Al la enhavo

Pri mezoriento

de Frankouche, 2010-julio-06

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

Frankouche (Montri la profilon) 2010-julio-06 21:54:08

Jen temo pri mezoriento

Estas jam temo pri Ghaza, kie vi povas skribi.

Nu, kio novas en mezoriento nune ?

Ŝeĥ Fadlallah mortiĝis hieraŭ en Libanio.

Por iuj (okcidentaj), li estis teroristulo. Por ŝija mondo, li estis unu el tre egaj preĝistoj, "ega ajatola".
Kvankam mi ne konsentas tute kun li, mi admiras lin pri liaj tre modernaj skribaĵoj pri islamo, virinoj, politikeco, kontraŭ ŭahabituloj (Ben Laden...)
Kun lia morto mi tre zorgoplenas en tiu reĝiono.

le_chaz (Montri la profilon) 2010-julio-07 07:34:21

Saluton,

la termino "Mezoriento" estas de multaj konsiderata kiel eŭrocentrisma. Pli internacie estas nomi tiun mondoparton "Okcidenta Azio".

Pri tio vidu en Vikipedio.

Frankouche (Montri la profilon) 2010-julio-08 23:01:14

Hmmm, malfacilas skribi pri Fadlallah. Televidkanalo CNN eksigis unu el siaj ĵurnalistoj kiuj skribis simile al mi, per "tuito". Legu ĉi tie
Nu, tuito ŝjane ne taŭgas por diskuti pri malfacilaj temoj kun nur 140 tipoj...

Lakto (Montri la profilon) 2010-julio-09 00:27:31

le_chaz:Saluton,

la termino "Mezoriento" estas de multaj konsiderata kiel eŭrocentrisma. Pli internacie estas nomi tiun mondoparton "Okcidenta Azio".

Pri tio vidu en Vikipedio.
Ja, via opinio estas tre prava.

Wilhelm (Montri la profilon) 2010-julio-09 18:05:43

Frankouche:Ŝeĥ Fadlallah mortiĝis hieraŭ en Libanio.
Jes, tio bedaŭrindas
Frankouche:Televidkanalo CNN eksigis unu el siaj ĵurnalistoj kiuj skribis simile al mi, per "tuito".
Tio ankaŭ bedaŭrindas kaj montras ke CNN ne toleras malsamajn vidpunktojn.

Frankouche (Montri la profilon) 2010-julio-10 21:51:08

Lakto:
le_chaz:Saluton,

la termino "Mezoriento" estas de multaj konsiderata kiel eŭrocentrisma. Pli internacie estas nomi tiun mondoparton "Okcidenta Azio".

Pri tio vidu en Vikipedio.
Ja, via opinio estas tre prava.
Certe, certe, vi pravas. Sed mi opinias ke "okcidenta azio" ne taŭgus por anoj el tiu reĝiono. Eble, Maŝrekio, orienta mezmaro, mi ne scias...

utku (Montri la profilon) 2010-julio-10 23:17:08

Mezoriento estas ne vere geografia regiono de la mondo, multaj uzas ĝin en kultura senco, kaj ankaŭ multaj aliaj konceptoj estas malĝuste nomitaj en mondaj lingvoj. Do ne gravas, Mezoriento estas uzebla. Krome, ĝi estas ne tre eŭrocentrisma, ĉar oriento komenciĝas je Grenviĉ, la menciita regiono tiel estas parto de meza de tiu vera oriento, sed ankaŭ kun ekzemple Hindujo, Rusujo kaj Madagaskaro. Ankaŭ Okcidenta Azio inkluzivas Rusion. Orienta Mezmaro pensigis min pri la orienta parto de tiu maro (ankoraŭ maro). Maŝrekio male estus arabcentrisma, kaj ĝi signifas en la araba nur 'Orientio'n, kio estas pli malĝusta termino ol Mezoriento. Mi proponas kiel nomon, "Sudokcidenta-Azio"n, sed Mezoriento ne estas tiome malbona termino laŭ mi.

Frankouche (Montri la profilon) 2010-julio-10 23:36:07

Vi pravas. Sed mi vidas ke en tiu reĝiono, homoj nek sentas sin kiel azianoj (kies vorto ŝajnas ĉina al ili), nek okcidentaj azianoj ("okcidento" vorto tro "okcidentas").

Frankouche (Montri la profilon) 2010-julio-12 21:56:42

Nu, pri Fadlallah, ambasadorino de Britio en Berut, Frances Guy, nun pardonpetas pri ŝi skribis ĉe sia blogo, en la retejo de brita eksterlanda politiko, ke ŝi ŝatis multe Ŝeĥ Fadlallah.
Sed tio ĉi ne ŝatis al oficiala eksterlanda politiko de Britio, kiu tuj malaperigis la tekston.
Jam, iuj arabaj ĵurnaloj kritikas strangan okcidentan liberecon de ĵurnalaro. Artiklo en la angla.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-julio-15 12:46:05

La antikvaj (romaj ktp) nomis Turkion "Asia Minor" = Malgrandasio...

Reen al la supro