumo.gif
Karaj infanoj, estas diferenta afero komenci studado de Esperanto je la 14 aĝo ol la 64 aĝo.

remy_boligee (プロフィールを表示) 2010年7月10日 12:00:52

Juippi:
super-griek:
remy_boligee:Panjo mia, mi komprenis nenion malgajo.gif
Ne zorgu, ankaŭ por mi la teksto de Juippi estis sufiĉe obskura okulumo.gif
Karaj infanoj, estas diferenta afero komenci studado de Esperanto je la 14 aĝo ol la 64 aĝo.
Ne zorgu, Juippi. Vi rapide lernos. rideto.gif

johmue (プロフィールを表示) 2010年7月13日 10:58:40

Juippi:Mi alveturis al SESon antaŭe ĉio por ke ricevi la praktikon
uzante la Esperanton.
[...]
Sed unue rimarkis, ke mia kunĉambristo estas finno, kiel mi mem.

Kaj mi kaj mia kunĉambristo bedaŭris aferon, sed aranĝistoj
diris, ke tio ne estas grava afero, kaj ne nio volis fari por
ripari ĝin.
Ili, sentis, malmulte subridis, kaj diris, ke estas sufiĉe eble
uzi lingvon kun aliajn partoprenantojn.
Mi konsentas kun la organizantoj kaj taksas tiun aferon negrava. Partoprenis tiom multe da malsamaj homoj SESon ĉi-jare ke ĉiam ĉie troveblis multe da parolpartneroj por interparoli Esperante. Mi mem fakte nur iris en mian ĉambron por dormi aŭ por preni aŭ formeti ion kaj do uzis ĝin nur kiel dormejon kaj stokejon.

Mi konas iomete la problemon konsideri la diversajn dezirojn de la partoprenantoj pri la ĉambroj kaj la samĉambranoj kaj scias ke estas multe da laboro kaj preskaŭ ne eblas kontentigi ĉiujn. Ĉefe se la individuaj partoprenantoj ne anoncas siajn dezirojn antaŭe kaj opinias ke la organizantoj simple sciu ilin kaj nur poste plendas. Dum ĉi-jara SES simple mankis homforto por tio ĉar estis nur malmultaj organizantoj por tiom granda aranĝo kaj vere estis pli gravaj aferoj kaj problemoj por trakti ol tiaj.

Amike salutas

Johannes

先頭にもどる