До змісту

15 "kialoj", ke oni ne laŭleĝigu samseksan geedziĝon

від darkweasel, 29 липня 2010 р.

Повідомлення: 1

Мова: Esperanto

darkweasel (Переглянути профіль) 29 липня 2010 р. 11:27:26

Unue: Ne, la esprimo samseksa geedziĝo ne estas memkontraŭdira.
Due: Ĉion ĉi-suban vi legu kun ŝaltita ironitrovilo.
Trie: Tio ĉi estas traduko de Die Top 16 Gründe warum die gleichgeschlechtliche Ehe falsch ist en la germana lingvo. Ĝi enhavas unu plian kialon, kiun mi tamen forprenis pro manko de senco.
Kvare: Eble ne ĉion ĉi-suban komprenos neeŭropano.

15. La samseksa geedziĝo baze ŝanĝos la bazon de nia socio. Ni neniam povus alkutimiĝi al la novaj sociaj normoj. Same kiel ni ne alkutimiĝis al aŭtoj, la servosektoro kaj la pli longa vivtempo.
14. La samseksema kulturo estas la plej nova aĉaĵo kreita de la liberalaj komunikiloj por forĉasi niajn plurjarajn tradiciojn. Ni scias, ke tio veras, ĉar jam ĉe la malnovaj grekoj samseksemeco ne ekzistis, nek en Romio.
13. Ekzistas sufiĉe da aliseksemaj paroj, kiuj volas adopti infanojn kaj ĉiu nevolata infano jam havas ameman familion. Tio ĉi estas ankaŭ la klarigo, ke ne ekzistas sengepatrulejoj.
12. Ĉiuj samseksemuloj havas aidoson. Tial ni ĝoju, ke Vatikano malpermesas uzadon de kondomoj.
11. La geedziĝo estas religia afero klare difinita de la eklezio. Tio ĉi estas ankaŭ la klarigo, ke ateistoj ne geedziĝas kaj kristanoj ne eksgeedziĝas.
10. Infanoj, kiuj hejme kreskas sen vira kaj ina edifantoj, ne povas evolui normale. Jen kial ne ekzistas soledukantaj gepatroj en nia socio.
9. La geedziĝon inter samseksaj paroj ne povas subteni la religio. En direganteco kiel la nia religiaj moraloj staras plej supre. Tial nia nacio havas nur unu religion.
8. Evidente samseksemaj gepatroj edukos siajn infanojn samseksemaj. Ja ankaŭ aliseksemaj gepatroj havas nur aliseksemajn infanojn.
7. Aliseksemaj geedzecoj estas valoraj, ĉar ili produktas infanojn. Al samseksemuloj same kiel al nenaskpovuloj kaj maljunuloj oni malpermesu geedziĝi, ĉar niaj sengepatrulejoj ankoraŭ ne estas sufiĉe plenaj kaj la mondo ĉiuokaze bezonas pli da infanoj.
6. La tradicia geedzeco perdus valoron, se geedziĝo inter samseksemaj paroj estus permesita. La sankteco de la 55-hora geedzeco de Britney Spears estus for!
5. Samseksemeco estas infekta. Kaj kisado gravedigas.
4. La tradicia geedzeco inter viro kaj virino ekzistas jam ekde ĉiam kaj neniam ŝanĝiĝis. Virinoj estas posedaĵoj, nigruloj ankoraŭ ne povas geedziĝi al blankuloj kaj eksgeedziĝo estas kontraŭleĝa.
3. Enkonduko de la samseksema geedziĝo nur malfermos la pordon al ĉia ajn freneza konduto! Homoj eble volos geedziĝi al siaj bestoj! - Kaj ĉar tiuj estas leĝe rekonitaj kaj povas subskribi geedziĝajn kontraktojn, tio tiam ne plu estus tiom absurda.
2. Geedziĝintaj samseksaj paroj igos aliajn homojn samseksemaj. Same kiel, se oni pasigas tempon kun granduloj, oni mem iam grandiĝas.
1. Samseksemeco ne estas natura. Veraj eŭropanoj malŝatas nenaturajn aferojn. Ekzemple okulvitrojn, poliesteron kaj klimatizilojn.

Назад до початку