הודעות: 9
שפה: Esperanto
Hedilla (הצגת פרופיל) 29 ביולי 2010, 07:48:40
Per [url=http://www.eventeo.net/web/index.php/eŭropo/socio/1893-taroluktoj-malpermesotaj-en-katalunio]eventeo.net[/url], per esperanto.com kaj per ipernity.com
manu_fr (הצגת פרופיל) 29 ביולי 2010, 11:46:32
Espereble francaj politikistoj prenos saman decidon ? Ni vidos.
Sudfrancio ja estas loko kie ankoraŭ oni trajtas taŭrojn barbare, kaj mortigas ilin.
Ĉu inda spektaklo ?
Homaro progresas, kelkfoje ! Jen gratulojn al la kuraĝaj homoj, kiuj prenis tian decidon.
Amike
Manu
victornino (הצגת פרופיל) 29 ביולי 2010, 12:24:42
http://www.ipernity.com/blog/140620/265554
sinjoro (הצגת פרופיל) 31 ביולי 2010, 12:59:30
Sxak (הצגת פרופיל) 31 ביולי 2010, 14:13:19
maratonisto (הצגת פרופיל) 31 ביולי 2010, 15:04:52
Ŝak:mi ne vidis tion, sed ĉiuj kiuj vidis ĝin diris, ke ĝi estas abomenega spektaĵoEsperante (!) la batalojn de bestoj iam oni ĉesos kiel batalojn de sklavoj en antikva mondo.
novatago (הצגת פרופיל) 31 ביולי 2010, 16:27:52
Ŝak:mi ne vidis tion, sed ĉiuj kiuj vidis ĝin diris, ke ĝi estas abomenega spektaĵoMi neniam ŝatis tiun spektaklon, tamen ĉie, kie ĝi okazas (Sudfrancujo, Hispanujo, Portugalujo, Meksikujo, kaj pluraj landoj el Sudameriko) ekzistas homoj, kiuj opinias ke ĝi estas vidinda spektaklo. Se ne estus tiel, tiu afero estus malaperinta jam multaj jaroj antaŭ.
Mi neniam sentis ĝin, kiel parton de mia (persona) kulturo malgraŭ ke ĝi estas la centro de la lokaj grandaj festoj. Mi ĉiam vidis ĝin kvazaŭ io, kio ne havas lokon en la nunaj tempoj. Nu eble en la estonto multaj hispanaj urboj kaj vilaĝoj devos ŝerĉi alian kialon por drinki dum 4-5 sekvaj tagoj, tamen ĝi ne estos problemo ĉar sendube oni trovos kialon por tio.
Ĝis, Novatago.
horsto (הצגת פרופיל) 1 באוגוסט 2010, 22:49:02
sinjoro:Bonega decido! Mi esperas, ke iam la tuta Hispanujo alprenos ĝin. Estas neimageble ke homoj ŝatas spekti buĉadon de senŝanca besto.Mi ankaŭ ne ŝatas taŭrobatalon, mi neniam spektis tion. Sed mi legis rakontojn ekzemple de Hemingway pri tio kaj povas kompreni ke taŭrobataloj iom rilatas al la tiea kulturo.
Kion mi ne povas kompreni, tio estas homoj kiuj plendas pri buĉado kaj pri senŝancaj bestoj, la taŭro ja havas ŝancon venki.
La vera buĉado de bestoj okazas ĉiutage, kaj ne temas pri kelkaj taŭroj, sed pri milionaj da bestoj, kiuj vere ne havas iun ajn ŝancon. Kaj neniu, kiu fortege kontraŭas taŭrobatalojn, plendas pri tio.
Sed eble ja la sola diferenco estas, ke vi ne vidas tiun buĉadon.
manu_fr (הצגת פרופיל) 2 באוגוסט 2010, 08:56:59
Malprave.
(Nur ege rare ili salvas tauron de morto, kiam besto 'belege' batalis) : ĉu eble 1 fojo/1 000 000 ?
Jen, neniam taŭro venkas en areno.
Kaj neniu, kiu fortege kontraŭas taŭrobatalojn, plendas pri tio.
Malprave.
Eblas batali kontraŭ KAJ taurobatado, KAJ bestbuĉado kadre de manĝado.
Verdire, homaro ne kompatas kun sufero de bestoj plejofte. Jen la grava punkto ! Aliflanke spektaklo tute ne bezonindas mortigi, kiam estas dume necesa por manĝado.
Ĉu vi komprenas diferencon ?
Amike
Manu