Beiträge: 4
Sprache: Esperanto
grifo (Profil anzeigen) 16. April 2007 16:08:13
Prenu unu libro, kio ekzistas en multajn lingvojn kaj laŭtlegu.
Afiŝu ĝi en la reto.
(Helpo: En germana: "Wer kann gut Esperanto lesen? Nehmt ein Buch, welches es in vielen Sprachen gibt und lest es laut. Sendet es ins Netz.", prava?)
La novalveninto.
andreasvc (Profil anzeigen) 16. April 2007 21:20:33
http://www3.germanistik.uni-halle.de/prinz//sprach...
(La Eta Princo, der kleine Prinz). Ankaŭ en multaj aliaj lingvoj.
abelardo (Profil anzeigen) 17. April 2007 08:31:27
Jen kelkaj korektoj kun klarigoj:
- Legas unu romano - Huh, estas malfaciel dedukti, kion vi volas diri per tio, sed ni provu! 1. Legu romanon! 2. Mi legas romanon. 3. Ĉu vi legas romanon? Baze, en Esperanto vi ĉiam devas aldoni la subjekton de la frazo, ĉar krome vi ne scias pri kiu temas. Krome 'unu' nur sifnifas la ciferon 'unu', do ne du, aŭ tri. Vi verŝajne volis uzi la nedfifinitan artikolon, kiun oni uzas en Esperanto simple ellasante la artikolon. La objekto ĉiam ricevas la akuzativan finaĵon.
- Prenu unu libro - Prenu libron
- Kio ekzistas - kiu ekzistas
- en multajn lingvojn - en multaj lingvoj
- afiŝu ĝin - sendu ĝin
- en la reto - al la reto
- en germana - en la germana
- prava? - Ĉu prave? Ĉu korekte?
Mi ne scias, ĉu oni povas ŝanĝi sian tekston, sed mi proponus, ke vi ŝanĝu almenaŭ la titolon. Kaj fine: kion vi fakte proponas? Eĉ el via germana teksto ne estas al mi tute klare. Ĉu vi volas krei reton de volontuloj, kiuj laŭtlegas romanojn en Esperanto? Sed tion la helpantoj de la blindaj esperantistoj jam de jardekoj faras! Digitaligi ilin kaj meti en la reton estus tre interesa projekto, kiu bezonus ekiparon, volontulojn, organizantojn, monon... Kio estas via propono por akiri ĉion tion?
Amike,
abelardo
grifo:Kiu de vi bone legas esperanton?
Prenu unu libro, kio ekzistas en multajn lingvojn kaj laŭtlegu.
Afiŝu ĝi en la reto.
(Helpo: En germana: "Wer kann gut Esperanto lesen? Nehmt ein Buch, welches es in vielen Sprachen gibt und lest es laut. Sendet es ins Netz.", prava?)
La novalveninto.
andreasvc (Profil anzeigen) 17. April 2007 09:44:37
Kaj Grifo, ankaŭ la romano "Gerda Malaperis", en ĉi tiu paĝaro (lernu), havas multajn sonoregistradojn.
Mi komprenis vian mesaĝon, do ne zorgu, vi lernos