Skip to the content

Kiel oni prononcas...

by Seth442, July 12, 2010

Messages: 3

Language: Esperanto

Seth442 (User's profile) July 12, 2010, 4:37:54 AM

Mi bedaŭras tion, ke mia mesaĝo estas en neĝusta forumo.

Mi havas ion demandojn.

Unue, kiel oni prononcas "scii?"
Ĉu oni prononcas "sci" aŭ "sci i"

Due, kio estas la diferenco inter "ai" kaj "aj."

Ĉu vi rekomendas retpaĝon por helpi min?

dobri (User's profile) July 12, 2010, 7:42:59 PM

Videblas, ke vi ankoraŭ ne provis kursojn ĉe Lernu! Tie estas inter alie klare skribite, ke en Esperanto oni ĉion prononcas tiamaniere, kiamaniere ĝi estas skribita.
Do "sci i" kun mallonga paŭzo inter la du "i".
"Ai" estas du silaboj, kontraŭe "aj" estas nur unu silabo.
Mi rekomendas al vi almenaŭ tralegi diversajn kursojn. Ja mi scias, ke tio estas enuiga, ĉar vi eble opinias, ke via kono de la lingvo sufiĉas, tamen ripetado de la reguloj, kiujn vi iam legis kaj poste iom forgesis, helpas al memoro.

jeckle (User's profile) July 17, 2010, 3:48:32 PM

Back to the top