У садржају

Bona ideo aŭ ne?

од jaldrich, 09. јул 2010.

Поруке: 3

Језик: Esperanto

jaldrich (Погледати профил) 09. јул 2010. 06.11.02

Mi tre ŝatas la anglalingvan paĝon http://drudgereport.com, kiu estas unu el la plej furoraj paĝoj en la reto. Ĝi nur ligas al la plej interesaj novaĵoj en la anglalinva interreto. Mi faris novan retpaĝon, kiu celas esti ia "Drudge Report" por la Esperanto-reto. Mi provos ĝisdatigi ĝin ofte, almenaŭ dum la somero (kiel provperiodo). Se ĝi sukcesos, mi daŭros la aferon kaj se ne...nu, vi komprenas.

Bonvolu viziti http://verdastelo.com kaj diru al mi viajn pensojn. Dankon!

maratonisto (Погледати профил) 09. јул 2010. 17.41.15

Dankon, Jaldrich!
Bona paĝaro, mi jam trovis tie interesajn aferojn. Remarkinda estas interalie la artikolo pri tradukaĵo en esperanton de la fama verko de la lingvisto matematika N.Chomsky.

Wilhelm (Погледати профил) 09. јул 2010. 18.48.40

La "Drudge Report" estas nur propagandaĉo.
Sed tio estas nur mia opinio kaj vi prenu ĝin kun grajno de selo.

Sed pri Chomsky, mi feliĉas ke alia el liaj verkoj estas havebla esperante.

Kaj pri "La Verda Stelo", unuavide gi ŝajnas interese kaj mi gratulas vin por via verko, ĝi estas bona. Mi esperas ke vi daŭrigos ĝin.

Amike,

William.

Вратите се горе