Zum Inhalt

Enmeti specialajn leterojn en retpaĝaro.

von Francua, 22. Juli 2010

Beiträge: 10

Sprache: Esperanto

Francua (Profil anzeigen) 22. Juli 2010 07:52:42

Saluton,

mi ĵus kreis retpaĝaro kaj mi ŝatus aldoni unu "esperantista rubriko".

Bedaŭrinde, la specialajn leterojn ĉ, ĵ, ĥ, ŭ, ŝ kaj ĝ ne estas rekonitaj.

Mi do ŝatus scii kial mi povas aldoni tiujn.

Pri la retpaĝaro, ĝi estas en UTF-8

Mi dankegas vin por via helpo.

Ĝis

darkweasel (Profil anzeigen) 22. Juli 2010 09:45:36

Tio dependas de via operaciumo. Por Windows ekzistas [url=http://zz9pza.ath.ĉ/tajpi/Index.html]Tajpi[/url], per kiu vi povas tajpi Esperantajn literojn. Por Linu'x ekzistas bona artikolo pri diversaj ebloj: Esperanto en Linukso.

sergejm (Profil anzeigen) 22. Juli 2010 11:01:42

Kiel alternativo, se vi volas enkonduki ne tro longan tekston, vi povas fari ĉi tiel:
1. Vizitu lernu'an forumon, elektu "Nova mesaĝo".
2. Enkonduku vian tekston, uzante x-stilon.
3. Presu butonon "Antaŭmontri".
4. Ne presu "Sendi".
5. Presu klavkombinojn Ctrl-A Ctrl-C por kopii la tekston.
6. Elektu vian unikodan redaktilon
7. Presu Ctrl-V (aŭ alian klavkombinon, kiu estas uzata en via redaktilo) por enmeti la tekston.

Francua (Profil anzeigen) 22. Juli 2010 11:46:55

Ha ne.... Dankego por viaj respondoj sed mi pensas ke mi malbone klarigis mian problemon.

Fakte, mi scias kial skribi tiujn leterojn, sed kiam mi sendas mian artikolon je mia retpaĝaro, la leterojn estas anstataŭigitaj per la simbolo "?".

Kaj mi ne scias kial mi povus solvi tion.

AlfRoland (Profil anzeigen) 22. Juli 2010 11:56:54

Francua:Ha ne.... Dankego por viaj respondoj sed mi pensas ke mi malbone klarigis mian problemon.

Fakte, mi scias kial skribi tiujn leterojn, sed kiam mi sendas mian artikolon je mia retpaĝaro, la leterojn estas anstataŭigitaj per la simbolo "?".

Kaj mi ne scias kial mi povus solvi tion.
Ĉu vi instruis al via operaciumo uzi UTF-8 aŭ ĉu vi eble skribas esperantajn literojn uzante tiparon latina 3?

sergejm (Profil anzeigen) 22. Juli 2010 12:28:26

Nu, tiam enkonduku la tekston en x-stilo.
poste trovu ciujn c'x kaj ŝanĝu ilin al & # 265 ; (sen spacoj ĉ)
kaj ripetu la samon pri aliaj Esperantaj literoj. Kodpaĝo de html povas esti ajna.
mi uzis tiel kun content="text/html;charset=windows-1251" por rusa-Esperanta vortaro, tiel html estos malpli longa ol utf-8 pro tio ke rusaj literoj okupas 1 bajton anstataŭ 2.

Donniedillon (Profil anzeigen) 22. Juli 2010 13:58:50

Se vi uzas Firefox provu abcTajpu-n. Ĝi estas facila kaj utila por uzi.

darkweasel (Profil anzeigen) 22. Juli 2010 17:00:36

Donniedillon:Se vi uzas Firefox provu abcTajpu-n. Ĝi estas facila kaj utila por uzi.
( ) Vi legis la kvaran mesaĝon en tiu ĉi fadeno.

le_chaz (Profil anzeigen) 23. Juli 2010 08:04:01

Francua:Fakte, mi scias kial skribi tiujn leterojn...

Kaj mi ne scias kial mi povus solvi tion.
Por iu, kiu timas skribi en esperanto, vi estas sufiĉe bona. Nur atentu, ke vi konfuzas "kial" (pourquoi) kaj "kiel" (comment).

Francua (Profil anzeigen) 23. Juli 2010 08:21:25

@AlfRoland Mi ne tute scias, fakte ne mi kodis la retpaĝaron sed unu el miaj amikoj. Mi do demandos lin.

@sergejm Mi klarigis vian metodon al mia amiko kaj li provos ĝin hodiaŭ.

@le_chaz Pri "kial" kaj "kiel", dankegon ĉar jes mi miksis la duajn, mi ne scias kial okulumo.gif

Zurück nach oben