Esperanto X Volapük
od Senegaùlo, 30. srpnja 2010.
Poruke: 32
Jezik: Esperanto
Senegaùlo (Prikaz profila) 30. srpnja 2010. 23:39:13
- Ho, karuĉjo, - diras la junedzino al sia junedzo, - nur pensu! Ni geedziĝis nur antaŭ dudek kvar horoj!
- Jes, karinjo, - respondas la junedzo al la junedzino, - estas nekredeble. Kaj ŝajnas, kvazaŭ tio estis nur hieraŭ!
Volapuke:
- O löfik, - sagof jimatel yunik matele yunik, te tikolöd! Ematobs sis te düps telbalfol!
- Si! o löfik, - gepükom matel yunik jimatele yunik, binos neklödiko. E jinos äs ebinos te ädelo!
Mustelvulpo (Prikaz profila) 1. kolovoza 2010. 05:51:40
Roberto12 (Prikaz profila) 1. kolovoza 2010. 09:51:22
Mustelvulpo:Mi ne scias multe pri la lingvo, se mi estas aŭdinta ke ĝi estas tro malfacile lernebla kaj elparolebla.Por mi, ĝi estis tiel facile lernebla kiel Esperanto, sed mi trovas Esperanton pli facile elparolebla.
(En la unua mesaĝo, mi kredas ke "löfik" estu "löfikan" ĉar ĝi signifas tie homojn.)
maratonisto (Prikaz profila) 1. kolovoza 2010. 13:14:48
Senegaùlo:Esperante:Vi jam proponis al ni la Novan Lingvan Francan, La Interromanan, ĉifoje Volapukon. Kiun lingvon Vi vere ŝatas?
- Ho, karuĉjo, - diras la junedzino al sia junedzo, - nur pensu! Ni geedziĝis nur antaŭ dudek kvar horoj!
- Jes, karinjo, - respondas la junedzo al la junedzino, - estas nekredeble. Kaj ŝajnas, kvazaŭ tio estis nur hieraŭ!
Volapuke:
- O löfik, - sagof jimatel yunik matele yunik, te tikolöd! Ematobs sis te düps telbalfol!
- Si! o löfik, - gepükom matel yunik jimatele yunik, binos neklödiko. E jinos äs ebinos te ädelo!
arcxjo (Prikaz profila) 1. kolovoza 2010. 14:51:37
Esperante:
- Ho, karuĉjo, - diras la junedzino al sia junedzo, - nur pensu! Ni geedziĝis nur antaŭ dudek kvar horoj!
- Jes, karinjo, - respondas la junedzo al la junedzino, - estas nekredeble. Kaj ŝajnas, kvazaŭ tio estis nur hieraŭ!
Pae:
- Pa! - pa pa - pa, pa pa.
- Pa, pa - pa pa - pa pa pa!
Ĉiu lernu na "pa"! Mi postulas aldoni novan elektopcion en la enketon.
Senegaùlo (Prikaz profila) 1. kolovoza 2010. 15:29:17
maratonisto:Vi jam proponis al ni la Novan Lingvan Francan, La Interromanan, ĉifoje Volapukon. Kiun lingvon Vi vere ŝatas?(Ne temas pri nova franCa lingvo, sed pri LingvoFrankao Nova!, do tute senrilate al la franca lingvo... Novan francan lingvon, mi ja elpensis jam, ĝi nomiĝas "fransem", lang fransez semplifie...)
Mi ne diris ke mi ŝatas volapukon. Mi demandis ĉu ĝi ne devas konsiderati la legitima universala lingvo kaj tio pro du kialoj:
1- Ĝi venis antaŭ esperanto
2- Ĝi enhavas kvalitojn kiujn esperanto ne havas, kaj iujn malfacilaĵojn de esperanto ĝi ankaŭ malhavas...
Mi multfoje ekkonstruis novan lingvon tute subjektive laŭ tio kio ŝajnis al mi plaĉa kaj praktika, kaj multaj el ties elementoj volapukon similis...
Multaj kritikoj al volapuko fontas el la esperantista propagando kaj same pri interlingvao. Ne (ankoraŭ) pri elefen, ĉar ĉi tiu ne estas sufiĉe konata, do al esperanto ankoraŭ sendanĝera...
Rilate interromano, tiu ne estas artefarita sed latinida mezlingvo, sen nelatinidaj elementoj (malasame al la projektoj de la familio de interlingvao...)
Kompreneble, esperanto ne sole respondecas pri la malsukceso de volapuko... sed ĝi certe respondecas pri la malsukceso de la ideo pri arteferita mondlingvo ĝenerale...
Finfine, pri la de mi plej ŝatataj lingvoj, mi dirus: la bretona, portugala kaj rusa lingvoj...
Sed oni ne povas atendi ke iu internacia lingvo plaĉus al ĉiuj! Tio neniam okazos, aŭ se okazos, temos pri la angla! Tiel funkcias la tielnomata demokrateco...
Vera neŭtraleco konsistus el lerni iun ajn lingvon, prefereble pleje malŝatatan, malbelan, al ĉiuj same mafacilan kaj senutilan...
AlfRoland (Prikaz profila) 1. kolovoza 2010. 16:37:39
arĉjo:Ho, ne! Mi ĵus kreis novan perfektan planlingvon, nomatan "pa". Ekde nun Ĝi estas la plej grava lingvo de la mondo. Ĝi havas preskaŭ 0.94 parolantojn!Admirinda iniciato!! Ĉu haveblas kurson? Eble ni tuj estos 1.49 parolantoj
Esperante:
- Ho, karuĉjo, - diras la junedzino al sia junedzo, - nur pensu! Ni geedziĝis nur antaŭ dudek kvar horoj!
- Jes, karinjo, - respondas la junedzo al la junedzino, - estas nekredeble. Kaj ŝajnas, kvazaŭ tio estis nur hieraŭ!
Pae:
- Pa! - pa pa - pa, pa pa.
- Pa, pa - pa pa - pa pa pa!
Ĉiu lernu na "pa"! Mi postulas aldoni novan elektopcion en la enketon.
arcxjo (Prikaz profila) 1. kolovoza 2010. 16:59:11
Senegaùlo (Prikaz profila) 1. kolovoza 2010. 17:38:27
Esperantels no binoms pösods fefik.
LFN:
La esperantistes no es persones serios.
InterRoman:
Los esperantistas no son personas serias.
Esperanto:
La esperantistoj ne estas seriozaj homoj.
(la pigruloj volapukon elektu!)
Roberto12 (Prikaz profila) 1. kolovoza 2010. 18:59:29