Al la enhavo

Iĝi kun aŭ sen -n?

de Jorn644, 2010-julio-25

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Jorn644 (Montri la profilon) 2010-julio-25 22:18:15

Ĉu estas:

"Vi povas iĝi klera knabino"



"Vi povas iĝi kleraN knabinoN"

?

Belmiro (Montri la profilon) 2010-julio-25 23:15:47

Jorn644:Ĉu estas:

"Vi povas iĝi klera knabino"

"Vi povas iĝi kleraN knabinoN"
?
Kun “-iĝ-” verboj oni ne povas uzi “N” ĉar tiaj verboj ĉiam estas netransitivaj. Krome, mi prefere dirus: vi povas fariĝi klera knabino.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-julio-27 14:54:57

la kialo estas ke oni ne uzu akuzativon kiam temas pri stato aŭ ŝanĝo de stato.

"mi estas viron" ne havas sencon ĉar ne estas iu ajn agon farita al la viro. alivorte, "mi=viron".

"mi iĝas viron" estas la sama afero.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-julio-27 14:55:17

jan aleksan:la kialo estas ke oni ne uzu akuzativon kiam temas pri stato aŭ ŝanĝo de stato.

"mi estas viron" ne havas sencon ĉar ne estas iu ajn agon farita al la viro. alivorte, "mi=viro".

"mi iĝas viron" estas la sama afero.

Reen al la supro