Přejít k obsahu

Babilo Por Usonaj Junuloj 2010-07-28

od uživatele andy919 ze dne 26. července 2010

Příspěvky: 5

Jazyk: Esperanto

andy919 (Ukázat profil) 26. července 2010 3:46:47

USEJ okazigos interretan diskutrondon! USEJ estas la Usona Esperantista Junularo. Ni bonvenigas ĉiujn usonajn junulojn (malpli ol 30 jar-aĝajn). Ĉi tiu i-renkontiĝo estos neformala interkona babilo (ĉefe tekste). Oni ne devas scipovi Esperanton por partopreni. Ĝi okazos en skajpa babilejo, la 28-an de julio, 2010. Ĝi komenciĝos je la 18-a horo (UTC-4) kaj finiĝos je la 19-a horo. Oni devos aldoni kiel skajp-amikon Andreo ROSENBAUM (uzant-nomo: andy91989). Ĝis tiam!

jan aleksan (Ukázat profil) 28. července 2010 13:41:36

ĉu ankaŭ ne-usonanoj povas partopreni?

jan aleksan (Ukázat profil) 29. července 2010 9:27:52

Do, kiel estis?

andy919 (Ukázat profil) 30. července 2010 5:34:47

Ha, saluton, Aleks!

Mi pardonpetas, ke mi ne respondis antaŭe. Mi laboradis por prepari la Skajp-renkontiĝon!

Ĝi estis bona sukceso, kun 18 partoprenantoj!

Pri ne-usonanoj: Ni ja estas USEJ, do ĉe ĝeneralaj renkontiĝoj, pli taŭgos havi nur usonanojn.

Tamen, ni pripensas lanĉi apartan babilejon, kie USEJ-anoj povas paroli en Esperanto. Eble en tiu babilejo, taŭgus havi eksterlandan gaston de tempo al tempo.

Amike,

~Andreo

horsto (Ukázat profil) 30. července 2010 22:47:48

andy919:
Pri ne-usonanoj: Ni ja estas USEJ, do ĉe ĝeneralaj renkontiĝoj, pli taŭgos havi nur usonanojn.
Tamen, ni pripensas lanĉi apartan babilejon, kie USEJ-anoj povas paroli en Esperanto. Eble en tiu babilejo, taŭgus havi eksterlandan gaston de tempo al tempo.
Ĉi tio estas tute nova sperto por mi. Ĉiu alia Esperanta rentkontiĝo, pri kiu mi audis aŭdis ĝis nun, ankaŭ naciaj renkontiĝoj kiel la Germana Esperanto Kongreso, ne nur permesas al alilandanoj partopreni, sed eĉ fieras pri ĉiu partoprenanto el alia lando.

Zpět na začátek