Messaggi: 4
Lingua: Esperanto
amemulo (Mostra il profilo) 22 luglio 2010 14:41:26
Mi havas etan demandon pri kunmetitaj vortoj: nome, kiel ili estas farigataj.
Mi ie legis ke kunmetitaj vortoj estas farigataj per simple kunmeti radikojn, sed kelkfoje mi vidas vortojn kiel 'lernolibro' anstataŭ 'lernlibro' aŭ 'skribotablo' anstataŭ 'skribtablo' ktp.
ĉu tiuj ekzemploj estas eraraj aŭ ne?
Mi estas ankoraŭ komencanto (do bonvolu pardoni miajn erarojn ), tial mi pensas ke ekzisteblas reguloj kiujn mi ne scias.
demandante, mi ankaŭ meditis pri la uzo de la vorto 'kial'. ĉu la sekvanta frazo estas senerara? "Mi adoptis tiun katon kial ĝi estas tre ĉarma"
ŝajnas al mi tre logike, kaj kompareblas per aliaj relativaj pronomoj. Sed 'kial' neniam nomiĝas tiel, kaj ankaŭ la vorteto 'ĉar' estas uzebla tie.
Mi esperas ke mi esprimas min sufiĉe bone
ĝis
horsto (Mostra il profilo) 22 luglio 2010 15:33:25
.
amemulo:Jes, certe.
Mi esperas ke mi esprimas min sufiĉe bone
ĝis
amemulo:Ne, uzi kial (germane: warum, angle: why) ĉi tie estas eraro, uzu ĉar (germane: weil, angle: because).
ĉu la sekvanta frazo estas senerara? "Mi adoptis tiun katon kial ĝi estas tre ĉarma"
amemulo:Tio estas ĝusta. Sed tamen eblas aldoni la -o- finaĵon, se tio faciligas la prononcon.
Mi ie legis ke kunmetitaj vortoj estas farigataj per simple kunmeti radikojn
Belmiro (Mostra il profilo) 22 luglio 2010 15:46:26
Ĉe kunmeto de certaj radikoj povas amasiĝi tro multaj konsonantoj.
Foje oni enmetas taŭgan gramatikan finaĵon por faciligi la legado:
ĈambrOpordo, nigrAhara, neĝEblanka, pafIpreta. Sed tiuj finaĵoj oni uzu nur ĉe vera bezono.
------
Ĉar signifas “ pro tio ke “ kaj respondas al demando Kial?
Hispanio (Mostra il profilo) 22 luglio 2010 16:03:13
mantuko kaj tablotuko.
Estas tre facile prononci la vorton mantuko, pro logikaj kialoj. Sed prononci la vorton tabltuko ne eblas (estas tri malvokaloj kune). Pro tio oni enmetas la helpan vokalon o. Do, tablotuko.
Mi esperas ke mia esprimo estu komprenebla.