ورود به محتوا

Cirkumcido

از Eddycgn, 27 ژوئیهٔ 2010

پست‌ها: 19

زبان: Esperanto

zan (نمایش مشخصات) 3 اوت 2010،‏ 2:36:21

Mi ne povas opinii unuvorte. Ĉar en Afriko iuj knaboj mortas pro misa tranĉado, aŭ vivas sen peniso. La problemo kuŝas en la kontraŭhigiena maniero. Alie nur dependas de religia afero. Mi legis, ke por la koncerna popolo estas mokinde operacii en hospitalo.

manu_fr (نمایش مشخصات) 3 اوت 2010،‏ 11:27:20

(Mi jam parolis pri cirkumcido kiel medika ĝesto. Laŭ mi, utila.). Mi pripensis denove pri tiu ĉi temo, kaj skribas tri vidpunktojn :
Unue, kiam cirkumcido estas religia rito, mi demandas min, kial religioj ne permesas atendi ke la knaboj estus sufiĉe aĝaj por decidi mem, se li akceptas la mutilon, aŭ ne ?
Due, laŭ mi tiu ĉi fadeno estas okazo perfekta por paroli pri alia rito, farita al knabinoj, kaj multege pli mutilanta ol cirkumcido de knaboj : mi pensas al ekscido de klitoro. Tio estas vere grava serioza mutilo al knabinoj, kaj ne akceptinda pro tio.
Trie, malgraŭ ke mi ne interesas pri cirkumcido dekutime (!), ĉu vi scias, ke estas statistikoj pruvante ke ĝi malpermesus aidozon al heteroseksualaj viroj, kaj laŭ forta proporcio ? Mirinde, ĉu ne ?

Amike

Manu

Matthieu (نمایش مشخصات) 3 اوت 2010،‏ 17:23:39

Mi kontraŭas cirkumcidon. Eble ĝi povas havi medicinan utilon en kelkaj kazoj, sed plej ofte mi ne komprenas, kial oni cirkumcidus infaneton, kiu ne povas konsenti. Tio laŭ mi estas kripligo (kvankam multe malpli grava ol virina cirkumcido).

Kaj pri la supozita higiena utileco de cirkumcido, ankaŭ lavado bonege funkcias.

EL_NEBULOSO (نمایش مشخصات) 6 اوت 2010،‏ 12:52:52

Granda studaĵo ankaŭ indikis, ke cirkumcido ne havis pozitivan medicinan efekton.

Kraut (نمایش مشخصات) 6 اوت 2010،‏ 14:06:04

Mi ankaŭ pensas tion - estas skribite ke virinoj kun edzo aŭ koramiko cirkumcidita pli malofte suferas kanceron de la utera orifico.

Tio ne estas vera. Kuracistoj diras tion por ke oni lasu sin mutili kaj ili gajnas monon por nenecesa operacio. Oni diras ke en Iraelo kie la plimulto de viroj estas circumciditaj la virinoj ne suferas multe kanceron uteran kaj en Usono kie la agaj viroj estas naturaj la virinoj suferas pli la kanceron uteran. SED ili ne diras ke en Svedio kie la plimulto de viroj estas naturaj la virinoj ankaw ne suferas multe kanceron uteran.
Oni circumcidis min kiam mi estas bebo kaj kiam mi sciis kion oni faris mi koleris. Miaj tri filoj estas naturaj kaj miaj du nepoj estas naturaj. Mi estas pli ol 60 en aĝo kaj la peniso estas tre malsensitiva.

Glaux (نمایش مشخصات) 8 اوت 2010،‏ 23:19:05

Eddycgn:Ĉu vi opinias ke la cirkumcido por la viroj estas bona afero?
Se ĝi estus bona afero por la viroj, la feministoj depostulus ĝin por si mem. Ĉu?

vincas (نمایش مشخصات) 13 اوت 2010،‏ 17:31:57

Eddycgn:Ĉu vi opinias ke la cirkumcido por la viroj estas bona afero?
Mi pensas ke la cirkumcido por la viroj estas malbona afero.

PaulExcoff (نمایش مشخصات) 19 اوت 2010،‏ 17:17:41

manu_fr:Trie, malgraŭ ke mi ne interesas pri cirkumcido dekutime (!), ĉu vi scias, ke estas statistikoj pruvante ke ĝi malpermesus aidozon al heteroseksualaj viroj, kaj laŭ forta proporcio ? Mirinde, ĉu ne ?
Nur unu pristudo diris tion, kaj oni faris ĝin afrike, kie la homaro kiu cirkumcidas iliajn knabojn estas kulture malsama ol la homaroj kiu ne cirkumcidas iliajn knabojn kaj la seksa kutimoj malsamas inter la kulturoj.

Pristudoj faritaj en landoj kiel Usono diras ke la proporcio de cirkumcidita viroj kun aidoso samas kiel la proporcio de necirkumcidita virojj kun aidoso.

manu_fr (نمایش مشخصات) 19 اوت 2010،‏ 21:48:21

Aidozo estas grava temo.
Kaj afero de specialistoj.
Jen, guglu la temon, kaj faru propran vidpunkton pri efekto de cirkumcido al heteroseksualaj viroj (tamen temas ne nur pri unu studo, sed multaj, faritaj en Afriko ĉefe subsahara).
Mi ne vidas kialon debati inter ni, kiuj ne estas specialistoj : mi nur intencas anonci interesan informon pri cirkumcido, kiu estas nia temo.
Certe multaj esperantistoj neniam aŭdis pri iu efekto de cirkumcido sur aidozo, ĉu ne ? Jen...
De mia flanko, cirkumcido do ŝajnas havi grandan efikecon por la heteroseksualaj viroj.
Bedaŭrinde nek por la homoseksualaj, nek por la virinoj.
Amike,
Manu

بازگشت به بالا