Přejít k obsahu

Mia unua matematika pruvo en Esperanto.

od uživatele Seth442 ze dne 15. července 2010

Příspěvky: 10

Jazyk: Esperanto

Seth442 (Ukázat profil) 15. července 2010 4:47:32

Mi estas lernanta Esperanton kaj mi studas matematikon, sekve mi skribis ĉi tiu matematika pruvo en Esperanto, kiun mi nun eldonas:

Jen, mi pruvos tion, ke la dua radiko de du estas neracionalo.
Pruvi tion, mi uzos la metodon de kontraŭdiro.
Mi nomos la duan radikon de du x.
Supozu ke x estas racionalo kaj skribu x = n/m en kiu n kaj m estas interprimaj.
Rimarku tion, ke x^2 = (n/m)^2 = n^2/m^2 = 2 do n^2 = 2m^2.
Pro tio, n^2 devas esti para. Do ankaŭ n devas esti para, ĉar se n ne estus para, n^2 estus malpara ĉar la produto de du malparaj nombroj estas malpara.
Pro tio, ke n estas para, skribu n = 2k en kiu k estas entjero.
Rimarku tion, ke (2k)^2 = 2m^2 do 2k^2 = m^2 do m^2 estas para. Per la antaŭa razonado, m estas para.
Sekve ni scias ke n kaj m estas paraj, sed tio kontraŭdiras la fakton ke n kaj m estas interprimaj.
Do, per ĉi tiu kontraŭdiro, la dua radiko de du estas neracionalo.
QED

maratonisto (Ukázat profil) 15. července 2010 14:23:23

Mi kongratulas al Vi! Via pruvo estas ĝusta matematike kaj ŝajnas esti senerara kiel esperanta teksto.

Sxak (Ukázat profil) 15. července 2010 15:40:44

Miaj vortaroj diras, ke
Seth442:
Pruvi tion, mi uzos la metodon de kontraŭdiro.
tio nomiĝas "pruvo per absurdo"
Kaj kelkajn lokojn en via teksto mi skribus alie.
Sed pruvo de tiu fakto estis konata al la antikvaj grekoj. Vi prefere trovu, kiom da primoj a1 a2 a3... an (ĉiu el kiuj estas pli ol 1) devas esti, por ke
sqrt(a1)+sqrt(a2)+sqrt(a3)+...+sqrt(an) estu racionala

darkweasel (Ukázat profil) 22. července 2010 22:47:23

Ŝak:sqrt(a1)+sqrt(a2)+sqrt(a3)+...+sqrt(an)
Ĉu ne eble en Esperanto kvrd (por kvadratradiko) estus pli taŭga mallongigo?

Cetere:
Pruvi tion, mi uzos la metodon de kontraŭdiro.
devas esti: Por pruvi tion .... Pri tio anglalingvanoj eble iom dubas, sed ĉiam, kiam en la angla la senco restus sama, se oni aldonus in order antaŭ to, oni uzu por en Esperanto.

(Mi malmulte scias pri matematiko, do mi ne povas kontroli la fakan ĝustecon de via por mi multe tro komplika teksto.)

Miland (Ukázat profil) 23. července 2010 16:31:46

Seth442:Mi estas lernanta Esperanton kaj mi studas matematikon, sekve mi skribis ĉi tiun matematikan pruvon en Esperanto, kiun mi nun eldonas..
Bone farita! Jen sugestita korektita versio. Efektive ne necesis fari multajn korektojn:

Jen, mi pruvos tion, ke la dua radiko de du estas neracionala.
Por pruvi tion, mi uzos la metodon de kontraŭdiro.
Mi nomos la duan radikon de du x.
Supozu ke x estas racionala kaj skribu x = n/m, en kiu n kaj m ne havas komunan faktoron.
Rimarku tion, ke x^2 = (n/m)^2 = n^2/m^2 = 2, do n^2 = 2m^2.
Pro tio, n^2 devas esti para. Do ankaŭ n devas esti para, ĉar se n ne estus para, n^2 estus malpara ĉar la produto de du malparaj nombroj estas malpara.
Pro tio, ke n estas para, skribu n = 2k en kiu k estas entjero.
Rimarku tion, ke (2k)^2 = 2m^2, do 2k^2 = m^2, do m^2 estas para. Per la antaŭa rezonado, m estas para.
Sekve ni scias ke n kaj m estas paraj, kaj do havas komunan faktoron 2, sed tio kontraŭdiras tion, ke n kaj m ne havas komunan faktoron.
Do nia supozo estas nevera, kaj la dua radiko de du estas neracionala.
QED

superadamuso (Ukázat profil) 28. srpna 2010 20:45:36

Bonvolu skribi al mi ĉu vi konas simpla nova muzikskribon ? Jen mia propono:
o
-----------------------------------o------
o
-----------------------------o------------
o
-----------------------o------------------
o
o
o
-----------o------------------------------
o
-----o------------------------------------
o
do na re bo mi fa ge so zi la ve to do
c c+ d d+ e f f+ g g+ a a+ h c
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 1
Kio vi pensas pri tio ? sal.gif

Genjix (Ukázat profil) 29. srpna 2010 3:59:12

darkweasel:
Ŝak:sqrt(a1)+sqrt(a2)+sqrt(a3)+...+sqrt(an)
Ĉu ne eble en Esperanto kvrd (por kvadratradiko) estus pli taŭga mallongigo?
Ne uzu tion! La matematika lingvo estas kaj internacia kaj komprenebla. kvrd

n^2/m^2 = 2

Mi ne komprenas ke kial tio estas

http://en.wikipedia.org/wiki/Interprime

Do,

x ∈ ℝ

kiu x estas iu ajn numero, ĉu ne?

ol,

tial x = n/m
kiam kaj n kaj m estas interprima?

maratonisto (Ukázat profil) 29. srpna 2010 7:30:20

superadamuso:Bonvolu skribi al mi ĉu vi konas simpla nova muzikskribon ? Jen mia propono:
o
-----------------------------------o------
o
-----------------------------o------------
o
-----------------------o------------------
o
o
o
-----------o------------------------------
o
-----o------------------------------------
o
do na re bo mi fa ge so zi la ve to do
c c+ d d+ e f f+ g g+ a a+ h c
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 1
Kio vi pensas pri tio ? sal.gif
Mi ne komprenas tiun sistemon. Bonvolu klarigi.

horsto (Ukázat profil) 29. srpna 2010 12:04:29

Genjix:

n^2/m^2 = 2

Mi ne komprenas ke kial tio estas
Estas tiu speco de pruvo: Oni supozas ion (ke x=sqrt(2) estas racionalo) kaj tiam montras ke tio ne estas ebla. Tiam oni scias ke la supozo (sqrt(2) estas racionalo) estas malĝusta.

Ĉar sqrt(2) estas racionalo (laŭ la supozo) ekzistas naturaj nombroj m,n tiel, ke x=m/n

Ĉar: sqrt(2)=x=m/n sekvas 2=m^2/n^2

Genjix (Ukázat profil) 29. srpna 2010 15:14:28

Ahh, mi komprenas. Mi ne komprenis pro malbona esperanto lango.gif (ankoraŭ komencanto).

Zpět na začátek