Al la enhavo

mi opinias ke la suba frazo estas erara.

de packoro, 2010-julio-19

Mesaĝoj: 34

Lingvo: Esperanto

milupo (Montri la profilon) 2010-julio-19 20:53:34

tommjames:
milupo:kial vi ne skribis, "sentu vin libere"
Ĉar tio estus malĝusta, por la ideo kiun mi volis esprimi. Same kiel "bona" estas malĝusta, por la ideo ke mi fartas bone. Se mi estas bona, tio signifas ke mi havas bonecon, altkvaliton, taŭgecon ktp. Malsama ideo ol farti bone.
Ne, "bona" estas ĝusta, "senti sin" esprimas nur staton, ne manieron. Por esprimi staton, oni uzas adjektivon. "Farti" esprimas manieron, tial la uzo de adverbo. Strange, ŝajnas, ke via gepatra lingvo estas la angla. Laŭ mia scio oni diras en la angla "I feel good" kaj ne "I feel well". Certe, estas iomete riske, rilati al la uzo de alia lingvo, ĉar ĉiu lingvo havas proprajn regulojn kaj analogismoj povus konduki al malĝusta uzo.
Mi ne diras ke ofta uzado de certa formo pravigas ĝin, sed indas rimarki la jenan kontraston inter ofteco de la du formoj en Google:

Klaku ĉi tie kaj rimarku la nombron de rezultoj: ĉirkaŭ 135,000.
Nun klaku ĉi tie kaj denove rimarku. Kiom da rezultoj? 4.

Mi lasos vin fari vian propran konkludon.
Mia konkludo estas, ke la erara uzo estas tre kutima - sed malgraŭ tio, ĝi estas erara.

tommjames (Montri la profilon) 2010-julio-19 21:48:14

milupo:"senti sin" esprimas nur staton, ne manieron
Jen la radiko de via konfuzo. "Senti sin" esprimas staton nur kiam ĉeestas subkomprenata esti. Sed estas tute eble kompreni "mi sentas min pli bone" signifi "mi sentas min farti pli bone". Mi supozas ke tial la vastega plimulto uzas tiun formon, anstataŭ vian strangan proponitaĵon kiu signifas ion tute alian.

Kaj eĉ kiam temas pri esti ja eblas uzi adverbon ("li estas ekstere", ekzemple).

horsto (Montri la profilon) 2010-julio-19 21:52:59

Pardonu tommjames, sed mi pensas ke milupo pravas. Ĉu ne mi sentas min bone havas la saman signifon kiel mi bone sentas min? Do bone rilatas al kiel mi sentas min, do la sentado estas bona.
Tio povus signifi, ke mi sentas min bone, sed sed la rezulto de la sentado povus esti, ke mi malbone fartas.
Kontraŭe, mi sentas mi bona signifas, ke mi sentas min, kaj la rezulto de tiu sentado estas, aŭ ke mi bonfartas, aŭ ke mi estas bona.

tommjames (Montri la profilon) 2010-julio-19 22:03:41

horsto: Ĉu ne mi sentas min bone havas la saman signifon kiel mi bone sentas min?
Ne, ĉar estas subkomprenata verbo, al kiu la adverbo rilatas. Ĝi ne rilatas al la ĉefverbo.

Nu, ŝajnas ke mi diris ĉion kio dirindas pri la afero. Se miaj eksplikoj pri la logiko kaj montroj de uzado en la reala mondo ne sufiĉas, mi dubas ĉu mi povus diri plu ion utilan. Do pliajn respondojn de mi bonvolu ne atendi.

Chainy (Montri la profilon) 2010-julio-20 06:10:52

Belmiro:Ĉu mi povas konsili vin vidi tie ĉi en Lernu – lingvodemandojn – kiam uzi –a kaj kiam uzi –e ?
Amike
Bona sugesto, kaj tie troviĝas la jena klarigo:
La finaĵon -e havas adverbo. Ĝi precizigas verbojn, adjektivojn kaj aliajn adverbojn laŭ la maniero, loko, cirkonstanco ktp. kaj respondas al la demandoj "kie?", "kiel?", "kiam?".
Do, Kiel vi sentas vin? - Mi sentas min bone

La paĝo troviĝas ĉi tie

darkweasel (Montri la profilon) 2010-julio-20 08:26:57

horsto:Kontraŭe, mi sentas mi bona signifas, ke mi sentas min, kaj la rezulto de tiu sentado estas, aŭ ke mi bonfartas, aŭ ke mi estas bona.
Laŭ mia lingvosento ne. Mi sentas min bona signifas nur "mi sentas, ke mi estas bona", ne "mi sentas min bonfarta". Simile ni trovas en la Fundamento ian frazon kiel li sentis sin malfeliĉa = "li sentis, ke li estas malfeliĉa".

Eble vi pravas pri la signifo de mi sentas min bone. Mi do konsilas ĉiuokaze diri mi fartas bonemi sentas min bonfarta, ĉar tie miskomprenoj tute ne povas ekzisti.

zan (Montri la profilon) 2010-julio-20 08:43:15

horsto:Pardonu tommjames, sed mi pensas ke milupo pravas. Ĉu ne mi sentas min bone havas la saman signifon kiel mi bone sentas min? Do bone rilatas al kiel mi sentas min, do la sentado estas bona.
Tio povus signifi, ke mi sentas min bone, sed sed la rezulto de la sentado povus esti, ke mi malbone fartas.
Kontraŭe, mi sentas mi bona signifas, ke mi sentas min, kaj la rezulto de tiu sentado estas, aŭ ke mi bonfartas, aŭ ke mi estas bona.
Ŝajnas al mi, ke la klarigo de horsto estas la plej logika.

En PMEG troviĝas le jena frazo.
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/specialaj_prisk...
Li sentis sin tiel malfeliĉa..=Li sentis, ke li estas tiel malfeliĉa...

Sekve estas ĝusta la frazo "mi sentas min bona", se oni volas diri, ke li estas bona kaj li sentas tion.

Tamen, mi pensas, ke ĉiuj homoj ne ĉiam estas tute logikaj. Se iu diras "Mi sentas min bone", oni facile komprenas, ke li sentas, ke li estas bona. Eĉ nelogikan frazon homoj kapablas kompreni.

Vidu PMEGn pri la vorto "aspekti".
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/specialaj_prisk...
Ĉe "aspekti" egale ĝustas ambaŭ "-e" kaj "-a". Permesitaj estas la du dir-manieroj.

Laŭ mia malriĉa kono, nur ligverbo(angle copula) povas rekte preni "-a". Aliaj verboj devas preni "-e". Mi ne scias, ĉu "aspekti" estas ligverbo. Sed se iu diras "Mi sentas bona", tio estas erara. Ĉar "senti" verŝajne al mi ne estas ligverbo. "Mi sentas bone" estas ĝusta, do, oni volas diri "Mi sentas min bone".

Tamen, la demando de packoro estas tute alia afero, ĉu ne?

Chainy (Montri la profilon) 2010-julio-20 09:12:07

zan:"Mi sentas min bone", oni facile komprenas, ke li sentas, ke li estas bona. Eĉ nelogikan frazon homoj kapablas kompreni.
Por mi, tio signifas ion similan al 'Mi fartas bone'. Kaj estas tute komprenebla.

Mi pensas, ke ni bezonas kontribuon de niaj rusaj amikoj, ĉar ŝajnas ke la Esperanta gramatiko ĉi-teme evoluis kun forta influo de la rusa lingvo (kiun Zamenhof parolis)

En la rusa oni dirus tiel, kiel en Esperanto: Mi sentas min bonE = Mi fartas bone - "Ja ĉufstvuju sibja ĥaraŝO"(kiel la 'e' finaĵo en Esperanto) kaj ne io kiel "Ja ĉufstvuju sibja ĥaroŝIM" (kiu estus la 'a' finaĵo)

sergejm (Montri la profilon) 2010-julio-20 09:51:46

Chainy:Mi pensas, ke ni bezonas kontribuon de niaj rusaj amikoj, ĉar ŝajnas ke la Esperanta gramatiko ĉi-teme evoluiĝis kun forta influo de la rusa lingvo (kiun Zamenhof parolis)

En la rusa oni dirus tiel, kiel en Esperanto: Mi sentas min bonE = Mi fartas bone - "Ja ĉufstvuju sibja ĥaraŝO"(kiel la 'e' finaĵo en Esperanto) kaj ne io kiel "Ja ĉufstvuju sibja ĥaroŝIM" (kiu estus la 'a' finaĵo)
Jes, tiel estas en la rusa, krom prononco: ĉufstvuju (estas malfacile prononci tiom da konsonantoj kune, do 'в' ne estas legata).
En la angla Google trovas:
"I feel me well" - 191000 fojojn
"I feel me good" - 144000 fojojn
kaj kiel mi komprenis, la frazoj en la angla estas samsignifaj.

Belmiro (Montri la profilon) 2010-julio-20 10:08:41

Ĉiuj preferis entrudi alian aferon. Interesa afero ĉiokaze. Tio nova afero ne temas nur pri la uzado de –a finaĵo aŭ –e finaĵo sed pro la uzado de “senti”. Tiu ĉi respekte gravas pensi: kio estas la celo de la “kvalita vorto” ? Ĉu la sento ? Tiukaze ( -e finaĵo) la sento havas la “kvaliton” esti bona. Ĉu, kontraŭe, la celo estas “mi”? Do, ( -a finaĵo) mi havas la “kvaliton” esti bona.

Ĉu mi plimalboniĝis la afero? .......

zan:
Tamen, la demando de packoro estas tute alia afero, ĉu ne?
Jes! Kaj pro tio mi diris ke mi perdiĝis.

Packoro : kial vi diras ke la frazo estas erara? Ĉu pro la –iĝ finaĵo? Mi dirus ke ĝi estas korekta! Fakte la subjekto “kaŭzas al si mem la senton”.

Reen al la supro