Al la enhavo

1000-jara urbo Jüterbog

de Carola L., 2007-aprilo-18

Mesaĝoj: 39

Lingvo: Esperanto

turistka (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-25 11:43:40

Kara Carola! Mi salutas vian urbon! Ankaŭ mi sendos al vi bildkarton el Slovakio! Ĝis! Maria sal.gif

Carola L. (Montri la profilon) 2007-septembro-09 23:05:27

Koran dankon rido.gif

Karaj geamikoj,

mi kore dankas al ĉiuj, kiuj sendis gratulkartojn aŭ retpoŝton okaze de la mila naskiĝtago de Jüterbog al la urbestro, al la loĝantoj de mia urbo kaj al mi.
En la lastaj semajnoj ĉiutage en la poŝtfako kaj la retpoŝtfako de mia biblioteko kaj en mia lernu-poŝtfako estis multaj bondeziroj. Koran dankon por ĉion, speciale mi dankas por viaj salutoj en Esperanto (Nia urbestro tre miregis pri tio lingvo), por la belaj kartoj kaj poŝtmarkoj!
Mi ankaŭ dankas por la kunsenditaj fotoj kaj dosieroj. Mi eĉ ricevis libron kaj kompaktdiskon. Mi tre, tre ĝojas pri ĉion.

La plej multaj salutoj venis el Belgio. Krome mi ricevis ĝis nun poŝton el Aŭstrio, Brasilio, Britio, Danio, Ĉinio, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Italio, Kolombio, Kubo, Meksikio, Norvegio, Nov Kaledonio, Pollando, Portugalio, Slovakio, Svedio, Svislando kaj Venezuelo. La plej longa vojo ĝis nun havis karto el Aŭstralio. Mi tre esperas, ke mi ne forgesis iun.
Mi ankoraŭ atendos kartojn el Rumanio kaj Usono.

Al ĉiu, kiu skribis sian adreson, mi respondis kun poŝtkarto de mia urbo. Tial mi en la lastaj tagoj skribis, skribis kaj skribis.
Sed sur kelkaj kartoj mankis la sendinto aŭ mi ne povis legi ĝin. Tial mi ne scias, ke skribis el Arras en Francio aŭ el Dinant en Belgio. Kiu estas Olivia el Svislando? Kaj bedaŭrinde mi ne scias, kiu Robert sendis al mi la belegan Eo- kompaktdiskon. Senintence mi jam ne havas la koverton. Eble vi legas tiun ĉi komunikaĵon. Tiam bonvolu sendi viajn adresojn, por ke mi povas sendi poŝtkartojn al vi.

Nun mi ekspozicios viajn kartojn kaj retleterojn. Mi ankoraŭ devas traduki kelkajn. Ne estas tial simpla por mi, ankoraŭ mi estas komencantino. Sed mi tre esperas, ke al kelkaj logantoj de mia urbo plaĉas la ideon de Esperanto. Ĉiukaze mi rekomendos lernu.net. Eble baldaŭ mi ne plu estos la unua esperantistino ĉi tie en Jüterbog.

Amike,
Carola

Ronaldeto (Montri la profilon) 2007-septembro-11 17:53:05

Kara Carola,

ĵus hodiaŭ mi trovis vian nomon ĉi tie kaj memkompreneble legis vian interesan historieton pri via urbo.

Se vi ankaŭ akceptas bildkarton de proksima urbo, mi pretas. Ĉu vi jam havas multajn bildkartojn okaze de la urba jubileo?

La tradukado de la rakonto ja estis granda laboro, ĉu?

Sincerajn salutojn
Ronaldo

Carola L. (Montri la profilon) 2007-septembro-12 19:48:05

Ronaldeto:Se vi ankaŭ akceptas bildkarton de proksima urbo, mi pretas.Ronaldo
Kara Ronaldo,
volonte mi ankaŭ ricevos karton el Frankfurt/Oder. rideto.gif

Kiom da kartojn mi havas? En momento mi ne scias. Mi devas ankoraŭ disspecigi kaj denove nombri.
Ĝuste hodiaŭ mi ricevis tre grandan leteron el Prago kun multaj diversaj kartoj.
Koregan dankon al la ĉecha grupo. Mi skribos baldaŭ personajn bildkartojn.

Amike, Carola

Carola L. (Montri la profilon) 2007-decembro-24 14:06:26

Karaj geamikoj,

la jaro proksimiĝas al sia fino kaj mi jam malmuntis mian malgrandan ekspozicion kun viaj bondeziroj al la naskiĝtago de mia urbo.
Ankoraŭ foje mi volas danki al ĉiuj, kiuj skribis al ni.

Ni ricevis pli ol 70 poŝtkartojn el Aŭstralio, Aŭstrio, Belgio, Brazilio, Bulgario, Danio, Ĉinio, Francio, Germanio, Granda Britio, Grekio, Hispanio, Hungario, Italio, Kolombio, Kostariko, Kubo, Meksikio, Norvegio, Nov Kaledonio, Pollando, Portugalio, Rumanio, Slovakio, Svedio, Svislando, Venezuelo kaj Vjetnamio.
Krome venis multaj retleteroj.

La plej longa vojo havis la karto el Nov Kaledonio (ne el Aŭstralio, mi eraris).

Nur nun mi skribis la lastajn respondajn kartojn. Bonvolu pardoni. Mi simple mankis la tempon. Kaj mi tre esperas, ke mi neniun forgesis, ĉar mi malordigis la adresojn de la responditaj kaj neresponditaj kartoj. Mi petas pardonon.

Multaj vizitantoj de la biblioteko vidis la poŝtkartojn, kelkaj parolis kun mi pri Esperanto kaj lernu!. Bedaŭrinde ĝis nun neniu de la rigardantoj diris, ke li/ŝi volas lerni Esperanton.

La urbestro ricevis dosierujon kun kopioj de la poŝtkartoj kaj la germana traduko. Li ankaŭ tre ĝojis pri ĉio kaj dankas al ĉiuj sendintoj.

Du gazetoj skribis pri la ekspozicio.
Mi ankaŭ havas kelkajn fotojn, sed ne scias, kiel mi povas montri jen.

Nun mi deziras al ĉiuj:

Ĝojan Kristnaskon kaj nurajn feliĉon, prosperon kaj sanon dum la nova jaro.
Mi esperas, ke vi havos belajn ripoztagojn kaj povas kolekti sufiĉe da forto por la taskoj de la jaro 2008.


Carola

Carola L. (Montri la profilon) 2007-decembro-24 14:08:47

Ĉi tie estas la artikolon, kiun tradukis Ronaldo Schindler el Frankfurto/Oder.
Koran dankon al li. rideto.gif
2007-10-20 Märkische Allgemeine

Salutoj el la tuta mondo

Kolekto de postkartoj en la kulturkvartiro /26 landoj reprezentitaj

UWE KLEMENS

JÜTERBOG Jüterboganoj kaj siaj gastoj povas entrepreni mondvojagon nuntempe sen forlasi la
urbon. Postkarta kolekto en la cambroj de la infanbiblioteko en la kultura kvartiro enhavas glitlumojn
de ciuj kontinentoj.

Ke ne temu pri iuj pli malpil hazarde arigitaj postkartoj, povas informi la bibliotekestrino Carola
Langer. Car ciuj postkartoj estas salutoj al la Jüterboganoj. Kauzo por tio estas la 1000-jara ekzisto de
Jüterbog. Iniciatoro de la postkarta projekto estas la bibliotekestrino mem.

Ekde multaj jaroj Carola Langer jam okupigas pri la siatempe kiel tutmonda komunikilo imagita
artefarita lingvo Esperanto. Se ankau la ambicia celo, evoluigi el gi mondlingvon, ne estis atingita,
hodiau preskau cie en la mondo estas Esperanto-amikoj, kiuj komunikadas kune.

Tio memkompreneble okazas en Esperanto, ties avantago i.a. estas, ke ciuj interparolantoj trovigas
“en okulnivelo” kaj neniu devas havi la senton, esprimi sin pli malbone ol ekzemple “denaska
parolanto de gepatra lingvo” en alia fremda lingvo.

Siajn Esperanto-amikojn en la monda reto Carola Langer informis pri la 1000-jarigfesto de sia
hejmurbo kaj elvokis neatenditan grandan intereson. Tuta TTT-pago en Esperanto pri la komponisto
Wilhelm Kempff, kiu naskigis en Jüterbog, farigis la rezulto de tiu ci intersangado, kiel informis la
Jüterboganino. Ankau si intertempe jam subite rimarkis tutan Jüterbog-pagon en la franca lingvo en
la tutmonda reto.

Ciujn el siaj „interparolantoj“ en la interreto Carola Langer petis same: sendu al ni perpostkartan
saluton okaze de la urba jubileo.

Ke tiom da homoj partoprenus en tiu postkarta projekto, ties iniciatorino mem antaue ne supozis.
Nun bildkartoj el 26 landoj ornamas la notpanelon de la infanbiblioteko. Ekzotikaj vidajoj el Australio,
Nov-Kaledonio kaj Vjetnamio estas troveblaj tie same, kiel postkartoj el la najbaraj landoj de
Germanio. La plej grandan simpatiantan komunumon Jüterbog sajne havas en Belgio, de kie venas la
plejmulto de la postkarta kolekto, kiel nombris Carola Langer.

Ciujn kartojn si kopiis kaj gluis en grandan albumon. Vizitantoj tielmaniere ne nur povas miri pri la
bunta varieco, sed ankau legi la tekstojn kaj en originala kaj en tradukita formoj. La urbestro Bernd
Rüdiger jam venis por foliumeti.

Trad.: R. Schindler

rosto (Montri la profilon) 2007-decembro-24 18:52:35

Estas mirinde. Tamen ne ĉiuj ĉeestis en lernu! dum tia bona afero. Mi ekzemple nur hodiaŭ legis ĉi tion. Eble ni povas daurigi la agadon kaj pligrandigi kolekton de Carola, se Carola ne estas kontraŭ tio.

Mielo (Montri la profilon) 2007-decembro-26 06:55:29

Kara Carola, mi ricevis vian leteron kaj foton pri postkartoj. Dankon ! ridulo.gif Mi tre ĝojas, ke ankaŭ mi povis kontribui al via koleko. sal.gif

babilema (Montri la profilon) 2007-decembro-26 07:52:17

Kara Carola.
Mi ĝoje ricevis vian poŝtkarton. Brave pri via laboro. Vi estas riĉaĵo por Jûterborg. la jaro du mil ok baldaŭ ekas, do mi bondziras vin bonan jaron, ĉar unu post la alia, jaroj alvenas, pasas kaj foriras. Tamen, kiel diris la Predikanto, nenio nova sub la suno, ili ne estas ĉiam samaj , krom pro iliaj ordaj numeroj,
Kiam ni ekenirante en la du mil oka je nia erao, ni flosas, kiel kutime, de bonaj rezolucioj al esperoj, kaj festoj al febropelaj dolormildigiloj (*).
Kaj ni provos atingi la du mil naŭan sen tro da malfacilaĵoj.
Interŝanĝi bondezirojn okaze de nova kun ĉiuj kiuj apudestas nin kaj sen kiuj nia vivo estus tiom malplena, estas belega kutimo.
Mi bondeziras ke vi plenumadigas viajn sonĝojn, amon, sanon, serenecon, saĝon, certecon ke vi gravas por iu, kaj ĉefe esperon, sen kiu nenio eblas .
Multaj bondeziroj je la pasita jaro restis en embria stato, eĉ utopio. Sed se nur unu konkretiĝis, ĝi pruvas ke nia vivo estis pli bona en 2007 ol en 2006.
Pasintan jaron, mi diris al vi ke tiu, kiu matene ekvekiĝis kun doloro ie en sia korpo estas vivanto. Ni precipe vivadis en 2007. Kaj ni verŝajne ankaŭ vivados en 2008.
Sed la ĉefaĵo estas en tiuj vortoj del' Uzbek malgajo.gif:ridulo.gif
...Ie ajn mi estas en la mondo, vi havas amikon......

Bonan kaj feliĉan jaron al ĉiuj !!!!

Pierre Humbert " Babilema" Nov kaledano

______________________
(*) Alka-seltzer...
(:ridulo.gifepistolo al Rustan, Persaj epistoloj, Montesquieu,

Reen al la supro