Skip to the content

Kiel vi uzas Lernu?

by le_chaz, July 29, 2010

Messages: 8

Language: Esperanto

le_chaz (User's profile) July 29, 2010, 9:20:13 PM

Saluton!

Mi nomiĝas Kristof kaj mi preparas enketon, kiu celas pli bone koni la motivojn kaj kutimojn de tiuj, kiuj uzas Lernu por lerni Esperanton.

Per tiu enketo, mi esperas kolekti materialon por redakti laboraĵon kiu validigos mian trejnadon pri esperanto-instruado en la universitato Mickiewicz de Poznano.

Tiu enketo ne estas longa (iom pli ol 25 demandoj) kaj ĝiaj rezultoj eble helpos plibonigi la instruadon de Esperanto per Interreto.

Jen la ligiloj, per kiuj vi povas elŝuti tiun enketilon :
[LISTO]
en formato [url= http://esperanto.toulouse.free.fr/enketilo/enketo_eo.doc].doc[/url] (por Microsoft Word)
en formato [url= http://esperanto.toulouse.free.fr/enketilo/enketo_eo.odt].odt[/url] (por OpenOffice.org)[/list]Se vi havas iom da tempo por plenigi ĝin dum viaj ferioj, mi dankas vin pro via partopreno! Bonvolu resendi ĝin al mi per mia persona retadreso : ch.chazarein(che)gmail.com.

Dankon kaj ĝis!
Tiu ĉi enketo estas finita. Dankon al ĉiuj 114 partoprenintoj! Vi estos informitaj tiam, kiam la laboraĵo estos disponebla.

bele (User's profile) July 29, 2010, 10:32:26 PM

Saluton,
Mia nomo estas Cibele.
Ĉu vi povos skribi pri via laboraĵo?
Dankon kaj ĝis.

le_chaz:Saluton!

Mi nomiĝas Kristof kaj mi preparas enketon, kiu celas pli bone koni la motivojn kaj kutimojn de tiuj, kiuj uzas Lernu por lerni Esperanton.

Per tiu enketo, mi esperas kolekti materialon por redakti laboraĵon kiu validigos mian trejnadon pri esperanto-instruado en la universitato Mickiewicz de Poznano.

Tiu enketo ne estas longa (iom pli ol 25 demandoj) kaj ĝiaj rezultoj eble helpos plibonigi la instruadon de Esperanto per Interreto.

Jen la ligiloj, per kiuj vi povas elŝuti tiun enketilon :
[LISTO]
en formato [url= http://esperanto.toulouse.free.fr/enketilo/enketilo_lernu.doc].doc[/url] (por Microsoft Word)
en formato [url= http://esperanto.toulouse.free.fr/enketilo/enketilo_lernu.odt].odt[/url] (por OpenOffice.org)[/list]Se vi havas iom da tempo por plenigi ĝin dum viaj ferioj, mi dankas vin pro via partopreno! Bonvolu resendi ĝin al mi antaŭ la 20a de aŭgusto.

Dankon kaj ĝis!

le_chaz (User's profile) August 1, 2010, 6:46:20 AM

bele:Saluton,
Mia nomo estas Cibele.
Ĉu vi povos skribi pri via laboraĵo?
Dankon kaj ĝis.
Saluton Cibele,

kaj dankon pro plenigi la enketilon! Post la ekzamenigho, mi disponigos mian finlaborajhon chi tie.

ghis!

utku (User's profile) August 2, 2010, 10:29:06 AM

le_chaz:Saluton!

Mi nomiĝas Kristof kaj mi preparas enketon, kiu celas pli bone koni la motivojn kaj kutimojn de tiuj, kiuj uzas Lernu por lerni Esperanton.

Per tiu enketo, mi esperas kolekti materialon por redakti laboraĵon kiu validigos mian trejnadon pri esperanto-instruado en la universitato Mickiewicz de Poznano.

Tiu enketo ne estas longa (iom pli ol 25 demandoj) kaj ĝiaj rezultoj eble helpos plibonigi la instruadon de Esperanto per Interreto.

Jen la ligiloj, per kiuj vi povas elŝuti tiun enketilon :
[LISTO]
en formato [url= http://esperanto.toulouse.free.fr/enketilo/enketilo_lernu.doc].doc[/url] (por Microsoft Word)
en formato [url= http://esperanto.toulouse.free.fr/enketilo/enketilo_lernu.odt].odt[/url] (por OpenOffice.org)[/list]Se vi havas iom da tempo por plenigi ĝin dum viaj ferioj, mi dankas vin pro via partopreno! Bonvolu resendi ĝin al mi antaŭ la 20a de aŭgusto.

Dankon kaj ĝis!

le_chaz (User's profile) August 3, 2010, 7:42:21 AM

Dankon Utku!

Se aliaj plenigos enketilojn, prefere sendu ilin rekte al mi (ch.chazarein(che)gmail.com) ol lasi sur tiu chi forumo...

vincas (User's profile) August 9, 2010, 3:33:23 PM

Mi jam plenigis enketilojn kaj sendis ĝin.

le_chaz (User's profile) December 13, 2010, 11:00:43 PM

La enketo progresas kaj daŭre validas!

Jam 46 el vi respondis. Ju pli da respondoj estos, des pli da intereso havos la rezultoj de la enketo.

Dankon al ĉiuj!

le_chaz (User's profile) January 4, 2011, 3:21:17 PM

Mi komencis kompili kaj analizi la rezultojn de la enketiloj, sed ankoraŭ eblas sendi vian kontribuon se ne jam farite.

Jam 98 el vi partoprenis. Dankon!

Back to the top