K vsebini

samseksemuloj en rusio

od fitz3999, 27. julij 2010

Sporočila: 9

Jezik: Esperanto

fitz3999 (Prikaži profil) 27. julij 2010 15:28:45

mi estas usona instruisto de la angla, mi nun loĝas en ĉinio. mi longtempe interesiĝas en la rusio, kaj mi studis la rusan en universitato. mi pensis pri transloĝiĝi al rusio la venonta jaro por loĝi kaj labori tie unu jaro, sed mi audis multon da malbonaj aĵoj pri la situacio de samseksemuloj en rusio. kiel ĝi estas nuntempe, ĉu estos almenau maldangere por samseksemulo loĝi en moskvo au sankt-peterburgo?

Sokolo (Prikaži profil) 28. julij 2010 22:02:51

Laŭ mia opinio, tio estas ne pli danĝera ol en aliaj eŭropaj urboj. Kelkaj uloj (precipe maljunaj aŭ ortodoksaj) povas esprimi negative pri ekz. samseksa kisado en stratoj.

orthohawk (Prikaži profil) 28. julij 2010 22:26:09

fitz3999:mi estas usona instruisto de la angla, mi nun loĝas en ĉinio. mi longtempe interesiĝas en la rusio, kaj mi studis la rusan en universitato. mi pensis pri transloĝiĝi al rusio la venonta jaro por loĝi kaj labori tie unu jaro, sed mi audis multon da malbonaj aĵoj pri la situacio de samseksemuloj en rusio. kiel ĝi estas nuntempe, ĉu estos almenau maldangere por samseksemulo loĝi en moskvo au sankt-peterburgo?
Ne ostentante, vi ne estos en danĝero.

Vilius (Prikaži profil) 29. julij 2010 03:42:53

Sokolo:Laŭ mia opinio, tio estas ne pli danĝera ol en aliaj eŭropaj urboj. Kelkaj uloj (precipe maljunaj aŭ ortodoksaj) povas esprimi negative pri ekz. samseksa kisado en stratoj.
"Esprimi negative" en la rusa signifas tion:

Bubble-Blowing Teens Attacked in Gay Mix-Up

British Pop Star Hurt On March In Moscow

Gay activists beaten and arrested in Russia

Mia konsilo: estu tre singarda kaj evitu paroli pri via gejeco, speciale publike.

Greedn (Prikaži profil) 29. julij 2010 15:47:21

Apud mia antaŭa laborejo estis du gej-klubejoj kaj gej-vendejo.
Ne estas danĝerege esti gejo en Moskvo aŭ Peterburgo, se vi ne membras en gej-paradoj, kaj ne plu afiŝas vian gejecon.

SinjoroRoboto (Prikaži profil) 30. julij 2010 07:25:59

orthohawk:
Ne ostentante, vi ne estos en danĝero.
Sed tio evidente estas vera ĉie por iu difino de "ostentate".

Multajn kondutojn kiujn la plejparto de personoj akceptas por aliseksemuloj, ne akceptas por samseksemuloj. Mi pensas ke la demando estis pri kiom danĝero estus se aliaj personoj scias ke iu estas samseksemulo.

(Mi bedaŭras se mia Esperanto ne estas tre bona. Mi ankoraŭ estas komencanta lerni, kaj mi esperas ke tiu mesaĝo estas komprenebla.)

amemulo (Prikaži profil) 30. julij 2010 10:25:02

Mi ne loĝas en Rusio, sed mi memoras legi kelkfoje ke gesamseksemuloj estas batitaj, speciale dum la fierfesto.
ankaŭ estas tre simple diri ke vi evitu paroli aŭ montri vian samseksemecon, sed vi loĝos tie en la daŭro de unu plena jaro!

miaopinie tre fistrangas ke samseksemaj homoj ne estas akceptataj ĉie

mi interesiĝas pri la stato koncerne la akcepteco de samseksemuloj en ĉinio. Kiel tiu afero estas?

Juanjo (Prikaži profil) 30. julij 2010 11:27:10

Sokolo:Laŭ mia opinio, tio estas ne pli danĝera ol en aliaj eŭropaj urboj. Kelkaj uloj (precipe maljunaj aŭ ortodoksaj) povas esprimi negative pri ekz. samseksa kisado en stratoj.
Mi kredas ke en aliaj eŭropaj urboj, ne okazas tion. Mi loĝas en Madrido kaj mi povas esprimi mian gejecon, kutime sen problemo.

Vilius (Prikaži profil) 30. julij 2010 16:57:04

amemulo:estas tre simple diri ke vi evitu paroli aŭ montri vian samseksemecon
Mi nur avertis al fitz3999, ke li estu singarda en Rusio. Laŭ mi, ĉiu povas esprimi siajn sentojn en ia maniero - min tio tute ne ĝenas.

Nazaj na začetek