Naar de inhoud

Duonvojaĝa raporto pri La Verda Stelo

door jaldrich, 28 juli 2010

Berichten: 3

Taal: Esperanto

jaldrich (Profiel tonen) 28 juli 2010 13:13:13

Je la 4an de julio, mi unue starigis La Verdan Stelon - ĉiutage ĝisdatigitaj ligiloj al novaĵoj, blogoj, fotoj, videoj, ktp. en la Esperanto-reto. Jen raporto pri la sukcesoj, malsukcesoj, kaj esperoj de la projekto.

La celo de la projekto estas krei utilan retpaĝon kiu helpas al la multaj kreantoj de Esperantaĵoj en la reto. Mi ricevis afablan retmesaĝon el unu de la blogistoj, kiu diris ke la ligiloj en La Verda Reto allogis novajn legantojn al lia laboro.

Dum la dua semajno mi provis reklam-kampanjon je Facebook, kaj dum tiuj tagoj la retpaĝo ricevis centojn da vizitantoj ĉiutage, kaj la Facebook-grupo de La Verda Stelo rapide kreskis. Mi elspezis nur USD$5 tage dum la reklam-periodo.

Post la fino de la kampanjo, la konversacioj en la grup-paĝo je Facebook vigliĝis, sed la kvanto da vizitantoj al la retpaĝo mem atingis nur 30-50 personoj ĉiutage (mi uzas Google Analytics por vidi tion). Tiu nombro daŭras ĝis nun.

Alia sukceso: laŭ la "Revolver Maps" aĵo en la paĝo (kiun mi lastatempe restartis), la vizitantoj kiuj ja vizitas ĉiutage reprezentas mondskala legantaro - ĝii ricevas vizitantoj el Azio, Eŭropo, kaj la Amerikoj ĉiutage, kaj nur kelkfoje el Afriko kaj Aŭstralio.

Mi nun atendas la venontan epizodon de Radio Verda, kiu enhavos etan "reklamon" por La Verda Stelo. Eble homoj kiuj ne uzas Facebook aŭ Lernu povas aŭdi pri la afero tiamaniere.

Je normala tago, mi uzas inter 30 kaj 60 minutoj por serĉi novajn aĵojn kaj ligi al ili. Mi ĝuas tion, sed se mi ne atingas almenaŭ 100 vizitantoj ĉiutage antaŭ la fino de mia somera ferio (en tri semajnoj) mi diros ke la projekto malsukcesis kaj ne daŭrigos ĝin - simple ne meritos la tempon por eta grupo da legantoj, kaj ne vere helpos aliaj kreantoj trovi novan aŭdiencon.

Ni vidos! Se vi havas komentojn, ideojn aŭ konsilojn, bonvolu komenti ĉi tie, aŭ sendi ilin aŭ per lernu-mesaĝo aŭ per retmesaĝo - g(ikso)eremio (ĉe) gmail (punkto) com. Se vi ne jam estas membro de la Facebook-grupo, mi ankaŭ invitas vin aliĝi tie.

Dankon!

nigrumi (Profiel tonen) 18 september 2010 22:18:24

Saluton Ĝeremi',

Mi ĵus malkovris vian blogon kaj en via lasta blogaĵo legis pri via projekto „La Verda Stelo”. Mi vizitis ĝin sed mi ne bone komprenas kiel diferenciĝas de Klaku. Krom la prezentad-formato ambaŭ aperigas ligilojn al blogaĵoj kaj tiuj ligiloj estas publikigitaj de la uzant-komunumo, ĉu ne?
Vi parolas pri la retejoj „Drudge Report” kaj „Huffington Post” sed ĉar mi ne konas ilin, mi ankaŭ ne certas pri kiel ili ekzakte funkcias :/

Ĉu vi povus klarigi?

(Mi povintus aldoni ĉi tiun demandon en via blogo sed por tion fari mi estis devigita membriĝi)

jaldrich (Profiel tonen) 19 september 2010 18:15:12

nigrumi:Mi vizitis ĝin sed mi ne bone komprenas kiel diferenciĝas de Klaku. Krom la prezentad-formato ambaŭ aperigas ligilojn al blogaĵoj kaj tiuj ligiloj estas publikigitaj de la uzant-komunumo, ĉu ne?
Dankon pro la demando. Fakte, en La Verda Stelo nur unu redaktisto elektas la ligilojn. Mi ŝatas Klaku-on, sed en normala tago aperas nur 1-2 ligiloj tage, kaj precipe pri novaĵoj/eventoj. En La Verda Stelo, oni povas legi ankaŭ opiniojn, eseojn, kaj poeziojn, kaj vidi fotojn, kaj spekti filmetojn, ktp.

Amike, Ĝeremio

Terug naar boven