Więcej

Paĝaro por lerni la germanan?

od Chainy, 21 lipca 2010

Wpisy: 6

Język: Esperanto

Chainy (Pokaż profil) 21 lipca 2010, 16:27:17

Saluton!

Min interesas, ĉu iu scias pri paĝaro simila al lernu! por lerni la germanan lingvon?

Tio povus ŝajni strange al vi, ĉar mi loĝas en Germanujo - mi jam scias iom da la germana sed ne tre bone. Kaj mi ne estas tiel talenta lingvisto, kiu povas simple aŭskulti la paroladon kaj subite memorigi la vortojn! Mi bezonas ankaŭ studi, skribi ktp.. - sed por tio mi devas ne maldiligenti kaj ne prokrasti! Kaj iu paĝaro kiel lernu! sed pri la germana lingvo estus bonega - helpas la motivon, kiam oni faras ion kune kun aliaj homoj, kiuj ankaŭ spertas la saman.

Mi anticipe dankas vin pro iuj sugestoj!

rano (Pokaż profil) 21 lipca 2010, 17:04:56

en http://www.livemocha.com/ vi povas lerni multajn linvojn

serĉu "deutsch lernen" kaj vi trovos multajn redpaĝojn

vi ankaŭ puvus lerni la germana lingvo en io germana esperanto grupo okulumo.gif

Chainy (Pokaż profil) 23 lipca 2010, 14:14:05

rano:en http://www.livemocha.com/ vi povas lerni multajn linvojn
Dankon, mi provas livemocha...

Kiam mi serĉas per 'deutsch lernen' ĉe Guglo mi plej ofte trovas nur multajn komercajn retpaĝarojn!

darkweasel (Pokaż profil) 23 lipca 2010, 14:32:16

Chainy:
Kiam mi serĉas per 'deutsch lernen' ĉe Guglo mi plej ofte trovas nur multajn komercajn retpaĝarojn!
Eble vi serĉu "deutsch lernen kostenlos".

custinne (Pokaż profil) 20 sierpnia 2010, 23:51:20

Mi trovis bonajn senpagajn kursojn ĉe la paĝaro de la radio "Deutsche Welle".

http://www.dw-world.de/

Wilhelm (Pokaż profil) 25 sierpnia 2010, 05:05:29

Wróć do góry