目次へ

Ĉu" Mi elektis lin kiel prezidanton=Mi elektis lin prezidanto?"

packoro,2010年7月16日の

メッセージ: 4

言語: Esperanto

packoro (プロフィールを表示) 2010年7月16日 10:21:34

Ĉi tagmeze en nia grupo de Esperatno, du instruistoj diskutis por la du frazoj. Mia sinjoro M opinias ke la du frazoj estas egalaj, sed sinjoro A tute ne konsentas kaj li opinias la dua frazo estas erara.
Kiu el ili estas prava? Mi pensas ke ĉi tie mi povos ricevi ĝustan respondon kaj klarigon. Rekoran dankon al ĉiuj!

super-griek (プロフィールを表示) 2010年7月16日 11:02:54

packoro:Ĉi tagmeze en nia grupo de Esperatno, du instruistoj diskutis por la du frazoj. Mia sinjoro M opinias ke la du frazoj estas egalaj, sed sinjoro A tute ne konsentas kaj li opinias la dua frazo estas erara.
Kiu el ili estas prava? Mi pensas ke ĉi tie mi povos ricevi ĝustan respondon kaj klarigon. Rekoran dankon al ĉiuj!
Sinjoro M tute pravas ridulo.gif Sur tiu ĉi paĝo de PMEG troveblas ekzakte tiun saman ekzemplon!

Estas iom mirige kaj nepre bedaŭrige ke instruisto pri Esperanto ne scias tian ĉi aferon malgajo.gif

sergejm (プロフィールを表示) 2010年7月16日 11:15:13

packoro:Ĉi tagmeze en nia grupo de Esperanto, du instruistoj diskutis por la du frazoj. Mia sinjoro M opinias ke la du frazoj estas egalaj, sed sinjoro A tute ne konsentas kaj li opinias la dua frazo estas erara.
Kiu el ili estas prava? Mi pensas ke ĉi tie mi povos ricevi ĝustan respondon kaj klarigon. Rekoran dankon al ĉiuj!
En la dua frazo estas la sama konstruaĵo kiel en frazo pri pano varma - prepozitivo
1.
"Mi elektis lin prezidanto" = "Mi elektis lin ESTI prezidanto" = "Mi elektis lin KE LI ESTU prezidanto"
2.
"Mi elektis lin kiel prezidanton" havas preskaŭ la saman signifon, pri detaloj vidu PMEG'on.
3.
"Mi elektis lin kiel prezidanto" = "Mi, ESTANTE prezidanto, elektis lin" = "Mi, ĈAR MI ESTAS prezidanto, elektis lin"

packoro (プロフィールを表示) 2010年7月16日 13:05:05

Koran dankon! Nun mi vere komprenas tion.

先頭にもどる