前往目錄

Pri la 7 de julio

貼文者: Terurĉjo, 2007年4月16日

訊息: 29

語言: Esperanto

Terurĉjo (顯示個人資料) 2007年4月18日下午9:57:45

Fratoj!
Fratinoj!
Kial ĉiu fadeno direktiĝas al virinoj kaj ilia beleco? Verŝajne, pro Mielinjo!
Mi ne estas kontraŭ disputoj (aŭ diskutoj?) pri tiu remarkinda temo.
Sed mi komencis la fadenon por celi ĉiujn al sekreta malhela magio, sorĉado de PhotoShop, nigraj katoj kaj plua babilado pri la 8.8.8

Por via plezuro mi komencos la fadenon, dediĉitan al virinoj kaj ilian belecon.
Tie ĉi bonvolu skribi pri teruregaj sekretoj, dopatrinoj, geedziĝoj kaj t.p.

Terurege, via mola kaj blanka!

Mielo (顯示個人資料) 2007年4月18日下午10:09:06

Terurĉjo:Fratoj!
Fratinoj!
Kial ĉiu fadeno direktiĝas al virinoj kaj ilia beleco? Verŝajne, pro Mielinjo!
Mi ne estas kontraŭ disputoj (aŭ diskutoj?) pri tiu remarkinda temo.
Sed mi komencis la fadenon por celi ĉiujn al sekreta malhela magio, sorĉado de PhotoShop, nigraj katoj kaj plua babilado pri la 8.8.8

Por via plezuro mi komencos la fadenon, dediĉitan al virinoj kaj ilian belecon.
Tie ĉi bonvolu skribi pri teruregaj sekretoj, dopatrinoj, geedziĝoj kaj t.p.

Terurege, via mola kaj blanka!
Kara Terurjĉjo,
mi petas pardonon, ĉar mi estis "off" !! Kvankam mi aliĝis al uzantoj kiuj skribis antaŭ mi pro sama temo.

Via harpio kiu ne estas mola kaj blanka !

Terurĉjo (顯示個人資料) 2007年4月18日下午10:32:46

Mielo, saluton!
Dum mi formigis la novan fadenon kaj rakontis pri diversaj malsaĝaĵoj, vi subite aperis!
Kiel vi fartas? Kiel Nigruĉjo?

Mielo (顯示個人資料) 2007年4月18日下午10:53:15

Terurĉjo:Mielo, saluton!
Dum mi formigis la novan fadenon kaj rakontis pri diversaj malsaĝaĵoj, vi subite aperis!
Kiel vi fartas? Kiel Nigruĉjo?
Mi ne respondas pri via demando, ĉar ĝi ne estas temo ĉi tie. lango.gif
Ni parolas ĉi tie nur pri 07.07.07. Tiu estas ĝusta !

Terurĉjo (顯示個人資料) 2007年4月18日下午11:21:57

Mi nur ŝercis. Estas malpermesite nur krokodili en la forumoj!
Tion zorgeme kontrolas Jev kaj sendomaĝe forigas kulpulojn.
Krom tio ĉi, ni povas fari ĉion kaj babili pri ĉio.

Jev (顯示個人資料) 2007年4月19日上午10:01:43

Terurĉjo:Mi nur ŝercis. Estas malpermesite nur krokodili en la forumoj!
Tion zorgeme kontrolas Jev kaj sendomaĝe forigas kulpulojn.
Krom tio ĉi, ni povas fari ĉion kaj babili pri ĉio.
Jes, mi estas senkompata. rideto.gif Mi pensas, ke ne estus bone tro deflankiĝi de la temo, ĉar poste estas malfacile serĉi diversajn informojn. Pro tio mi ĝojas, ke por alia temo vi kreis alian lokon.

Mielo (顯示個人資料) 2007年4月19日上午10:58:59

Jev:Jes, mi estas senkompata. rideto.gif Mi pensas, ke ne estus bone tro deflankiĝi de la temo, ĉar poste estas malfacile serĉi diversajn informojn. Pro tio mi ĝojas, ke por alia temo vi kreis alian lokon.
Kara Jev, mi petas pardonon de vi, sed mi nun devas skribi pri alia temo. Mi skirbis mesaĝon en tiun forumon antaŭtagmeze, kaj mi ne vidas nun. Vi diris, ni parolu, se ni ekvidas tian eraron.
Kompreneble, mi skirbis nur pri 07.07.07 rido.gif

Azulreal (顯示個人資料) 2007年4月26日下午6:49:56

Saluton al ĉiuj!

Kio okazas pri tiu dato, la sepa tago de la sepa monato de la sepa jaro de la dua jarmilo? Bone, pri la nuna jarmilo neniu parolis lango.gif
Kelkaj el vi diris, ke la homoj en viaj landoj freneziĝis pri tio. Ĉu vere? Tio ne okazis en Hispanio, almenaŭ mi tute ne aŭskultis ion tiurilate demando.gif

Pasintjare ankaŭ ne rimarkinda estis la 666, malgraŭ esti la "satana cifero" okulumo.gif por la kristanaro (plimulto en Hispanio). Kvankam tiun tagon neatendite la ĉefvojo estis malfermata kaj la buso, per kiu mi vojaĝis por trapasi gravan ekzamenon, terure prokrastis kaj mi devis kuri 15 minutojn por atingi la universitaton. Ho, kaj mia plumo ne funkciis lango.gif

Ĝis! sal.gif

Terurĉjo (顯示個人資料) 2007年4月26日下午11:33:08

Mi mem opinias, ke nenio okazos. Tio estas nur oportuna dato por memorfiksi.

回到上端